Renkontiĝo kun rimarkinda homo

Antaŭ nelonge mi spektis televidan programon pri la afrika lando Mozambiko, antaŭa kolonio de Portugalio, sed nun sendependa lando. Dum la elsendo oni menciis universitaton en Maputo, kie oni esploras novan procedon por diagnozi tuberkulozon.

La koncerna instituto nomiĝas la Universitato Eduardo Mondlane. Kiam mi aŭdis la nomon, mi estis mense resendita al epoko, kiam mi estis juna viro loĝanta en Porto, Portugalio. Iam mi estis en Lisbono, vizitante amikojn. Inter tiuj troviĝis iu, kiun ĝis tiam mi ne konis.

Temis pri simpatia afrikano, iom pli maljuna ol mi, kiu en tiu tempo studis en la Universitato de Lisbono. Li estis Eduardo Chivambo Mondlane. Ĉar ni ambaŭ troviĝis solaj en la portugala ĉefurbo, li afable invitis min al sia studenta ĉambro, kie mi pasigis interesan kaj agrablan vesperon kun li. Neniu alia ĉeestis.

Kvankam li politike tre aktivis en sia lando, politiko ne apartenis al la temaro de nia konversacio. Ni kune parolis pri lingvoj, muziko, poezio kaj ĝenerale pri kulturo, ĉar Eduardo estis eksterordinare klera homo. Mi konstatis, ke li estas multlingva, parolante perfekte la portugalan (en kiu ni babilis), la congan (sian denaskan lingvon) kaj la afrikansan.

Ĉi-lasta estis eksterordinara konstato, ĉar, en tiu tempo de naciisma regado en Sud-Afriko, la indiĝenaj afrikanoj rigardis la afrikansan lingvon kiel ilon de la tiel nomata Apartheid (apartismo aŭ segregacio de la rasoj). Krome Eduardo parolis la zuluan kaj verŝajne la anglan, kvankam tion li ne menciis.

Dum mia vizito, li ludis fluton: li estis evidente muzikema kaj muzikama. Alia surprizo por mi okazis, kiam li recitis ĉarman poemon en la portugala, kiun li verkis por sia amantino. Eĉ hodiaŭ, post tiom da jaroj, mi ne forgesas la unuan verson: Ainda me lembro ... („Mi ankoraŭ memoras ...”).

Post tiu renkontiĝo, mi konstatis iom pli pri la vivo (kaj bedaŭrinde la morto) de Eduardo. Post sia baza instruiĝo, li studis en lernejo de svisaj presbiterianaj misiistoj en Transvaal, Sud-Afriko. Dum iom da tempo li laboris kiel instruisto en la komunumo Waterval, pasigis unu jaron ĉe la lernejo Hofmeyer pri sociala servo, antaŭ ol registri sin kiel studenton ĉe la Universitato de Witwatersrand en Johanesburgo.

Post la estiĝo de la apartisma reĝimo li estis elpelita, en 1949, el Sud-Afriko. En 1950 Eduardo eniris la Universitaton de Lisbono, kiam mi kun li konatiĝis, kaj poste studis en Usono. Tie li edziĝis al usonanino kaj fariĝis funkciulo de Unuiĝintaj Nacioj.

Konsilisto de la reganto de Portugalio, António Oliveira Salazar, proponis al li postenon kiel ano de la portugala administrantaro de Mozambiko, sed Eduardo ne tre interesiĝis. Anstataŭe li aliĝis al la movado por la sendependigo de Mozambiko, bazita en Tanzanio, al kiu mankis kompetenta gvidanto.

En 1962 li estis elektita prezidanto de la nove fondita Frente de Liberação de Moçambique (Fronto por la liberigo de Mozambiko, aŭ FRELIMO). Li translokiĝis al Dar-es-Salaam, la sidejo de la movado.

En 1964, kun apogo de diversaj landoj, FRELIMO komencis gerilan militon celantan sendependiĝon disde Portugalio. Eduardo deziris ne nur sendependecon, sed ankaŭ socialisman socion. Tiu sinteno estis adoptita de la partio, kaj la lukto daŭris, kun helpo de kamparanoj.

En 1969 mi legis, ke Eduardo Mondlane mortis pro pakaĵo-bombo sendita al la sidejo de FRELIMO en Dar-es-Salaam. Eksa ano de la sekureca servo de Portugalio diris, ke respondecas agento de la sama servo.

Finfine Mozambiko sendependiĝis en junio 1975, ne pro la gerila milito, sed pro la sensangoverŝa ŝtatrenverso en Portugalio, la tiel nomata dianta revolucio. Diantojn metis manifestaciantoj en la pafiltubojn de la soldatoj.

Oni povas nur bedaŭri, ke tiu feliĉa rezulto kostis sangan militon en la afrikaj kolonioj de Portugalio kaj la morton de la patrioto, Eduardo Mondlane. Kvankam mi ĝenerale kontraŭstaras perarmilan konflikton, mi fieras, ke mi konis lin. Paco al liaj cindroj!

Garbhan MAC AOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan Mac Aoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07