Kvin jarojn post Fukuŝimo

Ĉi-jare en aprilo pasis 30 jaroj post la nuklea akcidento en Ĉernobilo en Ukrainio. Ankoraŭ ne estas forigita la damaĝita reaktoro.

Ankaŭ ĉi-jare en marto pasis kvin jaroj post la katastrofo en la atomcentralo en Fukuŝimo, Japanio. Ĉi tie oni ankoraŭ ne komencis finforigi la reaktorojn. Ankoraŭ loĝas ĉirkaŭ 100 000 homoj kiel rifuĝintoj ekster sia hejmloko.

Ĉiutage pli-malpli 7000 homoj laboras en la centralo n-ro 1 de la Tokia Elektro-Pova Kompanio (TEPKO) por prepari la malmuntadon de la damaĝitaj reaktoroj. La registaro kaj TEPKO opinias, ke oni bezonos ĉirkaŭ 40 jarojn, sed multaj fakuloj tion taksas tro optimisma.

Fandiĝintaj brulaĵoj

Oni tute ne komprenas la staton de la laŭdire 600 tunoj da fandiĝintaj brulaĵoj en la tri frakasitaj reaktoro-kernoj. Por esplori la internon de la reaktoroj TEPKO ekspluatis robotojn kaj sendis ilin internen, sed ili paneis pro la tre forta radioaktiveco.

TEPKO planas elpreni la fandiĝintajn brulaĵojn el la reaktorkernoj, sed tiu, kiu respondecas pri la realigo de la plano, agnoskis, ke la kompanio ne posedas la koncernan teknologion. Kelkaj nun opinias, ke oni baldaŭ forĵetos la planon kaj konstruos ŝtonĉerkon ĉirkaŭ la reaktoroj kiel en Ĉernobilo.

Nuna urĝa tasko estas haltigi la elfluon de radioaktive poluita akvo el la frakasitaj reaktoroj en la maron. Ĉiutage 400 tunoj da subtera akvo el la montara regiono enfluas en la detruitajn reaktoro-domojn kaj miksiĝas kun la poluita akvo, kiu malvarmigis la reaktoro-kernojn.

Ŝtalaj akvujoj

Tial TEPKO ĉerpadas akvon kaj konservas ĝin en grandaj ŝtalaj akvujoj konstruitaj ĉe la tereno. La nombro de tiuj akvujoj atingis pli ol 1100. Kiel pli radikala rimedo TEPKO nun konstruas subteran glaciigitan muron, 30 metrojn profundan kaj 1,5 kilometrojn longan ĉirkaŭ la kvar reaktoro-domoj.

Oni enŝovis 1500 tubojn en la teron kaj plenigas ilin per likva kemiaĵo je minus 30 o, por ke la frostigita subtera muro bloku la enfluon de subtera akvo. Ĉi tiu teknologio, kiun oni antaŭe uzis por konstrui metroo-tunelojn, ne estas tiel grandskale provita.

Preskaŭ finiĝis la purigado, aŭ pli precize la forigo kaj la translokado de radioaktive poluita surfaca tero de kampoj, ĝardenoj kaj hejmoj. Pli ol 10 milionoj da grandaj sakoj da kolektita tero kaj rubaĵo estas stakigitaj en miloj da portempaj lokoj en Fukuŝimo kaj najbaraj gubernioj. Oni ne, eventuale neniam, povos trovi finajn stakigejojn, ĉar neniu municipo akceptis tiajn deponejojn.

Granda tertremo

Evidentiĝas, ke la nuklean akcidenton de Fukuŝimo kaŭzis homa neglekto. Tuj post la akcidento la direktoraro de TEPKO insistis, ke ĝi ne povis antaŭvidi atakon de cunamo 15,5 metrojn alta. Sed jam en 2002 registara instanco, Promocia Centro de Tertrema Studado, prognozis, ke en la marfundo proksime de nord-orienta Japanio okazos granda tertremo je magnitudo 8 ene de 30 jaroj je probableco de 20 %.

Surbaze de tiu prognozo stabanoj de TEPKO kalkulis kaj raportis en 2008, ke cunamo 15,7 metrojn alta povos ataki la fukuŝiman centralon kaj ke necesos kontraŭrimedoj. Sed la administrantaro preferis domaĝi elspezojn ol konstrui digojn kontraŭ cunamoj.

Tial en 2012 rifuĝintoj kaj familioj de mortintoj postulis, ke la prokurora oficejo akuzu la tri eksajn respondecajn direktorojn de TEPKO pro mortigo kaj vundado kaj pro profesia neglekto. La ŝtata prokuroro decidis ne publike ilin akuzi.

Komisionaj reguloj

Tamen komisiono pri prokuroraj procesoj, kies membroj konsistas el elektitaj civitanoj, rezoluciis, ke la prokuroro ilin tamen akuzu. Denove la prokuroro ne akuzis, kaj la komisiono dufoje rezoluciis, postulante akuzon. Laŭ la komisionaj reguloj nun komenciĝis proceso, en kiu la prokuroron anstataŭas advokatoj kortume nomumitaj.

Kompenso-cele plendis antaŭ la civila kortumo kontraŭ TEPKO ankaŭ pli ol 12 500 rifuĝintoj kaj viktimoj. Rimarkinde estas, ke en Usono ĉirkaŭ 400 eks-marsoldatoj ekprocesis kontraŭ TEPKO por kompenso pro tio, ke ili estis elmetataj al radioaktiva substanco ellasita el Fukuŝimo.

Tiam usonaj militŝipoj helpis viktimojn de la cunamo proksime al la marbordo. Laŭdire kelkaj maristoj mortis kaj multaj suferas pro malsanoj rilataj al la radiado. La usona ministrejo pri defendo neis la rilaton inter la malsanoj kaj la radiado.

Paneinta centralo

Ĝis nun la registaro kaj TEPKO kalkulas la koston de la malmuntado de la paneinta centralo: pro kompenso de damaĝoj, ekvivalenton de 22,2 miliardoj da eŭroj; pro purigo kaj portempa stakigo, 31,5 miliardojn; kaj pro malmuntado kaj kontraŭrimedoj kontraŭ poluita akvo, 17 miliardojn.

Neniu scias, kiom la sumoj pligrandiĝos. Ĉiaokaze la koston pagos la japana popolo. Dume la registaro daŭre insistas, ke nuklea energio estas malpli multekosta ol aliaj energifontoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07