Ŝtalulo kontraŭ ferdrata barilo

Unuavide iuj legantoj hezitas ĉe la libra titolo Dio ne havas eklezion. Pri kio temas? Ĉu teologia traktaĵo? Teorie oni devas ne juĝi libron laŭ ĝia titolo, sed fakte la titolo iafoje, kiel la vesto de homoj, faras gravan impreson sur nekonantoj. Feliĉe, la nomo de la furoraŭtoro Trevor Steele allogas multajn legemulojn, ĉu ateistajn ĉu religikredantajn.

Kion do la libro traktas? Jen la skizo: La protagonisto Bruce Golding estas monde konata fotoĵurnalisto pri militoj kaj katastrofoj. Li ofte ĝuas sian reputacion de „ŝtalulo” kaj en la fiziko kaj en la spirito. Tamen sur tiu insulo Hakilule en la Respubliko de la Fitzroy-Insuloj, kiu estis ĵus detruita de cunamo, li spertas spiritan kaj fizikan kolapson. Tie okazas ĵurnalismotentaj bataloj inter animistoj kaj katolikoj, turismekspluato kaj mediprotekto, loĝantaro kaj registaro, amo kaj malamo, savo kaj masakro ... Kiel agi en tiuj konfliktoj? Kion faris la ĵurnalisto? Legu la romanon kaj poste juĝu!

Kiel leginto kaj recenzanto, mi povas diri, ke la libro iom tuŝas religiojn, sed ne speciale elvolvas religion. Steele mem rimarkigis, ke la romano estas preskaŭ tute fikcia, sed ĝi enhavas iom el la vivo aŭ pensoj de la aŭtoro. Li esperas, ke la enhavo prezentiĝas en maniero, kiu nek predikas nek tedas.

Ĉi-foje la aŭtoro ne ludas la rolon „mi” en la aventuro kiel en siaj aliaj romanoj, ekzemple Kvazaŭ ĉio dependus de mi, Paradizo ŝtelita, Konvinka kamuflaĵo (aŭtobiografia) ktp. Tamen liaj spuroj aŭ ombroj de la vivo kaj pensoj facile flareblas ĉe la roluloj.

Pro la kariero la ĉefrolulo Bruce Golding ĉiam emas vagi tra la tuta mondo, neniam havas sufiĉe da tempo por flegi intimajn rilatojn kun la edzino kaj la filo, kio rezultigis divorcon. Kaj la dua ĉefrolulo Patrick O'Dwyer forlasis sian fruan kredon, sed plenumas la devon de pastro pacama kaj bonkora sur la izolita insuleto. Muldita kombine per la du figuroj, ĉi tiu vagemulo kun koro vekiĝa kaj karitata havas ĝuste la personecon de Steele en la reala vivo; almenaŭ li estis tia dum la jaroj junaj kaj mezaĝaj, kiam mi ekkonis lin danke al Konvinka kamuflaĵo.

Pere de vivaj dialogoj kaj vigla priskribado de psikoj Steele inkrustis siajn pensojn kaj komentojn en la tekston. Jen du tipaj pecoj citindaj:

Nun la episkopo estis vere konfuzita. „Sed ... la novaĵbultenoj donis tute alian ideon ... insurekcio ... tumulto ... agitado de Patrick ...”

„Mi ne dubas kion vi diras. Estas ĵurnalistoj, kies funkcio estas mensogi kaj tordi kaj misinformi laŭ la deziroj de siaj registaroj kaj la posedantoj de gazetaraj imperioj. Tio daŭre okazas. Ne nur la usonanoj pekas tiurilate, kvankam ili estas la majstroj.”

...[alineoj forigitaj de la recenzanto]

Ambaŭ silentis dummomente, ĝis Bruce diris: „Restas nur unu demando: kiam ni flugos al Ĝukanluko? Mi volas iri baldaŭ, ĉar mi nun suspektas, aŭdinte vian version de la eventoj, ke prezidento Ostala povus ordoni, ke ankaŭ mi mortu pro akcidenta pafo. Li ja volas fariĝi milionulo kun sekreta bankokonto en Svislando.”

„Viaj vortoj maltrankviligas min, sed mi scias, ke estas multaj koruptitaj politikistoj en tiu ĉi mondoparto, kaj en la cetera mondo, kompreneble.” La episkopo volis ŝanĝi la temon. Subite li diris: „Mi malsatas. Ĉu eblas manĝi en la presbiterejo?”

