Kotaj lavangoj: metaforaj kaj realaj

Vadas Brazilo tra politika skandalo, ekonomia krizo kaj ekologia katastrofo. Sub tiaj malfacilaĵoj fermiĝas la unua jaro de la dua mandato de la prezidantino Dilma Rousseff [diŭma ruséf].

Post tri sinsekvaj kaj sukcesaj prezidaj mandatoj la koalicio regata de la Laborista Partio eklikis jam en 2014. Tiam, okaze de la lasta ĝenerala balotado por deputitoj, senatanoj kaj la respublikestro, tiu politika interligo ne plu arigis favoran nombron da seĝoj en la ĉambro de deputitoj aŭ en la senato.

Ribelo

Kvazaŭ tio ne sufiĉus por malhelpi la respublikestraron decidi ekzemple pri la buĝeto por la venonta jaro, kelkaj anoj de la partio de la vicprezidanto Michel Temer ribelis. Ilia ĉefo estas Eduardo Cunha [kunja], elektita estro de la ĉambro de deputitoj kun apogo de la plej konservativa parto de la opoziciularo.

Proceso

Paralele kun la politika krizo daŭras juĝaferoj celantaj puni kontraŭleĝan uzon de mono por partioj kaj politikistoj. Inter ili elstaras proceso kontraŭ eksaj direktoroj kaj aliaj altranguloj de Petrobras [petrobràs], la plej granda brazila entrepreno sub ŝtata regado.

Aresto

Kulminis la afero, kiam estis fulme arestita la reprezentanto de la reganta partio ĉe la senato, frumatene la 25an de novembro, laŭ ordono de la supera kortumo, fakto neniam antaŭe registrita en la historio de Brazilo.

Katastrofo

Al tiu lavango da malfacilaĵoj, inkluzive de recesio kaj publika deficito, draste kontrastanta al 12 jaroj da prosperaj atingoj, menciindas, ke okazis la 5an de novembro la plej granda ekologia katastrofo en Brazilo.

Rompiĝis baraĵo konstruita por reteni la restantan koton el ferminejoj. La rompiĝo estigis lavangon enhavantan 50 milionojn da kubaj metroj da koto. Detruita estis unu el la distriktoj de la municipo Mariana, en la subŝtato Minas-Ĝerajso, kaj venenitaj kun gravaj damaĝoj pli ol 700 kilometroj de la rivero Doce [dosi] (dolĉa).

Fine la kotlavango atingis la marbordon de la najbara subŝtato Espirito-Santo. Tamen subite kolapsis la akvo-sistemo, de kiu dependis la loĝantaro, kaj pereis vivaj estaĵoj de la rivera ekologia sistemo. Tiel estingiĝis la tradiciaj fiŝkaptado, bredado kaj agrikulturo.

Skandalo

Respondecas pri la tragedio la entrepreno Samarco [samarko], kies kapitalo dividiĝas inter la brita-aŭstralia BHP Billiton [bíliton] kaj la brazila Vale do Rio Doce. Ĉi-lasta kompanio estas eksa ŝtata firmao, skandale privatigita en 1997, pro iniciato de la tiama prezidanto Fernando Henrique Cardoso [enriki kardozu], la lasta antaŭ la erao de la Laborista Partio.

Laŭ fakuloj estos bezonata cento da jaroj por revivigi la naturan medion en tiu baseno de la sud-orienta regiono de la lando. Intertempe brazilanoj devos travivi tri pliajn jarojn de la mandato de la nuna prezidanto.

Jozefo LEJĈ
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07