Kuraĝa verkisto

Antaŭ 100 jaroj, la 17an de aŭgusto 1916, mortis Svetozár Hurban Vajanský, unu el la plej renomaj figuroj de la slovaka realismo.

Dum kelkaj jardekoj Vajanský okupis gvidan pozicion en la slovaka nacia kulturo kiel poeto, verkisto, publicisto kaj redaktoro de La nacia gazeto (Národné noviny) kaj la revuo Slovakaj rigardoj (Slovenské pohľady), en kiuj li glosis la politikan kaj kulturan vivon en Slovakio.

Laŭ iuj li estis rimarkinda verkisto de la slovaka realismo de eŭropa formato; laŭ aliaj li nur preparis la vojon al modernaj slovakaj prozo kaj kritiko. Kie kuŝas la vero?

Advokata praktikanto

Vajanský naskiĝis la 16an de januaro 1847 en la slovaka vilaĝeto Hlboké. Li studis juron en Bratislavo kaj en Budapeŝto. Li komencis labori kiel advokata praktikanto kaj pli poste kiel profesoro en Bulgario kaj Rusio. Pro sia ĵurnalista agado li estis plurfoje police persekutata. Li mortis en la aĝo de 69 jaroj kaj estas entombigita kun sia edzino en la urbo Martin.

 

Per sia unua poemaro Tatroj kaj maro li elvokis favoran eĥon ĉe la legantoj per nova rigardo al la realeco. Li altiris atenton al aktualaj demandoj kaj montris la belon de la slovaka lingvo kaj ĝian kapablon arte esprimi eĉ la plej komplikajn temojn de la epoko.

Sed la arta talento de Vajanský realiĝis precipe en prozo. En la kolekto de prozaĵoj Bildoj el la popolo dominas ankoraŭ la vilaĝa homo, sed en sia sekva kreado li prenis siajn temojn el la vivo de la intelektularo kaj de pli alta socio.

Klera legantaro

Li kalkulis je klera legantaro kaj al ĝi li direktis siajn multajn novelojn (i.a. Lilio, Postsomero, Flugantaj ombroj) kaj romanojn (Seka branĉo, Radikoj kaj markotoj, Floroj en dezerto kaj aliaj). Siajn observojn el siaj vojaĝoj en slavaj landoj li eluzis en siaj vojaĝpriskriboj Dubrovnik-Cetinje.

Post lia morto aperis en du volumoj elekto el liaj literaturaj kritikaj artikoloj (Ĉapitroj el la slovaka literaturo (1956) kaj Ĉapitroj el la monda literaturo (1957)), kie li montriĝis eminenta kritikisto de originala literatura kreado kaj tre bona konanto de monda literaturo.

Honora loko

Vajanský havas honoran lokon en la historio de la slovaka literaturo. En noveloj kaj romanoj li donis al la slovakoj veran bildon de la vivo kaj de la homo, kompareblan kun aliaj verkoj de la eŭropa literaturo.

La literaturan kaj vivan agadojn de Vajanský rememorigas en Slovakio monumentoj, stratnomoj kaj publikaĵoj. Ankaŭ akvofalo en la montaro Altaj Tatroj portas la nomon Vajanského vodopád (Akvofalo de Vajanský).

 
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07