Neniu insulo estas insulo

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Laŭdire la du plej multekostaj aĵoj, kiujn okcidentulo aĉetos dum sia vivo, estas aŭto kaj domo. Tiu, kiu sidas en sia propra hejmo, kun ekstere sia propra aŭto, atestos, ke ambaŭ estas akiritaj nur post semajnoj, fojfoje monatoj, da zorga kaj diligenta esplorado. Tiel la aĉetonto posedas laŭeble klaran ideon pri la kosto, la kvalito, la plusoj kaj la minusoj de la aŭto aŭ de la domo, kiun tiu intencas aĉeti.

Tute male tamen britoj, kiuj la 23an de junio povos partopreni en referendumo por decidi, ĉu ili volas resti membroj de Eŭropa Unio. La rezulto tiel gravas en la politika vivo de la lando kiel la elekto en la persona vivo de nova aŭto aŭ domo. Ĝi decidos pri la formo de la nuna politika hejmo kaj, okaze de referenduma „ne” al EU, la formon de la rilatoj kun la najbara, EU-domo.

Sed – jen la kretenaĵo – britoj posedas nenian ideon pri la efikoj de nea decido. Neniu kunsidis kun Bruselo por diskuti, kio eblos, kio ne eblos, okaze de nea rezulto. Ĉar, malgraŭ asertoj de la neemuloj, ke Britio liberigita de la brusela jugo povos pli efike kaj malpli koste ordigi siajn aferojn, la teorie sendependa lando devos ja interrilati kun la iamaj partneroj pri venonta kunlaboro. La angla poeto John Donne skribis: „Neniu homo estas insulo”. Eblas diri ankaŭ: „Neniu insulo estas insulo”.

Do ĝis kiu grado eŭropanoj pretos kunlabori, kunkomerci, ĉu favore, ĉu malfavore, restas mistero. Same la promesoj de la neemuloj, ke Aŭstralio, Kanado, Usono kaj aliaj neeŭropuniaj ŝtatoj komercos kun Britio (subtekste: Britio floros sen Eŭropa Unio) ne baziĝas en realo. Barack Obama, la usona prezidanto, vizitante Brition, eĉ diris, ke ekster EU ĝi ne ricevos favoran traktadon de Vaŝingtono.

Do ĉio ĉi, la rilatoj de „liberigita” Britio kun EU kaj la cetera mondo, estos deciditaj post la referendumo. Alivorte, britoj estas petataj translokiĝi al nova domo sen ajna nocio, kiel ĝi aspektos. Neniu tiel nomata vojo-mapo, pri kiu oni parolas ofte kadre de intertraktadoj en Mez-Oriento ... neniuj antaŭesploroj por skizi komunan estontecon. Neniu programo, por ke oni sciu, laŭ kiuj kriterioj oni komercos kun EU, kunlaboros por kontraŭi terorismon, batalos por protekti la medion ktp. Simple blinda fido, ke ĉio ekster EU pli bonos. Frenezaĵo.

La referendumo estos decidita ne surbaze de torditaj statistikoj aŭ duonbakitaj asertoj flanke de jes- kaj ne-emuloj. Ĝi estos decidita surbaze de emocioj flamigitaj plejparte de enmigrado. Bruselo ne kapablas defendi niajn plaĝojn kontraŭ „svarmoj” (tiel la ĉefministro, David Cameron) da enmigrontoj. Nur britoj povos tion fari. Do ni enspezu nian monon ne por subteni bruselan burokrataron sed britajn instituciojn, ekzemple la nacian sanservon. Potencaj argumentoj, kiuj resonas ĉe popolo dum jardekoj nutrata, eĉ venenata, per kontraŭeŭropuniaj mitoj sur la paĝoj de la bulvarda gazetaro.

Aliaj argumentoj tamen ne aŭdeblas. Argumentoj kaj ironio. Dum la britoj pretas turni la dorson al Bruselo, kie ili povas partopreni en (ne perfektaj) demokratiaj proceduroj, ilia registaro sin ĵetas ĉe la piedojn de unupartia, apenaŭ (laŭ okcidentaj kriterioj) demokratia ŝtato: Ĉinio. Altrapidaj trajnoj, nuklea teĥnologio ... adiaŭ al Bruselo, saluton al Pekino.

Malfacilas prognozi la rezulton de la referendumo. Opinio-sondaĵoj indikas popolon duon-duone dividitan, sed ne fidendas sondaĵoj, kiuj dum la lastaj tutlandaj elektoj eraris. Industriistoj, intelektuloj, estroj de politikaj partioj plejparte volas resti ĉe EU. La popolo, male, ŝajne malentuziasmiĝas. Kvar leteroj el kvin en mia loka gazeto, ekzemple, indikas emon eliĝi el EU.

Tiuj, kiuj volas, ke Britio rezignu pri EU, argumentas, ke nea referendumo-decido tiom ŝokos la union, ke, por eviti aliajn eksiĝojn, ĝi nepre sin reformu. Eble jes ... sed bedaŭrinde Britio, en tiu okazo kondamnita al statuso de flosanta turismejo en la Norda Maro, ne profitos. Tro malfrue ...


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07