Protestoj en plej poluita urbo

Dum la lastaj monatoj de la pasinta jaro 2015, la loĝantoj de Tetovo (albane Tetova), Gostivar kaj aliaj ejoj en la Makedonia Respubliko ne ĉesis protesti pro la alarma poluado – fare de la metalurgia kombinato Jugohrom, situanta ĉe la enirejo de Tetovo – de la tuta regiono nomata Kampo de Pollogo. Temas pri areo kompakte loĝata de alban-etnuloj.

Trafiko

Kvankam la registaro asertas, ke la ĉefa kaŭzo de la poluado estas la aŭtomobila trafiko kombine kun la utiligo de ligno kaj karbo por hejtado kaj kuirado, la koncerna kombinato laŭ la fakuloj ja kontribuas je 99 % al la tiea poluado. La plej freŝaj donitaĵoj priatestas la ĉeeston en la aero de PM10 (tio estas malutilaj toksaj partikloj) je niveloj 17-oble pli altaj ol tiuj permesataj: ĉi tio igas la urbon Tetovo, laŭ pria informo de la internacia instituto NUMBEO, la plej poluita loĝloko en la tuta mondo.

Sloganoj

La alban-etna ministro pri medio de la iama jugoslavia respubliko, nome Bajram Yzeiri, sin deklaras nekapabla kontraŭstari la registaron, kiu ne akceptis lian rekomendon fermi la kombinaton ĝis oni efike intervenos por plibonigi ĝian teknologion. Tiel plifortiĝis la protestoj fare de la civitanoj. „Ni volas puran aeron!”, „Haltigu ĉi tiun ekologian krimon!” estis kelkaj el la plej popularaj sloganoj. Komence de la nova jaro 2016, la estraro de la granda entrepreno decidis interrompi la funkciadon de la instalaĵo dum certa periodo ĝis ĝi ne plu poluos la aeron de la menciita regiono.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio kaj Balkanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07