Kartago detruendas: ĉu Esperanto tial lernendas?

Kiam mi estis lernejano en la klaso de Latino, oni ofte asertis, ke la kono de klasikaj lingvoj helpas la ĝeneralan lernadon de niaj modernaj idiomoj. En preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj abundas vorttrezoro de deveno latina kaj helena. La scio de la radikoj kaj de la afiksoj, kiuj estigas tiajn vortojn, ja ebligas la komprenon de ilia signifo.

En Irlando klasikaj lingvoj estas apenaŭ instruataj nuntempe en lernejoj; kaj, efektive, ili malaperis el la stud-programoj. La kono de la latina lingvo ne plu estas deviga nun por studentoj de medicino aŭ de teologio. Tio estas bedaŭrinda fakto. Tamen, mi iom dubas pri la aserto de kelkaj latinistoj, laŭ kiuj la latina povas ludi praktikan rolon en la hodiaŭa mondo. Ĝia gramatiko estas tro kompleksa kaj ĝia vortprovizo tro arkaika kaj postrestinta.

Kontraste, Esperanto konservas multajn el la avantaĝoj de la klasikaj lingvoj sen reteni iliajn nebezonajn malfacilaĵojn. Oni tamen ne troigu pri ĝia supozata, pretendata facileco. Iusence neniu lingvo estas vere facila. Ĉiu lingvo devas esti lernata: oni ne heredas ĝin de siaj propraj antaŭuloj.

Distribua rolvorteto

En sia eseo Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj (1988), Bernard Golden skribas: „Eblas argumenti, ke Esperanto, same kiel piĝino, estas simpla lingvo; tamen la granda diferenco estas, ke Esperanto havas kelkajn gramatikajn malfacilaĵojn”. Simile, Werner Bormann asertas, ke „estas kelkaj eroj en la Esperanto-gramatiko, kiuj estas tre malfacilaj”. Li mencias la diversajn uzojn de la akuzativa kazo, la komplikaĵojn de la refleksivaj pronomo kaj adjektivo, la distingon inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, la distribuan rolvorteton po, la adverban participon ktp.

Plie, en unu el siaj libroj pri lingvoj, R. L. „Larry” Trask skribas, ke „Esperanto havas amason da gramatiko, kvankam esperantistoj ne konscias pri ĉi tiu fakto”.

Poezia eposo

La plimulto de la esperantistoj ne tro okupas sin pri gramatikaj komplikaĵoj kaj, grandparte, ignoras ilin. Por la mezuma parolanto, la fundamentaj dek ses reguloj el la Unua Libro sufiĉas. Ili povas senprobleme ignori la subtilaĵojn kaj harfendaĵojn de gramatikistoj kaj pedantoj. Esperanto estas ja facila, se oni deziras per ĝi korespondi, konversacii, saluti („Kiel vi fartas?”) kaj sendi simplajn mesaĝojn per retpoŝto. Tiun simplan lingvaĵon oni ja rajtas elekti. Cetere, se oni volas esti akademiano, komponi poezian eposon aŭ verki romanon, tiu baza „bona lingvo” tute ne plu estas adekvata. Profunda studado de Esperanto montras, ke ĝi estas unike riĉa, esprimpova kaj subtila. Ĉiu nuanco de la homa penso povas esti esprimata per ĝi.

Absoluta ablativo

Nuntempe oni multe emfazas la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Tiu pretendo estas realeca, ne nur kiel preparo por lerni aliajn lingvojn, sed ankaŭ por lerni logikan pensadon kaj eviti malprecizan kaj sensencan paroladon. Rilate al sia utileco por enkonduki studentojn al la lernado de la plej popularaj eŭropaj lingvoj, Esperanto estas ege valora por prezenti, kompreni, reprodukti kaj imiti la plej komplikajn gramatikaĵojn de antikvaj kaj modernaj fleksiaj lingvoj: la latina, la pragreka, la islanda kaj la slavaj.

