Politika solvo ankoraŭ atendata

Savi la necertan armisticon en Sirio kaj plibonigi la tieajn vivkondiĉojn por tiuj, kiuj estas sieĝataj de ribelulaj aŭ registaraj trupoj, tion celis ministroj el 17 landoj kunsidantaj en Vieno, Aŭstrio.

La ministroj, i.a. de Usono, Rusio, Germanio kaj Aŭstrio, aŭdis, ke ekde februaro peraviadila helpo atingis 800 000 homojn, tamen multaj ankoraŭ suferas.

La ĉeftemo de la interparoloj, kadre de la Internacia Siria Apogo-grupo, estis kiel pli rigore observi la batalhalton. Rusio kaj Usono deklaris sin pretaj unuigi siajn fortojn por kontroli breĉojn en la batalhalto interkonsentita en februaro.

Kritikis

La usona ministro pri eksterlandaj aferoj, John Kerry, opiniis, ke tiuj, kiuj denove malobservas la batalhalton, estu ekskludataj de ĝi. Prie konsentis la ministroj. Krome Kerry severe kritikis la reĝimon de la siria prezidanto Baŝar al-Assad.

Tiu reĝimo, laŭ Kerry, ne observis la batalhalton kaj ne allasis helpantojn al la sieĝataj urboj. Ĝi ne rajtas ataki civilulojn en urboj kiel Aleppo aŭ Latakia kaj ĝi ne montras „bonan volon” pri politika solvo.

Emfazis

Malkonsentis la rusa ministro Sergej Lavrov. Li emfazis, ke ne temas pri Assad kaj lia reĝimo, sed pri la batalo kontraŭ terorismo. Li insistis, ke Usono uzu sian influon por ĉesigi la financadon de la islama ribelula grupo Fronto Alnusro, kiu proksimas al Alkaido.

Pro malkonsento inter la du grandpotencoj Rusio kaj Usono ne antaŭvideblas baldaŭa politika solvo. La dato de la unua de aŭgusto por instali transiran registaron (kaj okazigi balotojn ĝis 18 monatojn poste) fariĝis „celo”, ne limdato, laŭ Kerry.

Lastatempe estis denove rompita la batalhalto ĉirkaŭ la urbo Aleppo. La perforto pelis la sirian opozicion for de la pac-traktadoj en aprilo en Ĝenevo. Laŭ diplomatiaj fontoj, Staffan de Mistura, la speciala sendito de UN al la intertraktoj, esperas pri baldaŭa nova etapo de la intertraktoj en Ĝenevo.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07