Ŝoko pro perdo

„Ankaŭ mi ne komprenis lin,” diris Paul, kaj mi tre miris. Ni sidis sur la teraso de la vilaĝa gastejo de Barlastono. Ĉiun vesperon, post kursoj kaj manĝado, mi promenis de la somerlernejo tien kaj trinkis bonan anglan bieron.

Tiun vesperon Paul Gubbins, gvidanto de la somerlernejo, akompanis min kaj ni kune observis maljunulojn, kiuj sur herbejo antaŭ ni celebris iun ludon kun globoj, kiun ni ambaŭ ne konis. Unu el la grizharuloj ĉiun fojon poste pasis ĉe mi kaj afable parolis al la fremdulo; mi kun miaj rudimentaj scioj de la angla povis nur ĝentile rideti. Sed nun mi ja esperis, ke Paul povos klarigi al mi, kion li diris. Sed li, instruisto en brita universitato, devis konfesi, ke li ne komprenas la krudan dialekton de la samlingvano. „Sed vi ja daŭre respondis per yes al li,” mi insistis. Nu jes, li aktoris komprene. Ni kore ridis poste ...

Ofte mi rakontis tiun amuzan epizodon, kiam temis pri la „facila” angla lingvo kaj rikoltis miran nekredemon, sed ja estis vere. Tiutempe ni jam delonge estis amikoj kaj mi sciis pri pluraj liaj talentoj; dum la somerlernejo mi spertis krome lian kapablon organizi kaj realigi planojn, la unuan fojon mi spektis lin aktori en skeĉoj. Gubbins estis ne nur bonega ĵurnalisto sed ankaŭ brila dramverkisto (kiom da premioj li gajnis!) kaj lerta instruisto.

Kiam en 1991 mi elektiĝis prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), mi petis lin kunlabori. Li estis dum la tuta tempo vicprezidanto kaj, precipe grave, gvidis modele nian korespondan kurson pri ĵurnalismo, per kiu ne malmultaj akiris diplomon. Alia grava kunlaboro estis liaj kontribuoj por la Deklingva Manlibro pri Politiko.

Bedaŭrinde ni ne tre ofte renkontiĝis persone, ĉar liaj devoj en la universitato kutime ne kongruis kun la datoj de Universala Kongreso, sed ĉiam serioze kaj amuze interparolis kaj multe ridis, ĉar ni havis similan humuron.

Konscia pri ĉiuj liaj kapabloj kaj talentoj, mi kompreneble tuj pensis pri Paul Gubbins, kiam antaŭ mia 70-jariĝo mi planis demisii kiel ĉefredaktoro de MONATO. Je miaj grandaj kontento kaj ĝojo li jesis mian demandon. Pri liaj jaroj kiel ĉefredaktoro mi ne devas informi, ĉar tion niaj legantoj ja scias. Ke li povis plenumi tiun taskon nur ses jarojn, tion certe neniu el ni supozis. Neeviteble min ŝokis la informo pri lia multe tro frua morto.

Mian kondolencon mi direktas ne nur al lia familio, lia edzino Anne, lia filo kaj bofilino Richard kaj Lou, lia filino kaj bofilo Jill kaj Dan kun la nepo Edward kaj al liaj geamikoj, sed bedaŭrinde la malĝojo trafas ja ankaŭ ĉiujn legantojn kaj kunlaborantojn de MONATO, kiuj perdas brilan ĵurnaliston.

Ni ĉiam danke konservos lin en nia memoro.

Stefan MAUL
honora ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07