Kroniko pri superreala tago

Malofte okazas, ke al eta insulo oni dediĉas la kovrilojn de (bild)gazetoj, (tele)ĵurnaloj, (inform)bultenoj. Tamen la 30an de marto 2016 Kipro ricevis dum tuta tago tiun privilegion. Ĉies okuloj kaj oreloj estis direktataj al la ne tiom konata flughaveno de Larnako, la tria urbo – laŭ grandeco – de la Kipra Respubliko.

Frumatene egipta aviadilo, survoje teorie inter Aleksandrio kaj Kairo, petas urĝan alteriĝon pro laŭdira manko de benzino. Sed oni ekscias post kelkaj minutoj, ke temis pri elkursigo de la aviadilo kaj do pri piratado. Pro la proksimeco al Sirio oni tuj pensas pri terorismo: efektive la evento okazas nur kelkajn tagojn post la atencoj en Bruselo.

Amaskomunikiloj tuj sciigas, ke en la aviadilo sidas ĉ. 80 ... 100 ... 50 pasaĝeroj, nun ostaĝoj. La nombro oscilas, sed neniu vere interesiĝas. Respondecas, laŭ la raportoj, islamaj teroristoj pretaj eksplodigi sin por gajni sian (laŭkrede mult-virgulinan) paradizon.

Tankoj

Sed ĵurnalistoj havas nun pli interesan kaj surprizan novaĵon. Nur unusola „teroristo” kaptis la aviadilon. La sennomulo petas (kiel, estus interese scii), ke la kipraj policanoj kaj tankoj, tuj alvenintaj ĉirkaŭ la alterigitan aviadilon, malproksimiĝu, se ili ne volas esti ĵetegitaj kilometrojn for, pro la eksplodego, kiun la viro povos iam ajn okazigi.

Sed la „teroristo” ŝajnas iom timoplena. Li ĵetas manskribitan leteron el la aviadilo. Li nun havas finfine nomon kaj profesion: li estas profesoro pri la veterinara fako ĉe la universitato de Aleksandrio survoje al konferenco en Usono. Sekvas pluraj novaĵeroj, tre rapidaj kaj konfuzaj.

Post deko da minutoj la antaŭaj „veroj” pri la profesoro montriĝas malveraj. La profesoro estas ja en la aviadilo, sed kiel ostaĝo, kaj fakte liberigita de sia kaptinto, kune kun preskaŭ ĉiuj aliaj kunveturintoj – komence virinoj, infanoj, egiptoj; poste, iom post iom, la ceteraj: irlandanoj, nemankipova italo („Italio kaj Egiptio estas amikaj landoj!”, li diras), siriano, belgo, kelkaj britoj.

Romeo

Timoj pri malfeliĉa fino komencas malaltiĝi tiam, kiam la letero antaŭe lanĉita de la aerpirato estas finfine tradukita. En sia skribaĵo, li romantike aludas al nehaltigebla amo al kipra virino (Marina, el la vilaĝo Oroklini). Li volas renkonti ŝin, iĝi ŝia Romeo, aliokaze la aviadilo eksplodos.

Jam konate estas (pro fotoj faritaj ene de la aviadilo), ke la viro portas ĉirkaŭventre eksplodaĵo-zonon. Tamen la egiptaj aŭtoritatoj montras televide (kaj interrete) trankviligan filmon pri traserĉado de la homo, antaŭ ol ekveturi al Kairo. Nenio danĝera estas dume trovita, nek surkorpe, nek envalize.

Intertempe Marina estas venigita por interparoli kun sia supozata sekreta admiranto. Tamen la ĉirkaŭ-60-jarulino ne estas ia ajn adorato sed eksa edzino. Malnova, doloriga historio, ŝi diras: ilia amrilato komenciĝis antaŭ 35 jaroj, sed baldaŭ finiĝis post multe da kverelado, kvar infanoj kaj abundega batado.

Identeco

Nun la tradukanto anoncas, ke en sia letero la viro ne petas revidi sian edzinon. Li simple volas, ke iu, kiun li bone konas, venu por pruvi lian identecon.

Post kelkaj horoj ĉiuj estas liberigitaj – ankaŭ la britoj, kiuj laste eliris. Ili raportas, ke la etoso en la aviadilo estis malstreĉa. Stevardino eĉ fotis unu el la britoj kun la „teroristo”. La ĵurnalistoj demandas, ĉu temas pri ruzo por havigi foton de la ulo kun la eksplodaĵoj. La respondo estas nea: oni simple ne sciis, kiel pasigi la tempon en la aviadilo.

Ĉio ŝajnas superreala dum tiu ĉi printempa kipra tago, aparte kiam la „teroristo”, nun sola kun la piloto, petas brulaĵon por pluflugi al Turkio. La instancoj rifuzas. La aerpirato kapitulacas kaj, levinte la manojn, eliras el la aviadilo, petante ricevi de Kipro politikan azilon. Li estas arestita.

Prezidanto

Sekvas gratuloj de la kipra prezidanto, Nikos Anastasiades, kiu substrekas, ke ne pri terorismo temas sed pri la persona ago de unusola persono. La mondo rigardas kaj aŭskultas lin, kiu parolas serioze sed ial ekridetas, ŝajne preta sciigi sian teorion por malproksimigi la pripensojn pri terorismo: „Vi scias, ĉiam estas virino malantaŭ ĉi tiaj agoj!”

La kipra ekonomio baziĝas sur turismo kaj la somero alproksimiĝas. Neniu vizitonto printempe pensu, sugestas la prezidanto, ke Kipro estas malsekura lando, kie turistoj riskas esti viktimoj de terorismaj agoj. Tio estus katastrofo por lokaj hoteloj kaj manĝejoj, kiuj kompreneble atendas la varman sezonon por enpoŝigi ion post tiom da financaj malfacilaĵoj, kiajn Kipro spertis en la lastaj jaroj.

La tago finiĝas. Kipro tiel refariĝas la ĉiama eta lando, kie nenio okazas kaj kies ĵurnaloj dediĉas spacon nur al kazernaj kvereloj inter junaj soldatoj pri la farĉo de la sandviĉoj, kio ja okazis en 2015.

Fridujeto

La ĉiama eta lando, kie regas debato, ĉu oni rajtas iri stranden kun portebla fridujeto, laŭdire parto de la ĉiutaga vivo de gekipranoj. Strandaj kafejoj, kiuj tiumaniere perdas klientojn, finfine ĉesu plendi kaj respektu la historion, la tradicion kaj la kulturon de la lando. Tiaj novaĵoj plenigu la paĝojn de kipraj gazetoj, ne terorismo aŭ piratado, kiuj neniam okazas en ĉi tiu strange trankvilega mez-orienta lando.

Neniu tuŝu Kipron: oni plu konsideru ĝin gastigema kaj vizitinda insulo, en kiu la plej granda risko estas enamiĝi al bela virino – tian, eble, kia frenezigis la egiptan aerpiraton.

Aŭ ĉu? Ŝajnas, ke en la elaviadiligita letero la skribanto petis liberigon de kaptitoj, ĉefe kaptitinoj, en Egiptio. La celo, do, ŝajne ne tuŝas renkontiĝon kun eksa edzino aŭ eĉ loka belulino. Tamen, kiel kutime en tiu ĉi mondo, ŝajne kulpas refoje kaj neeviteble ... virino.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07