Geografia profilado, prioritata nuna neceso

Ni komence difinu ĝin: la tiel nomata geografia profilado (angle: geographical profiling) estas esplora metodaro, kiu celas zorge lokalizi la operacan bazon, kie aktivas la plenumanto de seriaj krimoj. Tiu ĉi tekniko estis realigita por efike kontraŭbatali kaj laŭeble malhelpi krimojn: kompreneble temas, nuntempe, pri prioritata bezono de ajna moderna socio. Kutime, geografia profilado estas utila okaze de murdoj, seksperfortoj, bruligoj kaj bombaj atencoj: ĝia graveco estas tamen ne neglektenda ĉe la pristudado de unuopaj krimaj okazaĵoj, kiuj samtempe implikas plurajn krimlokojn, aŭ kiuj montras notindajn geografiajn ecojn.

Kvartaloj

Studoj, kiuj estis efektivigitaj en la frua 20a jarcento enkadre de la usona tiel nomata Chicago School, montris fortan interrilaton inter ĉirkaŭanta medio kaj krima konduto. La loko, kie krima ago konkretiĝas, estas fakte neniam hazarda. Ekzistas veraj krimulaj areoj, kie agadas aparte mizeraj individuoj kaj kutimaj leĝrompantoj, kio ja plialtigas la oftecon de deviaj sintenoj kaj kondutoj. La mapado de la risko, kadre de kiu oni identigas urbajn kvartalojn pli sekurajn apud aliaj pli vundeblaj je deliktoj (kiel ekzemple ŝteloj, seksperfortoj ktp.), estas unu el la plej interesaj karakterizoj de la moderna krimologio.

Butikumado

Dum la fruaj stadioj de enketado, oni emas atribui malmultan gravecon al lokaj kaj tempaj parametroj. Tamen identigo de precizaj spacaj ecoj kaj interrilatoj povas montriĝi tre utila afero, kiam oni deziras skizi la profilon de fripono. La studado de krimulaj movoj ebligas krei tion, kion la fakuloj Brantingham kaj Brantingham difinis kiel „kriman geometrion”: temas pri mapado de la krimula moviĝo rilate al liaj hejmo, laborejo, samkiel al areoj dediĉitaj al butikumado kaj/aŭ al amuziĝo.

Unu el la celoj de tia mapado estas ankaŭ la antaŭvidado de eventualaj celoj. Krome estas mencienda la teorio de rutina agado (angle: routine activity approach), fare de la esploristoj Cohen kaj Felson. Tiu teorio asertas, ke ĉiutagaj aktivaĵoj plenumataj de fripono povas influi iumaniere la efektivigon de krimo.

Radiuso

David Canter en 2003 argumentis, ke la geografia profilado oficiale naskiĝis en 1980, kiam enketisto en Britio sukcesis lokalizi la ejojn, kie la tiel nomata disŝiranto de Jorkŝiro (angle: Yorkshire Ripper) realigis siajn krimojn. Meze de la 1990aj jaroj ekaperis pli kaj pli kompleksaj modeloj por antaŭdiri la ekzaktan spacan radiuson, ene de kiu fripono povas plenumi krimon.

Specife, plenvaloras substreki la jenon: plej ofte krimo okazas relative proksime al la hejmo de fripono; neplenaĝuloj moviĝas ene de areo pli mallarĝa ol tiu, en kiu agadas plenkreskuloj; la distanco de krimloko el la operac-bazo de fripono estas rekte proporcia al la sperto akirita de tiu lasta kaj varias laŭ la tipo de krima okazaĵo.

Algoritmo

Kim Rossmo, kanada krimologo, ampleksigis la laboron de la du fakuloj Brantingham, deklarante, ke la geografia profilado konsistas el variabloj kaj objektivaj (kvantaj) mezuroj kaj subjektivaj (interpretado kaj rekonstruado de la mensa mapo de fripono). Unu el la ĉefaj teknikoj uzataj en la geografia profilado postulas, ke oni ĝin prezentu pere de la algoritmo CGT (criminal geographic targeting, geografia krimprofilado). Temas esence pri komputila programo, kiun oni utiligas enkadre de esploroj pri seriaj krimoj.

La celo? Lokalizi precizamaniere la sidejon, alivorte la bazon, de fripono pere de la koordinatoj de iliaj krimoj. Tiu modelo, plenumita surbaze de la esploroj de la sciencisto Rossmo, estis poste patentita kaj enkorpigita en la komputila programo Rigel. Ĉi tiu programo ekspluatas la plej evoluintajn teknologiojn rilate al krima analizado, kreante tridimensian mapon de la riska surfaco. La alteco de ĉiu punkto en la mapo estigas la probablon, ke la operaca bazo de krimulo situas ĝuste en tiu areo. Ĉiu valoro havas malsaman koloron, kio ebligas tujan legadon kaj komprenon de la rezultoj.

Atestantoj

La efektivigo de geografia profilado supozigas tutan serion da preparaj paŝoj, nome: psikologian profiladon de krimulo, analizadon de la krim-medicinaj informoj, pritaksadon de la deklaroj de atestantoj; zorgan esploradon de la krimloko, laŭeble helpe de fotografiaj dokumentoj; statistikan pritaksadon de la krima ofteco en aparta areo; analizadon de soci-demografiaj datumoj en tiu areo; inspektadon en aliaj lokoj, kie krimoj okazis, kaj komparadon; esploradon el topologia vidpunkto de la koncerna areo; finan raporton ktp.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07