Cemento - kaj malkonsento

Protestis en aprilo naŭ virinoj el la urbo Kendeng, centra Javo, Indonezio, antaŭ la prezidanta palaco en la ĉefurbo, Ĝakarto, pro konstruado de cement-fabriko en ilia urbo.

Ili diris, ke la fabriko endanĝerigos la ĉirkaŭaĵon kaj la medion, kaj ke kultivistoj perdos sian laboron. Tamen ili protestis laŭ nekutima maniero: ili metis siajn piedojn en cementon kiel simbolo, ke kultivistoj estos malliberigitaj pro la fabriko.

Ĉirkaŭ la karsta regiono Kendeng vivas kredantoj de la samin-filozofio. Ĝi estas tradicia kredo kontraŭkapitalisma. Adeptoj rajtas nur kultivi kaj ili vivas tradicie, uzante la naturajn krudmaterialojn por sin vivteni. Kvankam la kredo ne estas oficiale agnoskita, la indonezia leĝo permesas la rajton ajnmaniere kredi.

Kulturaj heredaĵoj

En la regiono estas bela natura pejzaĝo, freŝa grundakvo, kaj kulturaj heredaĵoj. Do la loĝantaro konsentas, ke oni devas protekti la regionon, ne nur pro la tradicia vivtenado de la popolo sed ankaŭ pro la medio kaj kulturo.

Tamen la komercistoj havas alian vidpunkton. La riĉa natura krudmaterialo en la regiono estas ekspluatinda kaj cement-fabriko la plej bona opcio. Unue oni malakceptis la proponon pro mediaj kialoj, sed finfine la loka registaro ĝin permesis. Oni suspektas, ke la firmao subaĉetis la politikistojn. Fakte raporto de la indonezia medio-forumo WALHI montris, ke la Kendeng-regiono maltaŭgas por konstrui fabrikon.

Mono perdiĝas

Por ŝanĝi la popolan vidpunkton, la firmao promesis prosperan vivon pro la konstruado de la fabriko. Tamen la samin-anoj, kiuj vivas simple, ne bezonas plian prosperon. Por ili sufiĉas la naturo kaj monon ili ne bezonas. Ilia principo tekstas: „Mono perdiĝos, sed la naturo neniam perdiĝos”.

Krome ili ne volas fariĝi laboristoj en la fabriko, ĉar tio kontraŭas ilian kredon. Ili opinias ankaŭ, ke la fabriko kaŭzas problemojn al „la patrino”, antropomorfismo por la naturo kaj la diino de la kredantoj.

Malgraŭ ĉio, la fabriko nun estas konstruata. Kaj do, ĉar la prezidanto, Joko Widodo [ĝoko ŭidodo], pli bone konata kiel Jokowi [ĝokoŭi], promesis en sia elekto-kampanjo subteni la malriĉulojn, se ili havas problemon, la kultivistinoj protestis antaŭ la prezidanta palaco.

Granda peno

Fakte la protestoj daŭras jam pli ol unu jaron. La kultivistoj marŝis 122 kilometrojn por montri la grandan penon batali kontraŭ la firiĉuloj. La kultivistinoj tendumis ĉe la enirejo de la fabriko por malpermesi en- kaj el-iradon.

Ĝenerale la popolo subtenas la agadon de la virinoj. Tamen argumentas aliaj, ke la fabriko favore efikos sur la ekonomion. La nacia komisiono pri homaj rajtoj bedaŭris la proteston antaŭ la prezidanta palaco sed esperis, ke la registaro baldaŭ solvos la problemon.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07