La internacia lingvo estas eĉ bona preparo por la lernado de neeŭropaj idiomoj (kaj hindeŭropaj kaj ne-hindeŭropaj). Per ĝi oni povas esprimi la subtilaĵojn de altnivele fleksiaj lingvoj, ekzemple la supinon de la latina kaj de la islanda, la latinan absolutan ablativon, la mezan voĉon de la pragreka kaj de la islanda. Plie tiuj, kiuj malfacile komprenas la verbajn aspektojn de la slavaj idiomoj (temas pri granda problemo por ne-slavoj), opinias, ke ankaŭ tiuokaze Esperanto rimarkinde helpas.

Difina artikolo

Kompreneble, ordinaraj esperantistoj ne bezonas tiajn „esoterajn” gramatikaĵojn. Male ili konstatas, ke Esperanto multe simpligas la gramatikajn komplikaĵojn, kiujn oni renkontas ĉe la plimulto de la lingvoj. Ekzemple, la lernanto de iu fremda lingvo devas ofte parkerigi ne nur la substantivojn, sed samtempe ilian genron (vira, ina, neŭtra; kaj aldone: animita, neanimita), depende de la lingvo. La franca, la hispana, la hindustana posedas du genrojn; la germana kaj la islanda tri; siavice la ĉeĥa distingas inter virĝenra animita kaj virĝenra neanimita. Esperanto havas nur unu genron, do bezonas nur unu difinan artikolon (la), dum la germana havas tri genrojn kaj tial necesas uzi tri malsamajn artikolojn (der, die, das).

La lingvoj kun kompletaj konjugacioj, kiel la franca, la itala kaj la hispana, postulas malsaman verban finaĵon por ĉiu persono; male, ĉi-rilate, Esperanto antaŭvidas nur unu verban formon sendepende de la subjekto. Simile, la verbaj tempoj (tensoj) en Esperanto estas simplaj kaj havas nur unu formon por ĉiu tenso. Esperanto ne havas neregulajn verbojn, esceptojn aŭ nelogikajn idiotismojn. Plie la prononco de ĉi tiu lingvo ne prezentas apartajn problemojn, krom por parolantoj de unuopaj lingvoj, en kiuj mankas iuj sonoj.

Skribita Esperanto estas tute fonetika, malkiel ekzemple la angla aŭ la franca. Alia granda simpligo estas la foresto de deklinacio de substantivoj kaj adjektivoj (krom la finaĵo -n de la akuzativa kazo, kiu kelkfoje konfuzas).

Kaza sistemo

Tamen, eĉ tiu lasta afero (la deklinacio de iuj lingvoj) povas esti formulita kaj klarigita en Esperanto. Vidu la Plenan Analizan Gramatikon (PAG). Sur la paĝo 77, ĝi ekzemple deklinacias la montrajn pronomojn jene (la unua pronom-formo estas konsiderenda individuiga, la dua neŭtra, la tria plurala):

Nominativo: tiu, tio, tiuj;

Akuzativo: tiun, tion, tiujn;

Genitivo: ties, ties, ties;

Prepozitivo: je tiu, je tio, je tiuj.

Se oni dezirus imiti la modelon de fleksia lingvo, oni povus deklinacii la Esperantajn substantivojn jene:

Nominativo: LANDO;

Vokativo: HO LANDO!

Akuzativo: LANDON;

Genitivo: LANDA;

Prepozitivo: AL LANDO, EL LANDO;

Lokativo: LANDE;

Akuzativo de direkto: LANDEN;

Instrumentivo: LANDE.

Tio tamen estas nenecesa komplikaĵo kaj plaĉus nur al pedantoj aŭ al tiuj, kiuj volas klarigi la kazan sistemon de fleksiaj lingvoj kiel la latina, la rusa, la islanda ktp.

Detruenda urbo

Studentoj de la latina lingvo cerbumas klopodante kompreni la misteron de la tiel nomata pasiva perifrazo (angle passive periphrastic). Oni povas rigardi la formojn en -end- de Esperanto (farenda estas / farendas) kiel ekvivalentajn al iuj malbone digesteblaj latinlingvaj; ekzemple la diraĵo de Katono la Maljuna Carthago delenda est povas esti rekte kaj simple esperantigita kiel Kartago detruenda estas / detruendas. Do, ankaŭ ĉi tie, Esperanto helpas kompreni la koncernan gramatikan komplikaĵon.

