Sankcioj malsankciigitaj

Forigitaj estas sankcioj de la okcidentaj landoj kontraŭ Irano lige al la atom-programo de Teherano. Tion anoncis en januaro en Vieno Federica Mogherini, alta reprezentanto pri ekstera politiko de Eŭropa Unio, parolinte kun Mohammad Ĝavad Zarif, ministro pri eksteraj aferoj de Irano.

Antaŭe la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) decidis, ke Irano plenumis la interkonsenton faritan pasintjare kun ses landoj por limigi la nuklean programon. Tio ebligis forigi la sankciojn: „Irano plenumis ĉiujn necesajn postulojn, por ke venu la tago de realigo de la interkonsento”, tekstas la IAEA-komunikaĵo.

Vivnivelo

La ekonomiaj sankcioj, grandparte enkondukitaj dum la lastaj kvin jaroj kontraŭ la banka, ŝtalprodukta kaj aliaj sektoroj de la irana ekonomio, deŝiris la landon kun 80-miliona loĝantaro de la monda financa sistemo. Tio kaŭzis redukton de ĝia ekstera komerco kaj falon de la vivnivelo de la loĝantaro.

Forigi la sankciojn signifas eliron de Irano el internacia izolado. Oni liberigis la multmiliardajn aktivojn de Irano en fremdlandaj bankoj. Krome malfermiĝas ebloj por eksporti iranan nafton kaj por renovigi industrion kaj ekonomion.

Aviadiloj

La loka merkato malfermiĝos al produktaĵoj de eksterlandaj firmaoj. La ministro pri transporto jam informis, ke Teherano planas aĉeti 114 pasaĝerajn aviadilojn de la eŭropa konzerno Airbus por anstataŭigi malnovajn maŝinojn.

Nun Irano povas pligrandigi liverojn de nafto je 500 000 bareloj tage. Jen unu el la kaŭzoj de la falo de nafto-prezoj sur la trosatigita monda merkato. Barelo da nafto atingis unuafoje post 12 jaroj la nivelon de malpli ol 30 usonaj dolaroj.

Delegacio

La usona ministro pri eksteraj aferoj John Kerry rimarkigis, ke la diplomatiaj fortostreĉoj, laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Usono, Rusio kaj Ĉinio), daŭris du jarojn kaj duonon. Kerry dankis al Aŭstrio kaj Svislando, kiuj kontribuis al la interkonsento, kaj notis la gravan rolon de la irana delegacio en la longa procezo.

La okcidentaj landoj suspektis, ke la atomprogramo de Irano estas ŝirmilo por estigi atom-armilojn. Teherano neis la akuzojn, dirante, ke ĝi uzas atom-energion por pacaj celoj.

En julio 2015 Irano kaj la ses landoj atingis interkonsenton pri la irana nuklea programo. Laŭ ĝi Irano devas allasi inspektistojn de IAEA al siaj nukleaj instalaĵoj, kaj la okcidentaj landoj devontigis sin laŭpaŝe forigi la sankciojn kontraŭ Irano. Tio realiĝis duonjaron poste en Vieno.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07