La sunda kaj ĝiaj skribsistemoj

La sunda estas etna lingvo en Indonezio. Ĉirkaŭ 40 milionoj da homoj parolas ĝin en la provinco Banten kaj en okcidenta Javo. Ĝi estas tamen tiel komplika, ke ĝiaj parolantoj mem emas sin esprimi en la indonezia, kion ili rigardas pli facila. La sunda havas sian propran skribsistemon, sed preskaŭ neniu homo ĉiutage uzas ĝin, spite al tio, ke intelektuloj ĉiel penas daŭrigi la uzadon de tiu tradicia skriba metodo.

Adaptoj

Nuntempe la sunda lingvo plejparte utiligas kiel skribsistemon la latinan alfabeton. Ĉi-lasta taŭgas, ĉar ankaŭ la indonezia uzas ĝin, tamen ĝi kuntrenas iom da malavantaĝoj. Kelke da sonoj de la sunda lingvo fakte ne estas precize transskribeblaj pere de la latina alfabeto, kia ĝi estas uzata por transliterumi la indonezian; pro tio estas faritaj kelkaj adaptoj. Ekzemple, por la tri malsamaj prononcoj de la vokalo e oni havas <e>, <é> kaj <eu>. Tamen <é> ne ekzistas en la indonezia lingvo: tial kelkfoje la sundanoj ne povas distingi ĝin, kaj tio kaŭzas iam miskomprenojn.

Koloniismo

La sunda posedas sian propran skribsistemon, per kiu oni povas efike distingi ĝiajn diversajn sonojn, sekvante la fonologian aspekton de la lingvo. La plej malnova sistemo estas la tiel nomata pallava alfabeto, per kiu oni sin helpas ekde la 5a jarcento p.K. Ĝi alvenis el Barato pro la influo de hinduismo. La barata pallava alfabeto evoluis kaj fariĝis aksara sunda kuna (esperantigebla kiel „malnova sunda alfabeto”), kaj oni utiligis ĝin de la 14a ĝis la 18a jarcento. Poste pro la influo de la najbara regno, kie regis la java lingvo, la sundanoj ekuzis la tiean alfabeton kiel skribsistemon, ekspluatante la similecon ekzistantan el fonologia vidpunkto inter la du idiomoj. Ĉi tiun javan skribmetodon oni ekspluatis ĝis la 19a jarcento. Kiam la islamismo atingis la sundan regionon, la loka loĝantaro ja komencis uzi la araban alfabeton por skribi la sundan lingvon, kaj tiu kutimo daŭris de la 17a jarcento ĝis la 20a jarcento. Laste pro la forta influo de la nederlanda koloniismo la sundanoj finfine ekuzis (kaj plu uzas) la latinan alfabeton.

Reenkonduko

Relative antaŭ nelonge, en la jaro 1991, fakuloj pri sundaj lingvo, literaturo kaj kulturo ekpensis pri iu etna skribsistemo, kiu estu elemento de identeco por ĉiuj sundanoj. Ili volis, ke oni uzu nek la javan, nek la araban, nek la pallavan skribsistemojn, ĉar ili estis konsiderataj fremdaj. La latinan oni ne povis forlasi, ĉar ĝi jam estis tre disvastiĝinta. Fine ili decidis rekrei kaj reenkonduki la sundan skribsistemon, inspiritan el la antikva kaj utiligendan kiel oficiala skribsistemo de la sunda lingvo. Tiu longa historio kuŝanta malantaŭ la maniero skribi la sundan lingvon ja montras, ke temas pri kompleksa kaj nebanala lingvo. Tamen ĝi nek famas, nek vaste uzatas, spite al la multaj provoj ĝin revivigi.

Identeco

La sunda skribsistemo nerekte montras la sundan identecon. Ĝi estas treege pli simpla, kvankam samtempe malpli bela, ol la java kaj balia sistemoj. Ĝi spegulas kaj simboligas la simplecon de la sundaj popoloj. Oni povas eltiri ankaŭ la konkludon, ke la sundanoj konsideras pli grava la funkcion ol la estetikon.

Vokal-forigilo

Cetere, per la sunda skribsistemo oni povas skribi la sundan lingvon pli koncize ol per la latina alfabeto. La sistemo jenas: ĉiu konsonanto aperas kiel silabo aŭtomate enhavanta la vokalon a: temas pri la lokaj sonoj ka, ga, nga, ĉa, ĝa, nja, ta, da, na, pa, ba, ma, ja, ra, la, ŭa, sa, ha kaj pri la fremdaj sonoj fa, va, qa, ksa, za, ŝa, ĥa. Se oni volas ŝanĝi la finan vokalon aŭ tute forigi ĝin, oni metas apartan simbolon, ĉu antaŭ, ĉu post, ĉu sub, ĉu sur la koncerna litero. Cetere, se en vorto aperas la sonoj j, rl inter la konsonanto kaj la vokalo, kiel ekzemple en kja, tro kaj gli, oni povas ankaŭ tiuokaze meti specialan simbolon por indiki la nepran ĉeeston de meza sono j, rl anstataŭ forigi la vokalon ene de la unua grafemo kaj skribi la duan grafemon poste. Krome, se aperas la sonoj h, ngr fine de silabo, ekzemple en vortoj kiel per, kangteh, oni refoje aldonas ian simbolon por montri la ekziston de ĉi tiuj sonoj. Per tia sistemo oni povas skribi „Bandung”, la nomon de la ĉefurbo de okcidenta Javo, per nur kvar simboloj (ba, na, vokal-forigilo, dung) anstataŭ sep literoj pere de la latina alfabeto.

Sekretoj

Malsame ol en la pasinteco, kiam la sunda skribsistemo estis ĉiam uzata por transskribi la sundan lingvon, nun oni turnas sin al ĉi tiu tradicia skribmetodo malofte kaj nur por precizaj celoj. Kvankam ĉiu ajn lernejo en okcidenta Javo estas devigata instrui ĝin al la studentoj, ne ĉiu el ili vere lernas kaj aplikas ĝin. Fojfoje oni deziras ĝin uzi kiel sekretan skribsistemon. Kelkaj amikoj, kiuj lernas ĝin kune, povas komunikiĝi per la sunda skribsistemo por transskribi ĉu la indonezian, ĉu la sundan lingvojn. Tiumaniere ili povas komunikiĝi sekrete. Pli oficiala uzo estas tiu sur la strataj nomplatoj de kelkaj urboj en okcidenta Javo kaj sur la nomplatoj de kelkaj ŝtataj institucioj. Tamen en iuj regionoj la nomplatoj de stratoj kaj institucioj aperas nur en la latina alfabeto aŭ en java/araba alfabeto. Cetere, la peno revivigi la sundan skribsistemon aperas ankaŭ inter teknikemuloj: fakte nuntempe ĝi povas esti uzata ĉe komputilo pere de Unikodo. Krom la menciitaj celoj, ŝajnas, ke ne ekzistas aliaj modernaj uzoj de la sunda skribsistemo.

Kulturemuloj

Kulturemuloj ĉiam diras tion, kiam ili propagandas kreskantan disvastigon de la sunda skribsistemo. Ĉi-lasta estas identeca emblemo de la sundanoj: ĝia historio estas tiel longa, kiel tiu de la sundanoj. Temas pri neforigebla ero de la sunda kulturo. Do, ili diras: „Ne forgesu vin mem, lernu la sundan alfabeton kaj savu vian propran kulturon!”

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07