Kaj tiam okazis io absolute hontinda. Li, la fama objektiva ĵurnalisto kaj ŝtalulo, ekploris. Li ploris pro la bestiaj faroj de homoj kaj la krueleco de tiu ridaĉanta Dio, kiu desupre mokas per kruelaĵoj kaj katastrofoj. Li volis eskapi for de ĉi tiu fia mondo kaj ĝia eĉ pli fia Kreinto. Li malamis tiun Diaĉon, kiu ne ekzistas, sed kaŭzas tian mizeron sur la tero. Kian sencon havas pluvivi ĉi tie? Sed kien eskapi? Bruce Golding plorsingultis kaj ŝvitis kaj tremis.

En la du supraj citaĵoj evidente legeblas penseroj de Bruce Golding pri Dio, ĵurnalismo, bestiaj homoj, politikistoj kaj registaroj. Sendube, Steele havas similajn komentojn pri tiuj agoj de tiuj homoj kaj nehomoj. Ankaŭ mi.

Kutime Steele ŝatas rakonti aventurojn laŭ historia materialo aŭ siaj propraj spertoj; liaj antaŭaj verkoj plejparte vidiĝas kiel dokumentaj filmoj. Sed tiu ĉi romano ŝajnas pli beletra. En ĝi foj-refoje estas retrovido intermetita, rakontado traplektita per komentoj, aludo antaŭmontranta postajn disvolviĝojn, ŝanĝo de la unua kaj la tria persono, asocio de unu sceno al alia, ripeto de simila spektaklo ... Teknikoj de verkado riĉas, tamen la intrigo evoluas kvazaŭ rivero fluus senhalte tra kurbiĝoj kaj malebenaĵoj, jen kvieta jen ondoplena. Ŝarĝante la tutan rakonton per spaco, tempo, medio, figuroj kaj eventoj, Steele lerte manipulis tiajn ligilojn inter la antaŭa parto kaj la posta, kiaj estas ĉeno el ŝlosilaj vortoj, vido, aŭdo, gestoj, akĉentoj, intonacioj, terformoj, aparatoj de komuniko, trafiko kaj fotografo ...

Temante pri katastrofo, la teksto ordinare estas peza kaj serioza. Tiu ĉi romano neniel celas amuzon aŭ distron. Sed tamen al ĝi ne tute mankas spicaj okazoj. Bruce Golding, kiel fotisto-ĵurnalisto pri militoj kaj katastrofoj, restas ordinara homo kun instinkto ami kaj amoremi. Homecon reflektas la konfeso, ke li, for de la edzino, faris kelkajn provojn trovi portempan konsolon kun diverslokaj virinoj. Tio ne estas tabuo por vagantoj. Eksedziĝinte li estas allogata de la juna belulino Perpetua, kaj kompreneble ankaŭ li allogas ŝin. Malgraŭ la horora situacio sur la insuleto, ili enamiĝas kaj ... La afero iras racie kaj paŝon post paŝo, invitante daŭran legadon.

La lingvaĵo de Steele estas klasike regula sed ne banala. Sen neologismoj kaj cerbumigaj frazoj. La perfekta aventurrakonto sterniĝas en skriba kaj parola lingvoj glataj. Per buntaj vortaj nutraĵoj li provizas komencantojn, progresantojn kaj maturajn verkistojn.

Unuspire mi tralegis tiun ĉi romanon en la ePub-versio. Do al la supraj citaĵoj mi ne markis la paĝojn, kiuj certe diferencas de tiuj en la papera versio. Legemulo ne nepre estas redaktoro nek provleganto kapabla.

Intertempe mi ŝanceliĝis ĉe la jena esprimo: sinhaloj kaj tamiloj. Vortoj ne-PIVaj? Eble mi mem ilin miskomprenis. Ne grave. Ili ne baris la plezuron, ke mi ŝargas min per bitaj verkoj de Trevor Steele.

MAO Zifu
Trevor Steele: Dio ne havas eklezion. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2015. Tradicia versio: 168 paĝoj. ISBN 978-9077066-54-6. Ankaŭ aĉetebla en la dosierformoj ePub, PDF kaj Mobipocket.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mao Zifu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07