Pri gvidantoj kaj gardantoj

Fine de februaro 2016 (laŭ la irana kalendaro 1394) en Irano okazis du samtagaj elektoj. Temis pri balotado por la 10a parlamento kaj la 5a t.n. ekspertizista konsilio.

Laŭ la irana konstitucio la ekspertizistoj respondecas pri la „ĉefgvidanto”, kiu tenas la plej altan postenon en Irano. Se tiu mortas aŭ eksiĝas, la konsilio elektas kaj prezentas novan ĉefgvidanton.

En 1989, post la forpaso de la imamo Ĥomejni (la fondinto kaj la unua ĉefgvidanto de la Islama Respubliko de Irano), ekspertizistoj tuj kunsidis kaj elektis novan ĉefgvidanton, la ajatolo Ĥamenei. La konsilio konsistas el 88 membroj kun okjara mandato.

Kunvenejo

Kelkajn jarojn post la irana revolucio kaj la fondiĝo de la respubliko la parlamento nomiĝis la islama konsulta kunvenejo (perslingve: maĝles). La nuna parlamento konsistas el 290 membroj.

Ĉiu iranano rajtas kandidatiĝi. Por registri kandidato-nomon t.n. konsilio de gardantoj esploras, ĉu la kandidato posedas sufiĉajn kvalitojn por fariĝi parlamentano. La gardantoj prezentas liston de akceptitaj kandidatoj al la ministerio pri enlandaj aferoj, kiu siavice informas la kandidatojn kaj samtempe la amaskomunikilojn.

Kampanjoj

Du semajnojn antaŭ la baloto-tago la kandidatoj komencas siajn kampanjojn per prelegoj kaj broŝuroj. Dum tiu ĉi periodo ŝanĝiĝas la aspekto de la lando. Okazas kunvenoj, kaj muroj plenplenas de fotoj kaj afiŝoj.

En Irano vendredo estas feria semajnfina tago, en kiu ĉiufoje okazas elektoj. Laŭleĝe la balotado daŭras almenaŭ 10 horojn, sed ofte necesas doni pli da tempo. Irananoj entuziasme kaj serioze kaj en grandaj nombroj partoprenas en la balotado.

Ekde 1979 (la jaro de la revolucio en Irano) okazis pli ol 30 balotoj. La iranaj registaroj rigardas la elektojn kiel indikon de demokratia kaj populara voĉdona sistemo. Pro tio okazas minimume unu elekto ĉiujare.

Ali Ashar KOUSARI
korespondanto de MONATO en Irano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ali Ashar Kousari el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07