Ĉe la rando de genetika revolucio

Jam de kelka tempo, sciencaj revuoj freneziĝas pri la tekniko CRISPR/Cas9, dum antaŭnelonge la revuo Science aljuĝis prestiĝan kvalifikon („scienca elstaraĵo”) al ĝia malkovro. Kio ĝi estas? Temas pri molekula ilo, kiu kapablas redakti, se tiel diri, la genaron kaj modifi ĝin laŭplaĉe.

Resume, unu elemento de tiu molekula ilo kapablas rekoni specifan sekvencon de DNA (desoksiribonukleata acido) kaj gvidi iun duan elementon (kies nomo estas Cas9), tiel ke ĝi tranĉos la du fadenojn de la duobla DNA-a heliko ĝuste en antaŭe elektita loko. Tiumaniere oni povos eligi mutaciojn aŭ enigi trian elementon, ekzemple iun korektitan sekvencon de DNA. Poste, danke al la natura procezo de la ĉela riparsistemo, memvole algluiĝas denove la tranĉitaj pecoj. Tiu ĉi tekniko estas nekompareble pli preciza ol iu ajn antaŭa tekniko pri genetika manipulado.

Musoj

Jam ekzistas fidindaj pruvoj pri la eblo efektivigi genetikan terapion pere de tiu metodo. La lasta rilatas al la sukcesa eligo – en musoj – de la mutacio de la geno pri distofino (kaŭzanta la tiel nomatan miopation de Duŝeno). Ĉina teamo krome anoncis, en 2015, ke ĝi sukcese modifis eĉ homan embrion. Danke al CRISPR/Cas9, oni praktike modifis la genon, kiu provokas la tiel nomatan β-talasemion. Temas pri grava – genetike transdonebla – sanga malsano, kiu ege timigas kaj pri kiu zorgaj kontroloj okazas ĉefe en la jenaj landoj: Kanado, Kipro, Irano kaj Barejno. (En la insulo Kipro, se homoj volas havi la eblon geedziĝi en la loka ortodoksa eklezio, ili devas antaŭe submeti sin al aparta sanga ekzameno.) Tamen, pro etikaj kialoj, pluraj sciencaj revuoj malakceptis aperigi ilian artikolon.

Kancerologio

En la biologia kaj medicina esplorfakoj, ĉiuj teamoj volas lerni regi la teknikon por krei novajn ekzemplojn de genetike modifitaj bestoj. Fakte, tiu ĉi tekniko ŝajnas povi faciligi kaj rapidigi tiajn eblojn. Ankaŭ en kancerologio siluetiĝas interesaj perspektivoj. Antaŭ la ekapero de tiu ĉi tekniko, nur tre specialiĝintaj teamoj kapablis okupiĝi pri tiaĵoj. Nun, male, tiuspeca gena pritraktado kaj manipulado eblos, rekordatempe, al ĉiu ajn biologo.

Revivigo

La aplikoj de la teknologio CRISPR/Cas9 estas senfinaj ne nur en medicino, sed ankaŭ en agrikulturo kaj aliaj fakoj. Kelkaj eĉ opinias, ke eblos la kreado de novaj specioj aŭ la revivigo de jam malaperintaj. Entute, la homaro ŝajnas trovi sin ĉe la rando de genetika revolucio.

Anthony LUCAS
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anthony Lucas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07