Ĉu tro protektemaj?

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Unu el la plej rimarkindaj lastatempaj fenomenoj ĉe britaj universitatoj – estus interese scii, ĉu ankaŭ ĉe samspecaj alilandaj institucioj: mi suspektas, ke jes – estas la kreskanta nombro de studentoj supernorme subtenataj dum siaj studoj.

Subtenado alprenas diversajn formojn. Studento, kiu evidentigas disleksion (kaj frapas la nombro de universitataj studentoj, kies disleksio ne estis rimarkita pli frue, ekzemple dum la lernejaj jaroj), estas laŭ siaj apartaj bezonoj relative glate prizorgata.

Tamen studento, kiu ne kapablas mem skribi dumprelegajn notojn, bezonas asistanton – sekretarion – por helpi en la klasĉambro. Alia bezonas pli da tempo por kompletigi ne nur eseon sed ankaŭ ekzamenon. En si mem nenia problemo ... sed nuntempe ne temas pri unusola studento, kun apartaj postuloj, sed pri aro.

Jen iu, kiu nepre faru la ekzamenon en aparta, senhoma ĉambro, ĉar la ĉeesto de aliaj studentoj perturbas; jen alia, kiu tro nervoziĝas por mem surpaperigi aŭ enkomputiligi siajn opiniojn kaj bezonas help-skribanton, al kiu dikti la ekzameno-respondojn; jen tria, por kiu oni faris apartajn aranĝojn, kaj kiu lastminute panikiĝas, ne prezentas sin ĉe la ekzamenejo, kaj do necesas ne nur ĉion refari, sed ankaŭ prepari freŝan ekzamenon.

La situacio verŝajne varias de universitato al universitato. La plej superaj institucioj, kiuj altiras alte kvalifikitajn abiturientojn, do la kremon de la intelekta kremo, estas eble malpli ofte elmetataj al la diversaj neŭrozoj, kiuj laŭŝajne pli kaj pli afliktas nuntempajn studentojn ĉe aliaj, malpli prestiĝaj, pli iasence triagradaj aŭ kvaragradaj (alt)lernejoj.

En institucioj tiaj la nombro de studentoj iel aparte apogendaj daŭre kreskas. Kalkulite estas, ke pli ol 15 % de la studantaro rajtas ricevi kroman helpon. Post du-tri jaroj temos laŭprognoze pri 20 %. Ĉu tro fantazie imagi epokon, kiam la plimulto de la studentoj estos tiel helpata ... kiam lernantojn kromapogi fariĝos la normo? Tiam la esceptuloj fariĝos tiuj, kiuj pli-malpli memstare, sen aparta subtenado, studas.

Komencas nun plendi universitataj instruistoj, devigataj dediĉi ĉiam pli da horoj al kreskantaj nombroj de „klientoj” apogendaj. Ne tro laŭte, ne publike, nur murmure kaj inter si ili esprimas sian malkontenton, ĉar en erao de t.n. politika korekteco neniu kuraĝas riski akuzon pri diskriminacio, kritiko, eĉ malamo, kontraŭ aparte pritraktataj studentoj.

Tamen pri diskriminacio, kritiko, malamo ne temas. Kreiĝas la impreso, ke multaj studentoj – ofte, ironie, la plej inteligentaj; certe la plej ruzaj – ekspluatas la regulojn por elvringi avantaĝojn el profesoroj, kiuj nenion povas kontraŭdiri.

Ĉiu konas studenton, kiu, plendante pro streĉo, formale ricevas apogan programon (kiun li mem ne pagas), kaj poste, surbaze de bonega diplomo (sur kiu ne aperos ajna mencio pri apogitaj studoj), gajnas stresplenan postenon en profesio aŭ industrio, en kiu, en la t.n. reala (do ne-universitata) mondo, neniu tiel tenos la manon.

Ne mankas kialoj por esti tiel apogata. Unue, ekzistas nun premoj – aparte financaj, karieraj, por ne paroli pri tradiciaj sociaj, interpersonaj – kiuj ne tiom perturbis antaŭajn generaciojn, al kiuj estis preskaŭ garantiata postdiploma, sekura kaj bone salajrata posteno.

Due, almenaŭ en britaj universitatoj, troviĝas multaj, kiuj en pasintaj jaroj ne estus fariĝintaj studentoj. Tiam ekzistis laborlokoj aŭ alispeca trejnado en relative floranta ekonomio. Nun, tamen, multaj „studas” ne pro aparta intereso pri la elektita fako sed pro manko de aliaj labormerkataj ebloj. Tiuj gejunuloj, ne vere intelektuloj, luktas kun siaj studoj, kio siavice estigas premojn.

Certe ekzistas honestaj studentoj, ne malinteligentaj, kiuj meritas subtenadon. Al tiuj neniu profesoro domaĝos siajn tempon kaj penon. Sed distingi inter honestuloj kaj kreskanta nombro de malhonestuloj pli kaj pli malfacilas – kaj, efektive, oni ne rajtas tiel distingi.

Finfine, atentigas la profesoroj, tiom apogi kaj protekti ne helpas al tiuj, kiuj, ekster la universitata ŝirmejo, devos iam alfronti kaj venki siajn neŭrozojn – realajn aŭ nerealajn.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07