Manĝebla plago

Depende de la vetero eblas observi multe da fiŝkaptistoj sur la bordoj de la rivero Tamizo en suda Anglio. Plejparte temas pri hobiaj fiŝkaptistoj. Abundas ĉ. 125 fiŝospecioj en akvoj deklaritaj en 1957 biologie mortaj.

Revenis al Tamizo ekzemple trutoj kaj salmoj, kaj antaŭ kelkaj jaroj estis enkondukitaj i.a. perkoj kaj kankroj. Tamen malgraŭ tio, ke la rivero nun pli puras ol antaŭ 200 jaroj, ne forestas problemoj.

Kultivado

En la 1970aj estis enakvigita pro komercaj kialoj nova kankro-specio, la amerika signala kankro (Pacifastacus leniusculus). Oni atendis, ke ĝia kultivado estos komerce sukcesa.

Tamen ne venis profitoj – male, malsano. La novulo alportis t.n. kankran peston, kiu ne efikis sur ĝin mem sed sur la indiĝenan blank-ungan kankron (Austropotamobius pallipes). Krome pro siaj tuneletoj ĝi subfosas rivero- kaj kanalo-bordojn. En 2011 la brita akvovojo-instanco (British Waterways) lanĉis 250 000-pundan projekton por ekripari bordojn.

Kafejo

Por provi solvi la problemon entreprenisto, Bob Ring, decidis kaptadi la signalajn kankrojn kaj ilin vendi al restoracioj. Kankro-Bob, kiel li nomis sin, kreis ankaŭ moveblan kafejon, en kiu li atentas pri la ekologia problemo, samtempe ofertante bongustajn kankro-pladojn.

Tamen multaj kankroj estas enportitaj el Ĉinio. Ankoraŭ ne estas forigita la minaco de la signal-kankro, kiu ŝajne, malgraŭ la klopodoj de Kankro-Bob kaj aliaj, pli kaj pli disvastiĝas.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07