Sciencisto kritikita pro bunta birdo mortigita

En oktobro 2015 la internacia gazetaro aperigis en sciencaj rubrikoj diskutigan novaĵon: post multjara serĉado, la sciencisto Chris Filardi finfine trovis maloftegan specon de alciono (science: Actenoides bougainvillei excelsus) kaj poste mortigis ĝin, laŭdire je utilo de la scienco.

Jam de du jardekoj la fakulo estis serĉanta tian blu-lipharhavan birdon, similan – dirus multaj geknaboj – al amuza kaj alloga pupo. Oni sukcesis ĝin malkovri ene de arbaro situanta sur insulo de Pacifika Oceano, en la oceania mondparto. Temas pri subspeco fakte vivanta nur en Guadalcanal, en la insularo de Salomonoj.

Binoklo

Oni taksas, ke estas restintaj malpli ol mil ĉi tiaj birdoj. Masklo de tiu speco estis observita pasintece tre malofte, kaj neniu ĝis nun estis eltirinta ties foton. Oni sukcesis kapti nur du inajn blu-lipharhavajn alcionojn, precize en la 1920aj kaj 1950aj jaroj.

Fine de septembro 2015, Chris Filardi, direktoro de la Pacifika programo ĉe la Centro por la konservado kaj la biodiverseco (parto de la Usona muzeo pri natura historio en Novjorko), aŭdis kaj rekonis la tipan „kokoko-kieŭ”-an logon de maskla alciono, dum li sin trovis en arbaro. Kion li do faris? Li hastis flanke lasi sian binoklon kaj foti ĝin, sed post ties kaptiĝo li ne plu liberigis la simpatian birdeton.

Bestoprotektemuloj

En unua fazo, en sia reta taglibro, la fakulo ne klarigis, ke li mortigis la beston. La elekto de Filardi kaj de liaj kolegoj disigis la sciencistan komunumon. Marc Bekoff, etologo kaj biologo, emerita profesoro ĉe la universitato de Kolorado, bedaŭris, ke la mortigo de bestoj je scienca utilo estas praktiko tre komuna, al kiu tamen oni devus baldaŭ meti finon. La novaĵo cetere kolerigis multajn bestoprotektemulojn kaj uzantojn de Interreto.

Iuj kritikis la vere nenecesan mortigon de tiel malofta birdo. Danke al Filardi, laŭ kelkaj sciencistoj, oni tamen povos priskribi kaj analizi detale la anatomion de la koncerna birdo, ĝis nun nekonata: kio estas bona afero. „Spite al tio, ke la ekvidoj kaj la informoj pri tia alciono estas tute ne ĉiutagaj, la birdo mem ne estas rara. Ĝi ne riskas tujan malaperon”, pravigis sin Filardi. Laŭ taksado de ekologiistoj, ekzistas inter 250 kaj 1000 birdoj tiaj: nemulto, sed ankaŭ nemalmulto. La fakto, ke oni kaptis kaj „buĉis” unu el ili havos grandajn avantaĝojn por la ceteraj, laŭ iuj sciencistoj. Oni povos fakte plenumi ties zorgan analizon kaj pristudi la homan kolizion kun tiu speco, por ebligi ĝian travivadon. Alivorte: oni mortigas unu kun la celo savi mil.

Planedo

Intervjuate de MONATO, gejunuloj el pluraj landoj loĝantaj en Kipro konfirmas, ke ĉi tiaj pravigoj fare de Filardi ne tute (aŭ tute ne) kontentigas. „Estas multaj aliaj manieroj por pristudi novan aŭ maloftan specon. Mortigi beston devus esti la lasta eblo, kiam mankas ajna alternativo. Tio, kion la sciencisto faris, ne estas aparte profesia. Li devus konscii pri tio ĉi, ĉar temas pri elementa scio”, asertis Matija, junulo serbdevena loĝanta en Limasolo. „Mi ne akceptas la kruelecon kontraŭ bestoj. Ĝi estas senkiala. Bestoj tute rajtas vivi sur tiu ĉi planedo, samkiel ni homoj. Multaj homoj argumentas, ke ni simile mortigas bestojn ĉiutage por ilin manĝi. Sed temas pri du malsamaj aferoj, pri du malsamaj mortigoj. Manĝi estas fakte natura bezono, dum torturi bestojn ne. Ni ne scias, ĉu kaj kiom bestoj toleras doloron”, deklaris Olja, el Ukrainio.

Libereco

„Mi rigardas lian deklaron, laŭ kiu li mortigis la birdon pro la bono de la homaro, tre maltrankviliga. Estas multe da homoj senkoraj, kiuj mortigas sen kompreni la gravecon de tiu ago. Bestoj volas kaj rajtas sian liberecon. Mi opinias, ke la fakuloj havis neniun kialon por agi tiumaniere”, diris Maria, duone kimra kaj duone grekkipra junulino.

„Mi estas kontraŭ scienca testado ĉe bestoj, ĉar ili tre suferas dum tiu agado. Nepras pensi, ke bestoj mem havas animon, kiel homoj, kaj ke certe ne plaĉus al ni esti en la sama situacio”, opinias Andria, 19-jaraĝulino. „Pluraj sciencistoj – kiel la neforgesita Konrad Lorenz – pristudis la konduton de bestoj sen mortigi ilin kaj eĉ sen meti ilin en kaĝon. Sufiĉas aliflanke ringoj sur iliaj piedoj por koni iliajn kutimojn kaj ilian teniĝon en la ĉirkaŭanta medio. La kialoj donitaj de tiu sciencisto estas miaopinie bagatelaj. Lia scivolemo simple helpos tiun specon malaperi pli rapide”, deklaris samnoma junulino el la mediteranea insulo.

Sentokapablo

„Miaflanke, mi kredas, ke la kialoj, kiuj puŝis Chris Finardi mortigi la alcionon, ne estis gravaj. Mi opinias, ke plej multaj homoj ne havas sentokapablon: oni neglektas la fakton, ke bestoj mem havas koron. Ne estis devige mortigi tiun belan birdon”, aldonis Vassilia, ankaŭ el la kipra respubliko.

„Mi estas konvinkita, ke la anatomio kaj la konduto de iu birdo ne ludas gravan rolon en la mondo. Estas multaj ege pli seriozaj problemoj en la mondo: pasigi tiom da jaroj serĉante maloftan birdon por poste ĝin mortigi (!) estas nelogike. Cetere, birdoj mem rajtas vivi: ĉi-okaze ja la sciencistoj kondutis kiel bestoj!”, kredas Francesca, duonrumana knabino.

Kreitaĵoj

„En la nuntempa mondo, pluraj opinias, ke bestoj estas malpli dignaj ol homoj. La sciencistoj ne komprenas la perforton, kiun ili provokas al bestoj. Ĉi-lastaj ne multon deziras: sufiĉas montri al ili amon, ili postulas nenion alian”, deklaris Maria, kipranino rusdevena. „Ĝenas min tio, ke kelkaj homoj ne respektas la naturon. Ĉi tiu tero estas kreita por ĉiaj vivantaj kreitaĵoj, ne nur por homoj”, verdiktas fine Karlo, libandevena knabo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-13