Rikolti optimismon

Ĉu detrui la tropikan pluvarbaron por kultivi sojfabojn, kiuj iĝas furaĝo por bovoj? Ne bona ideo! Ĉu transporti rizon el Azio al Eŭropo? Ankaŭ ne. Pli bone produkti ambaŭ, kie oni ilin bezonas.

„Danuba Sojo” estas internacia asocio kun sia sidejo en Vieno, Aŭstrio. Ĝi celas daŭripovan produktadon de sojfaboj sen gen-teknologio kaj laŭ eko-normo, por provizi regionojn en meza Eŭropo per albumino. La partumantaj kamparanoj uzas nur areojn, kiuj jam antaŭ 2008 estis uzataj por kultivado.

Mondskale

Sojfaboj estas hodiaŭ malfacile anstataŭigeblaj. Mondskale oni produktis 17 milionojn da tunoj en la jaro 1960 kaj 319 milionojn en 2015. La landoj de Eŭropa Unio (EU) bezonas jare 40 milionojn da tunoj da sojo (faboj kaj ŝroto), sed EU-produktado atingis nur iom pli ol unu milionon.

Ankaŭ Aŭstrio ege dependas de importado de sojfaboj. Estontece oni volas produkti sojfabojn sur unu miliono da hektaroj en la danuba regiono kaj tiel redukti importaĵojn.

Relative

Pli nova estas produktado de rizo en Aŭstrio. Jam de jaroj kamparanoj en Burgenlando (la plej orienta federacia lando de Aŭstrio) eksperimentas per diversaj rizo-plantoj, kiuj kreskas sur relative sekaj kampoj kaj ne bezonas daŭre stari en akvo.

Kelkaj provaj rikoltoj optimismigas la kamparanojn. Se sukcesos la eksperimento, Burgenlando estos en la mondo la plej norda regiono, en kiu kreskas rizo.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07