Ĉirkaŭfrazo

En la latina gramatiko, la absoluta ablativo (latine ablativus absolutus) estas participa fraz-elemento, kiu normale konsistas el unu participo kaj unu substantivo, ambaŭ en la ablativo. Ĝi ne havas rektan ekvivalenton en Esperanto. Oni kutime devas traduki ĝin per subordina frazo aŭ ĉirkaŭfrazo. Temas pri konciza subpropozicio kun ablativa subjekto kaj kongruanta participo kiel verbo: ekzemple diis iuvantibus, „helpante la dioj, kun la helpo de la dioj, helpate de la dioj”.

Verba aspekto

Ne-slavoj, kiuj provas lerni slavajn lingvojn (la rusan, la polan ktp.), malfacile komprenas kaj enbatas en sian kapon la tiel nomatajn aspektojn de la verboj, formojn, kiuj ne ekzistas en la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Kiam mi senrezulte klopodis iomete studi la polan, mi ne kapablis kompreni la slavan verban aspekton, ĝis mi komparis ĝin kun Esperanto. Mi ankoraŭ ne estas elmajstrinta ĝin, sed almenaŭ mi komprenas pli-malpli ĝian principon, helpe de la verbaj afiksoj de Esperanto. En la paragrafo 105 de PAG, estas klarigitaj la aspektoj de la verbo. En Esperanto tiuj verbaj formoj estas esprimataj per afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj; ekzemple: komenca aspekto per ek--iĝi; momenta aspekto per ek-; daŭra aspekto per -ad-; ripeta aspekto per re-; kaj fina aspekto per tra-, fin-, sat- kaj tut-).

Meza voĉo

En kelkaj lingvoj (ekzemple la helena kaj la islanda) ekzistas verba formo, kiu nomiĝas meza voĉo. En kelkaj okazoj ĝi similas la pasivon; en aliaj ĝi plenumas aliajn funkciojn. En Esperanto oni havas la sufikson -iĝ-, kiu transformas verbon en formon kompareblan kun la meza voĉo.

Dua futuro

Kompreneble, per Esperanto oni ne povas klarigi ĉiujn el la unikaj gramatikaĵoj de ĉiuj teraj lingvoj. Mi scias preskaŭ nenion pri la lingvoj de Azio, sed mi supozas, ke Esperanto apenaŭ helpus nin eŭropanojn lerni ekzotajn gramatikaĵojn, kiaj la „dua futuro” de la japana (kiu, fakte, ne ŝajnas temi pri la estonteco) kaj la (por ni) stranga verba konstruaĵo de la hindustana (hindia-urdua), kiu aspektas kiel pasiva, sed ja estas aktiva.

Mano blanka

Tamen, ĝenerale, la lernado de Esperanto estas vere tre helpema ĉe la studado de aliaj idiomoj. Eble la sola malavantaĝo okazas tiam, kiam studento volas parkerigi la genron de substantivoj kaj estas konfuzata de la ĉeesto de la ununura artikolo la de Esperanto. La hispana esprimo la mano blanca estas la mano blanka en Esperanto, sed en Esperanto oni diras la problemo, dum en la hispana oni diras el problema (ĝi estas vira substantivo). La virino ja estas la mujer en la hispana, sed hombre (viro), aŭ iu ajn virgenra substantivo, ne povus havi la artikolon la, kiel male okazas ĉiuokaze en Esperanto.

Resumo

La propedeŭtika valoro de Esperanto konsistas ne nur en tio, ke ĝi favoras la lernadon de senfleksiaj lingvoj (la sintezaj), ekzemple la angla, la afrikansa, la norvega, sed ankaŭ tiun de kelkaj lingvoj kun ege pli kompleksa gramatiko.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07