Kredo, fido, politiko

Se politikistoj en stabila lando ene de duona jaro plene renversas sian opinion, la burĝoj ne miras, ili ja kutimiĝis al tia konduto. Ekzemple en Germanio la socialdemokrata federacia prezidanto Gauck transformis sian „Ni estas nefermita bonveniga kulturo” al „La akceptokapacito estas limigita”.

Kaj el la „Ne ekzistas enmigra limigo. Ni tion kapablas” de la kristandemokrata kanceliero Merkel fariĝis helpovoko al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO): „Gardu la limon de Eŭropa Unio inter Greklando kaj Turkio”.

Kontraste, se la prezidanto de la konferenco de la (katolikaj) episkopoj en Germanio, Reinhard kardinalo Marx, parolas, la kredantoj rajtas firme povi fidi al liaj vortoj. Li ja dekretas kvazaŭ ex kathedra, prezentante la oficialan gvidlinion de sia institucio baze de la sanktaj skriboj.

Tamen li konfuzis lastatempe la kredantojn de sia eklezio, parolante per du langoj. Pasintjare li laŭte pledis por la sendistinga malfermo de la tuta Eŭropo ne nur por aŭtentaj persekutataj azilrajtaj personoj, sed ankaŭ por ekonomiaj migrantoj. „Barieroj kaj reduktoj en la azilrajto ne estas la solvo”.

Aktuale furoras lia eldiro: „Ni bezonas reduktadon de la fuĝantonombroj”. Kaj li eksplicite insistis: „Ni kiel eklezio diras”. En la nuna eklezia „jaro de la mizerikordo”, Marx aparte akre spicis sian opinion per la konstato: „Ne temas nur pri mizerikordo, sed ankaŭ pri la racio”.

Eble la subita emo al racio devenas de tio, ke la eklezio en Germanio mone ne vivas el la bonvolo de senhavaj kristanaj pensiulinoj kun aŭ sen vualo, sed el la impostoj de – ekzemple – tiuj bavaraj bierfaristoj, kiujn oni volonte misfamigas, kune kun iliaj klientoj, kiel dekstremajn neseriozajn „biertablajn politikistojn”.

Nu, kion do kredu la kredantoj de tia eklezio? La aktualajn eldirojn aŭ tiujn de antaŭ/post duona jaro? Aŭ la antikvajn de la moŝtoj de la sanktaj skriboj? Eĉ antaŭ la plej obeemaj anoj de la katolika eklezio en Germanio ne plu leviĝas la demando, ĉu iu kardinalo Marx aspektas kredinda, sed ĉu la kredo entute havas kredindan bazon.

Ĉu iu homo estas fidinda, kiam li estas tia, kaj sub kiaj cirkonstancoj? La ĝisnuna kredemularo malfacile kapablas plu fidadi al iu, eĉ se tiu daŭre asertas, ke li estas en plena komuneco kun la sankta spirito.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07