Signoj cignaj

Raportite estis en brita gazeto, ke oni atendu longan, severan vintron. La informoj baziĝas sur frua – je 25 tagoj – alveno de cigno el Rusio, fakte la malgranda cigno (Cygnus bewickii) el Siberio.

La malgranda cigno, rekonebla pro flavkolora bekobazo kaj bela „kantado”, devenas de la norda oriento. Kiam la vetero malvarmiĝas, ĝi formigras por travintri en Eŭropo, ekzemple en la natur-rezervejo Slimbridge [slimbriĝ] en sud-okcidenta Anglio, kie oni rimarkis la frualveninton.

Laŭ rusa diraĵo, malgranda cigno alportas neĝon sur sia beko. Tamen efektive oni suferis dum decembro en Britio malpli pro neĝo ol pro inundoj.

Ringo

En 2012 inundoj la unuan fojon post 900 jaroj nuligis cigno-ceremonion ĉe la rivero Tamizo. La tiel nomata cigno-levo (angle: swan upping) ebligas al oficialuloj kapti indiĝenajn mutajn cignojn (Cygnus olor), meti ringon ĉirkaŭ la kruron, kaj tiel ilin nombri kaj samtempe protekti kaj prizorgi.

Tradicie nemarkita muta cigno apartenas al la monarĥo. En la 12a jarcento la krono malpermesis, ke oni mortigu cignojn por certigi, ke restos sufiĉaj por esti manĝataj ĉe la reĝa tablo.

Ankoraŭ restas krimo mortigi cignon en Britio, kaj la reĝino daŭre rajtas alproprigi nemarkitajn mutajn cignojn en difinitaj partoj de la rivero Tamizo.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07