Tertremaj taskoj de la guberniestro

La 31an de julio Koike Juriko estis elektita estrino de la gubernio Tokio. La elekto estis iom neordinara, ĉar la lastaj tri guberniestroj antaŭ ŝi eksiĝis ne plenuminte sian mandaton. Du el ili eksiĝis pro monaj skandaloj. Tial dum la lastaj kvin jaroj okazis tri elektoj, kiuj kostis entute ĉirkaŭ 115 milionojn da eŭroj.

Sen partia subteno

En la ĉi-foja elekto 21 personoj kandidatiĝis. Koike, parlamentano de la registara partio LDP (Liberal-Demokratia Partio) deklaris sian kandidatiĝon sen subteno de sia partio. La partio kandidatigis alian personon, kaj donis avizon, ke ĉiu partia membro, inkluzive de parencoj, kiu helpis la elektkampanjon de Koike, estos elpelita de la partio. Malgraŭ tiaj malavantaĝoj Koike plene venkis.

Olimpiaj Ludoj

La gubernio Tokio estas giganta metropolo kun loĝantaro de 13,6 milionoj, pli ol 10 % de la tuta japana popolo. Ĝia financa graveco preskaŭ egalas al tiu de Svedio. La unua grava tasko de la nova guberniestro estis viziti Riodeĵaneiron por ricevi la flagon de la Olimpiaj Ludoj por la venontaj tokiaj ludoj en 2020. Sekvos la tasko malpligrandigi la kostojn de la ludoj, kiujn oni unue kalkulis je 6188 milionoj da eŭroj, sed nun taksas je 26 523 milionoj.

Tertremoj

Tamen la plej grava tasko de la guberniestro de Tokio estas prepari sin kontraŭ eventuala giganta tertremo sub Tokio kaj la najbaraj areoj. En 2014 iu registara esplora instituto antaŭvidis, ke la probableco de tertremoj kun grando 7 en 30 jaroj estas ĉ. 70 %. Kaj en 2002 Munkena Asekura Kompanio, la monde plej granda asekuristo, publikigis la rangon pri danĝereco de naturaj katastrofoj en la ĉefaj grandaj urboj. Laŭ ĝi la areo Tokio-Jokohama okupas la unuan rangon kun 710 poentoj, dum San-Francisko sekvas kun 167 poentoj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07