Unu jaro de bonveniga kulturo

De tre liberala politiko al limigita akcepto de rifuĝantoj

Tragedio kun rifuĝantoj okazis la 27an de aŭgusto 2015 ĉe Parndorf proksime al Vieno. Oni trovis en fridkamiono 71 sufokitajn rifuĝantojn, kio estis rimarkita nur pro la sur la ŝoseon gutanta malkomponiĝ-fluidaĵo. Tiam la rifuĝanta krizo jam estis ne nur en Mediteraneo kaj Balkanio, sed ankaŭ meze de Aŭstrio. Teroro igis la debatojn de la antaŭaj monatoj subite ĉesi: ekzemple la maldigna disputo de la federaciaj landoj pri la akcepto de rifuĝantoj, aŭ la skandalaj cirkonstancoj en la unua akceptejo Traiskirchen ĉe Vieno, en kiu ĝis 2000 personoj pro troloĝateco devis kampadi semajnojn sub libera ĉielo.

Sub tiu ŝoko la loĝantaro kaj politikistoj reagis konsternite. En kelkaj urboj estis protestoj, kaj en la viena katedralo „Sankta Stefano” kardinalo Christoph Schönborn celebris memormeson, por kiu la fama sonorilo Pummerin sonoris, kio tre malofte okazas.

Helpopreteco kaj emociiĝo

Tiu tragedio certe ne estis ligita kun la decido de la tiama kanceliero Werner Faymann, kunordige kun la germana kolegino Angela Merkel, malfermi la 5an de septembro 2015 la limojn de Aŭstrio por la rifuĝantoj venantaj el Hungario. Ambaŭ registarestroj ne havis alternativojn. La helpopreteco estis grandega, la el Hungario venantaj trajnoj estis kun aplaŭdo akceptataj, kaj eĉ la kiel „fera damo” konata tiama ministrino pri internaj aferoj Johanna Mikl-Leitner estis emociita ĉe la okcidenta stacidomo de Vieno. „Mia koro tremas, kiam mi vidas tiun suferon”, ŝi diris. La homoj estas nun en sekureco.

Aŭstrio prezentis sin kiel lokon de solidareco, kaj al la kanceliero Faymann plaĉis la rolo de varmkora ŝtatisto, kiu publike akuzis pri la malmoleco de orienta Eŭropo. Savtaĉmentoj kaj volontuloj organizis la traveturon de centmiloj da homoj en tiuj tagoj laŭ impona maniero. Vere la grandanimeco ja ne kaŭzis malfacilaĵojn, ĉar unuatempe preskaŭ ĉiuj rifuĝantoj plu veturis al Germanio.

Fakte la skeptikuloj pri la lim-malfermo estis pli multaj, kaj en la loĝantaro vere ne okazis opiniŝanĝo. Tamen fine de oktobro en la sociaj retoj miloble disvastiĝis fotoj de la aŭstra limkontrolpunkto Spielfeld, sur kiuj soldatoj senhelpe observas kiel centoj da rifuĝantoj neglekte trapasas la aŭstran limon. La manko de kontrolo estis tro klara kaj la kritikantojn oni ne plu povis ignori. Krome en la malfrua aŭtuno ĉiam pli da azilpetantoj volis resti en Aŭstrio.

Politika turniĝo

Fine de la pasinta jaro okazis abrupta opiniŝanĝo kaj politika turniĝo sekve de la rifuĝanto-krizo, kiu estis pli profunda ol en iu ajn alia eŭropa lando. Unue la registara konservativa Aŭstra Popola Partio (ÖVP), kiu sekvis la kurson de la ministro pri eksteraj aferoj Sebastian Kurz, energie postulis finon de la „bonveniga kulturo”. En novembro Faymann konsentis pri la konstruo de barilo ĉe la aŭstra-slovena limo – paŝo, kiu devus servi por ordigita enveturo de rifuĝantoj.

Nun tiu barilo etendiĝas je 4 km ĉe la aŭstra suda limo, meze de la ŝengena areo. Tiamaniere estis rompita la digo. En januaro oni decidis limigi la akcepton de rifuĝantoj en Aŭstrion (pli ol 90 000 por 2015) al 37 500 dum la kuranta jaro kaj pliseverigi la azil-leĝon.

Fermo de la balkana itinero

Fine de februaro Vieno kunordigis kun sud-orient-eŭropaj landoj la fermon de la balkana itinero de rifuĝantoj. Pro tio la nombro de azilpetoj ege malpliiĝis kaj plenumo de la decidita supera limo eblas. Tamen la aŭstra registaro celas ĝis la fino de 2016 akcepti krizan leĝon (germane Notverordnung), kiu fakte malvalidigante la azil-leĝon permesas la rifuzon de ĉiuj azilpetoj ĉe la limo.

La fermo de la balkana itinero baldaŭ fariĝis EU-gvidlinio malgraŭ kritiko el Bruselo kaj Berlino pri la unuflankaj paŝoj de Vieno. Per sia anticipo tamen Aŭstrio estigis novan dinamikecon en la rifuĝanto-debato kaj alprenis decidon, kiun Merkel kaj EU fine devis akcepti.

La kosto vere estis alta kun plia perdo de politika kredindeco. La abrupta politika ŝanĝo de la registaro koncernis ĉefe la Aŭstran Socialdemokratan Partion (SPÖ), kiu devis akcepti la politikan kurson de la koalicia partnero. Por la partio tio signifis nervan elprovon kaj por Faymann la politikan finon. Li retiriĝis komence de majo sub interna partia premo.

Antaŭe, fine de aprilo, ambaŭ tradiciaj partioj socialdemokratoj (SPÖ) kaj kristandemokratoj (ÖVP) havis historian malsukceson en la unua raŭndo de la prezidanto-elektoj. La kandidatoj de ambaŭ partioj, kiuj disdonis inter si la postenon de prezidanto ekde la fondo de la respubliko en 1918, atingis je 11 % de la voĉoj. Kontraŭe la Libereca Partio de Aŭstrio (FPÖ) ricevis 35 % por sia kandidato Norbert Hofer – rezulto, kiu estas ĝis nun la plej bona de tiu partio en tutlanda elekto. En decembro okazos ripeto de la dua raŭndo pro malĝustaĵoj, en kiu Hofer havas ŝancojn okupi la postenon de aŭstra prezidanto kiel unua reprezentanto de ekstremdekstra partio en okcidenta Eŭropo.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07