Sekretaj esploroj pri atomarmiloj

Ĉiam kontestis Irano, ke ĝi strebas produkti nukleajn armilojn. Tamen laŭ la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) Irano laboris pri sekreta esplorprogramo por evoluigi proprajn atomarmilojn. Tiel raportis IAEA en Vieno.

La agentejo substrekis, ke tiuj ĉi klopodoj okazis ĉefe ĝis 2003. Ekde 2009 ne estas pluaj indicoj pri koncernaj iranaj aktivaĵoj. La nukleaj esploroj de Teherano ne progresis post sciencaj studoj pri realigeblo kaj pri akiro de teknikaj scioj. Irano ne metis flanken nuklean materialon por militaj celoj.

Pacaj celoj

La raporton de IAEA rifuzis Irano. La vicministro pri eksteraj aferoj, Abbas Araghchi, diris: „Niaj nukleaj esploroj estis laŭnormaj kaj sekvis nur pacajn celojn”.

Suspektata milita dimensio de irana nuklea programo ombris dum pli ol 13 jaroj la rilatojn inter la internacia komunumo kaj Irano. Nur en julio pasintjare la kvin membroj de la sekureca konsilio de UN kaj Germanio interkonsentis kun Irano por solvi la t.n. atomkonflikton. Irano devontigis sin draste limigi sian atom-programon.

La registaro en Teherano promesis redukti je du trionoj kaj dum 10 jaroj la nombron de centrifugiloj por riĉigi uranion kaj eligi el la lando sian tutan stokon de riĉigita uranio. Krome al inspektistoj ĝi certigis aliron al ĉiuj suspekteblaj instalaĵoj, ankaŭ al militbazoj.

Punrimedoj

Interŝanĝe oni laŭpaŝe ekde 2016 forigos sankciojn. Se Irano agos kontraŭ siaj devoj, oni denove ekvalidigos la punrimedojn. En oktobro pasintjare ekrealiĝis la agadplano fiksita en julio.

Laŭ fakuloj la IAEA-raporto postlasis pli da demandoj ol respondoj. Oni taksis ĝin nekontentiga. Ĝi enhavas malmultajn informojn, kiujn oni ne sciis dum la lastaj kvar jaroj.

Krome Irano malmulte klopodas por komuniki novajn informojn. La islama respubliko ne malkaŝis la tutan dimension de sia aktivado kaj ne disponigis detalajn sciigojn pri la uzataj objektoj kaj pri la sciencistoj farintaj la eksperimentojn.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07