Ĉu geedziĝo estas luksaĵo?

Hodiaŭ Orienta Azio, precipe Ĉinio, Koreio kaj Japanio alfrontas gravajn demografiajn problemojn: malkresko de la naskokvanto kaj malmultiĝo de la loĝantaro. En Japanio en 2011 la loĝantaro kulminis je 126,8 milionoj kaj ekde nun daŭre malmultiĝas. En Ĉinio kaj Koreio laŭ la registaro la loĝantaro malkreskos ekde la jaro 2030. Pluraj fakuloj tamen diras, ke la malmultiĝo komenciĝos jam antaŭ 2023 en ambaŭ landoj.

Malhonoro

Notindas, ke en aziaj landoj ekstergeedzecaj naskoj okazas ekstreme malofte. En 2006-2007 en Japanio 2,1 % de la infanoj estis ekstergeedzecaj, en Koreio 1,5 % kaj en Singapuro 1,4 %. La komparo kun Eŭropo estas frapa: Francio 50,4 %, Svedio 54,7 % kaj Germanio 30,0 %. En aziaj landoj infanoj naskiĝintaj el negeedzoj estas malhonoraj. Krome ege malfacilas la vivo de solaj patrinoj.

La malgrandiĝo de la loĝantaro evidente rezultas el malmultiĝantaj geedziĝoj. En Japanio la proporcio de negeedziĝintaj gejunuloj pli kaj pli altiĝis: en 2010 35,6 % de la viroj kaj 23,1 % de la virinoj inter 35 kaj 39 ankoraŭ ne geedziĝis kaj la plimulto el ili supozeble neniam geedziĝos.

Socia maltrankvilo

En Ĉinio la ekzisto de multaj needziĝintaj viroj prezentos grandan socian problemon. Laŭtakse en 2020 senedzinaj viroj inter 25 kaj 60 jaraj superos la senedzajn virinojn en tiu kategorio je 30 milionoj. Oni timas, ke tia malekvilibro estigos socian maltrankvilon kaj perfortan agadon de iuj viroj.

Manko de okupo

Multaj gejunuloj en Ĉinio, Koreio kaj Japanio ne havas stabilan okupon, per kiu ili povus subteni sin kaj sian partneron. En Ĉinio kaj Koreio multaj junuloj, precipe viroj, rezignas pri la espero pri regula okupo, loĝejo kaj edziĝo. En Japanio pro la manko de laborforto la senlaboreco estas malalta, sed gejunuloj ne povas akiri regulajn okupojn kun sufiĉa salajro.

Amtimo

Krom la ekonomia flanko, la gejunuloj ne favoras amaferojn. Ili timas malsukceson kaj vundiĝon. Ne malmultaj gejunuloj preferas vivi solaj kaj liberaj, ĝuante sian ŝatatan hobion. En Koreio 61 % de la viroj kaj 72 % de la virinoj kaj en Japanio 53 % de la viroj kaj 62 % de la virinoj rigardas geedziĝon ne bezonata.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07