De princoj al paco

La suda distrikto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato festas en 2016 propran kaj apartan institucion. Antaŭ 200 jaroj fondiĝis distrikta parlamento de Palatinato (germane: Bezirkstag Pfalz) kadre de la tiam novaj landlimoj de la reĝolando Bavario.

Tiun fondon antaŭiris pli ol sepjarcenta komuna historio de Bavario kaj Palatinato kun komuna gloro, sed pli ofte kun detruaj kvereloj kaj iliaj teruraj rezultoj. Ekzemple la protestanta palatinatano Frederiko la 5a oponis al la habsburga imperiestro kaj volis fariĝi reĝo en Prago/Bohemio.

Elekta princo

Tiu ekpaŝo, dum nur unu vintro rekte en la 30jaran militon meze en Eŭropo, al li perdigis ĉion. La katolika bavara parenco venkis lin kaj ricevis iliajn rajtojn kaj honorojn de elekta princo (germane: Kurfürst) por elekti imperiestrojn de la Sankta Roma Imperio de la Germana Nacio.

Poste Napoleono renversis la ĝistiaman ŝtatan ordon en Eŭropo, kiun la Viena Kongreso ĉirkaŭ 1815 denove devis restarigi. Post komplikaj traktadoj okazis nova kunfandiĝo de la du malsamaj regionoj sub la regado de la sama reganta familio Wittelsbach.

Palatinato, sen geografiaj kontaktoj kun la aŭtenta Bavario, fariĝis ĝia „rejna distrikto”. Por iom kompensi la potencon de la munkenaj oficialuloj trans Rejno, oni permesis regionan parlamenton en Palatinato en 1816.

Politikaj ŝanĝoj

Jen la kialo por festi la institucion, kiu ne perdiĝis malgraŭ la diversaj politikaj ŝanĝiĝoj dum 200 jaroj. Ĝi ja ankoraŭ nuntempe iel ekzistas.

La distrikta parlamento subtenas plurajn kulturajn, sociajn kaj instruajn instituciojn. Tien kaj en siajn plej gravajn urbojn Speyer, Kaiserslautern, Pirmasens, Frankenthal kaj Neustadt/Weinstrasse ĝi invitas por festi la eventon, ofte per la diraĵo Bavario kaj Palatinato – sub Dia gardado (germane: Bayern und Pfalz – Gott erhalt's).

La francoj, malgraŭ daŭraj provoj alproprigi Palatinaton, ne kapablis enlandigi ĝin. La bavaroj ekde 1946 tie ne plu ludas rolon. Memorojn pri la kruela pasinteco kun la francoj kaj bavaroj superondas dum la festojaro kompatemaj, aŭ prefere, gajaj vualoj de eterna interkompreniĝo.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07