La landon defendu!

La registaro de Respubliko Indonezio anoncis programon por defendi la landon. Junuloj kaj tiuj malpli ol 50 jarojn aĝaj estos trejnitaj por fariĝi „plena indoneziano”. Subtenas la planon ĝenerale pli aĝaj homoj, dum junuloj ne tiom entuziasmiĝas.

La aprobantoj de la programo taksas ĝin taŭga por nuntempaj indonezianoj. Ili opinias, ke la tutmondiĝo iom forigas la senton pri nacieco. Ili diras, ke la junularo fariĝis tro eŭropeca kaj ne plu amas sian patrujon. Nenion ĝi scias pri la landa kulturo, pri ĝiaj leĝoj kaj principoj.

Militoj

Krome la maljunuloj kredas, ke pro la multaj militoj en la mondo nepras, ke indonezianoj sin preparu por defendi la landon. Tiel ili volas „indoneziigi” la junulojn, por ke poste tiuj daŭre regu la landon senprobleme kaj saĝe.

Kontraŭas la planon la junuloj. Ili taksas la programon senutila kaj ne volas submetiĝi al militista trejnado. Necesas granda buĝeto por realigi la programon. Ili preferas, ke la mono estu direktata al subevoluintaj partoj de la lando aŭ al akvo- aŭ elektro-provizo.

Generacioj

La junuloj kontraŭas la aserton, ke ili ne plu amas sian patrujon. Ĉiu amas kaj pretas defendi sian landon, ili diras, sed eble ne laŭ la maniero de antaŭaj generacioj.

Malgraŭ kritikoj, malgraŭ la kosto la registaro decidis tamen okazigi la programon. Sed ĝi ankoraŭ ne estas lanĉita. Multaj junuloj simple ne pretas partopreni. Kaj restas la demando: ĉu post la programo la junularo vere pli amos sian landon?

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
Korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07