Ne plene ĝemeloj

„Paul Gubbins mortinta”, jen la plej ekscita informo inter la cent interrete trovitaj post la reveno de la 101a UK en Nitra. La plej doloriga, ĉar kun tiu homo formortis parto de mia propra vivo, almenaŭ en la sfero de mia ekzistado en Esperantujo kaj aparte kun la magazino MONATO.

Kvankam nur unufoje fizike renkontiĝintaj, ni certasence estis ĝemeloj. Ni naskiĝis samjare, esperantistiĝis ambaŭ ĉirkaŭ 1985, ekverkis por MONATO preskaŭ samtempe. Kiam mi verkis mian artikolon 25 jaroj kun MONATO , li frapite replikis: „Ho, jen mia propra historio!” Kaj ankaŭ li deĵoris kiel instruisto. Tio ligas subkonscie, kaj li regis perfekte la germanan lingvon! Kun li mi povis komunikiĝi en diversaj lingvaj, eĉ lingvoludaj niveloj. Kaj li estis same homo interne sendependa, cerbe libera.

Kaj tamen ni ne estis perfektaj ĝemeloj. En Florenco (UK 2006) lia filino reĝisoris la Internacian Vesperon, kun suflora apogo de la patro. Mi tie gvidis komisie la Internacian Koruson, kiu sopiris prezenti la dum tagoj lernitajn, plene al la florenca etoso kongruajn kantojn. Tio tamen nur mizere povis okazi, ĉar la ge-Gubbinsoj permesis al du meksikanoj kun larĝaj sombreroj okupi la scenejon dum duona horo, sed por la 80-persona koruso restis nur 10 minutoj. Mi preskaŭ eksplodis, sed universalaj kongresoj havas proprajn ritojn. Kiam mi komence de la jaro 2016, por pliglatigi nian rilaton, aludis tiun eventon, P. G. larĝanime ne komentis.

Alia tikla punkto: Iam La Gazeto petis min recenzi lian lernolibron Kunvojaĝu!. Ĉar mia lingvokoncepto diferencis de lia, mi pro mia tiama malfleksemo konsilis: „Vojaĝu ne nepre nur kun tiu libro.” Ĉu P.G. vere identigis la recenzinton kun mi, mi ne scias.

Pli rektaj kaj konfliktaj evoluis la kontaktoj, kiam li fariĝis la kapo de MONATO. Fojfoje li devis reagi al miaj proponoj por plibonigado de la redakta sistemo, kiu nun pli kontentige funkcias. Kiel redaktoro de la rubrikoj Politiko kaj Moderna vivo, P. G. preskaŭ ne povis eviti min, kaj inverse.

Post kiam mi lasis iom flanke la artokulturajn kontribuojn, li devis decidi, ĉu miaj politikaj-sociologiaj-religiaj artikoloj, ne atribueblaj al nur unu fako, vere koncernas lin. Sed pli multflankan redaktoron mi ne povis trovi. Li kompetentis pri ĉio. Tial li fariĝis viktimo de la redaktora sistemo de MONATO kaj devis trakti miajn kontribuojn. Fojfoje li povis miajn tekstojn pluŝovi al Gerrit Berveling. Pri religio li ne volis esti kompetenta. Ankaŭ mi ne, sed necesis kelkfoje skribi pri tio.

Jes, ne tutkoraj ĝemeloj ni estis. Li inklinis maldekstren. Mi ne inklinas ien, sed nur konstatas, fojfoje tamen impete, kaj konkludas. Sed fine P. G. estis sincera, kaj eĉ en la rubriko El mia vidpunkto oni povis rimarki konsterniĝon pri konstatoj, kiuj ne kongruis kun la propraj preferataj politikaj konvinkiĝoj.

Eble laste li pli milda fariĝis, pli koncedema al aliaj opinioj, probable pli laca. Kiam mi demandis lin pri la kongreso en Nitra, li reskribis proksimume: „Mi nepre bezonas ripozon hejme. Kaj nun, kiel pensiulo, mi devas pli prudente observi miajn monrimedojn.”

Nun li ne plu devas atenti sian monon, nek sian libertempon. Li ne plu devas reagi al miaj instigoj kaj fiinstruistaj instruoj. Li nun ĝuas sian pacon. Ni ja aspiras saman pacon, sed tamen provas, same kiel li, ĝisfine etendadi niajn fortojn, niajn kapablojn ĝis la ekstremo de nia vivo, nelaste de la esperanta, por ne diri MONATA.

RÖSSLER Franz-Georg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rössler Franz-Georg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07