La DVD Eŭropa himno komenciĝas per la montrado de kelkaj fotoj el la flandra banurbo Ostendo, tuj sekvata de la prezento de la eŭropa himno „Odo al la ĝojo” en Esperanto-traduko. La dua parto de la disko konsistas el fotoj el ĉiuj landoj de EU kun aŭdigo de (partoj de) iliaj oficialaj himnoj. Oni povas imagi sin en Mini-Eŭropo! Teknike perfekta kaj havinda kuriozaĵo!
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |