Patriarĥo kaj papo

Preskaŭ 1000 jarojn post la rompiĝo de okcidenta kaj orienta kristanismo, romkatolika papo kaj rusortodoksa patriarĥo renkontiĝis. La papo Francisko pasigis du horojn kun la patriarĥo Kirilo ĉe la flughaveno de Havano, Kubo.

Ili subskribis komunan deklaron pri paco kaj kunlaboro. Ambaŭ volas protekti la kristanojn minacatajn pro eventoj en Sirio kaj aliaj partoj de la mondo.

 
Juan Carlos MONTERO MEDINA/ppg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina/ppg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07