Naciismo kaj patriotismo

Furiozas konfliktoj kaj bataloj inter ŝtatoj, nacioj, etnaj kaj religiaj grupoj en la mondo. Eĉ en okcidenta Eŭropo, kie oni iam konstatis alcentrigan progreson al internaciaj kunlaboroj kaj limigo de ŝtataj povoj, forte aktiviĝas movadoj decentrigaj.

En orienta Azio pluraj landoj engaĝiĝas en 19-jarcentecaj teritoriaj disputoj. En tiuj konfliktoj grandan rolon ludas naciismo, etno-centrismo aŭ patriotismo. Ĉi tie mi volus iom prezenti mian dubon pri la ĝenerala kompreno kaj taksado de naciismo kaj patriotismo, ofte paralele kaj kontraste pritraktataj.

Komence ni vidu la difinon de PIV, kiu priskribas naciismon: politika doktrino, kun miksita bazo, laŭ kiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda, kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj, kontraŭ tiuj de iu ajn alia nacio. Kaj pri patriotismo: amo al patrujo kaj inklino ĝin servi. Videblas, ke en mallongaj priskriboj jam aperas malfavora taksado pri „naciismo” kaj favora pri „patriotismo”.

Jen opinioj de konataj eŭropaj intelektuloj. En la libro La Zamenhof-strato, verkita de Roman Dobrzyński surbaze de interparoloj kun Louis C. Zaleski-Zamenhof, tiu ĉi diras: „Dum patriotismo konsistas el kultivado kaj protektado de sia kulturo, naciismo malrespektas la kulturon de aliuloj kaj altrudas al ili la sian. Tiamaniere la naciismo naskas ksenofobion kaj malamon.”

Samopiniante, Dobrzyński diras: „Naciisto konsideras ĉion sian la plej bona, rezulte li ne toleras kiun ajn kritikon. Li simple ne interesiĝas pri la valoroj de aliuloj kaj tiel firmigas sian orgojlon.”

Eblas citi pli-malpli same el la verkaro de la brita verkisto kaj kritikisto George Orwell: „... patriotismo estas devoteco al aparta loko kaj aparta vivmaniero, kiun oni kredas la plej bona en la mondo, sed ne emas trudi al aliaj homoj ... Naciismo, aliflanke, ne estas disigebla de la deziro por potenco. La celo de naciisto estas atingi pli da potenco kaj pli da prestiĝo ... por la nacio aŭ alia unuo, kun kiu li elektis sin akordigi” (Notoj pri naciismo, 1945).

Evidentiĝas, ke eŭropanoj alte taksas „patriotismon” dum ili kritike taksas „naciismon”. Verŝajne tiuj taksadoj baziĝas sur ilia moderna historio, aparte sur spertoj kaj travivaĵoj dum la du mondomilitoj. Ili rigardas naciismon kiel la ĉefan motoron de la militoj, sed ne povas nei la ekziston de amo al sia naskiĝloko kaj sia kulturo. Rezulte estiĝis tia duala taksado.

Tamen estas dubinde, ĉu tiu duala taksado universale validas. Kvankam teorie povas esti utile kaj necese distingi tiujn du konceptojn kiel analizilojn, reale ne tiel distingeblas naciismo kaj patriotismo. La lasta facile transformiĝas en la unuan. El la vidpunkto kaj sperto de azianoj, naciismo kaj patriotismo, ambaŭ precipe modernaj nocioj, estas nedistingeblaj. Ekde la komenco ili preskaŭ kunfandiĝis.

En orienta Azio, precipe en Ĉinio kaj Japanio, tiuj sentoj de amo al sia patrujo kaj kontraŭstaro al eksterlandoj naskiĝis, kiam ili rekte alfrontis invadojn de eŭropaj imperiismaj landoj meze de la 19a jarcento. Memdefenda konscio kaj fiereco pri siaj historio kaj kulturo unuiĝis, kaj tuj fariĝis ŝovinismo aŭ ksenofobio.

En Japanio la miksaĵo de naciismo kaj patriotismo tuj naskis ŝovinismon kaj ekspansiismon, kaj antaŭenpuŝis agresajn militojn en Azio. Longe post la malvenko en la dua mondomilito, la vorto „patriotismo” en Japanio estis preskaŭ tabua, uzata nur inter dekstruloj. Naciisimo estis rigardata kiel neŭtrala, objektiva.

Ni ofte vidis, ke en multaj landoj regantaj politikistoj ekspluatas kaj inspiras patriotismon al sia popolo por nebuligi ĝiajn okulojn kaj forturni ĝin de la malfacilaĵoj kaj mizeroj de la socio, kiujn oni atribuis al alilandanoj.

Estas tute nature, ke homoj, kiel individuoj, havas amon al siaj patrujo kaj kulturo, sed ĝuste tiam, kiam tia amo estas publike esprimata en la formo de kolektivaj sento kaj ismo, ĝi fariĝas trudema naciismo aŭ ŝovinismo.

Mi citu fine la vortojn de du intelektuloj. „La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso” (Lanti, la fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda), kaj „Patriotismo estas la lasta rifuĝejo de kanajlo” (Samuel Johnson, 18a-jarcenta brita eseisto kaj leksikografo).

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07