Poŝtelefona helpilo por blinduloj

En la lastaj monatoj de 2015 estis oficiale lanĉita Aipoly, interesa programo por poŝtelefonoj, sendube ĝojigonta la tutmondan blindulan komunumon. Temas ne pri kroma amuza kaj tempoperdiga videoludo, sed pri speco de artefarita okulo kapabla rekoni, prilabori kaj eĉ parole priskribi vidaĵojn fotitajn per sia telefono.

La invento estas alskribenda al Alberto Rizzoli, itala civitano apenaŭ 22-jara kaj filo de la eldonisto Angelo Rizzoli, forpasinta en 2013. Kun li kunlaboris ankaŭ Marita Cheng, junulino el Aŭstralio jam premiita en 2012 en sia lando kiel plej promesplena sciencistino. Antaŭ la oficiala ekapero de la programo, ĝi estis laŭdeve testita ĉe okdeko da blinduloj; la komentoj de ĉi-lastaj – pri la eblo havi finfine je propra dispono instrumenton utilan por tuja ekkono de la ĉirkaŭanta mondo – estis tre flataj, kio konvinkis la teamon, ke la tempoj estas jam maturaj por disvastigi kaj komercigi la programon, kvankam io ankoraŭ plibonigeblas.

Datumbazo

La funkciado de Aipoly estas simpla: oni fotas ion kaj, post maksimume 20-sekunda atendo, alvenas detala kaj zorga priskribo de la foto. Kiumaniere tio eblas? Unue la poŝtelefono sendas pere de Interreto la foton al reta servilo, kiu komparas la ricevitan bildon kun milionoj da bildoj ĉiuspecaj, registritaj kaj kolektitaj en aparta datumbazo kaj koncernantaj pli ol 300 000 malsamajn objektojn kaj situaciojn.

Detaloj

La unuaj rezultoj ŝajnas esti treege pli bonaj ol tiuj ĝis nun atingitaj de similaj ekzistantaj programoj, multnombraj kaj fojfoje senpagaj, sed ne bone funkciantaj. La novigeco konsistas ne en la konceptado mem de tia programo, sed en la precizeco de la priskriboj, kelkfoje kun nekredeblaj detaloj. „Vi nun vidas viron ridetantan, kiu surmetis grizan buton-ĉemizon kaj enmane tenas glason da fruktosuko”: jen ekzempla priskribo.

Financado

Rizzoli, nuntempe dungita ĉe Guglo, ricevis financadon de 30 000 eŭroj por evoluigi sian ideon ene de tiel nomata Singularity University. Temas pri instituto subtenata kaj sponsorata de Guglo mem, kiu elektas entreprenistojn el la tuta mondo kun la ambicia celo helpi ilin plenumi projektojn, kiuj povos plibonigi la vivkvaliton de miliardo da homoj ene de jardeko.

Konuso

La ideo krei tiun programon naskiĝis post la konstato, ke robotoj kaj komputiloj, kvankam tre evoluintaj, malfacile scipovas vidi kaj „legi” hom-maniere la realan mondon. Mankas fakte al ili la fleksebleco necesa por elekti, kion puŝfaligi surstrate (kompreneble kiam tio estas neevitebla), ĉu infanon aŭ oranĝan konuson. Aipoly male inteligente analizas, rekonas kaj priskribas iun ajn bildon, kiun oni submetas al ĝi: kie oni sin trovas, kiuj koloroj videblas, kiun agon oni faras (ekzemple ĉu iu kuras aŭ sidas, ridetas aŭ ploras).

Superbazaro

Ene de malgranda tempodaŭro, blinduloj povas scii, kiujn kaj kiajn vestojn surmetis iliaj gefiloj, samkiel rekoni eventualajn stratajn indikojn, lokalizi malproksimajn objektojn aŭ, pli simple, ekscii, je la kioma horo la venonta aŭtobuso pasos aŭ kiu estas la prezo de ero vendata en superbazaro. Ĉio ĉi, notinde, sen nepra helpo de akompananto kun karno kaj ostoj.

Bildarkivo

La programo, jam efika – kiel dirite – el pluraj vidpunktoj, kompreneble ankoraŭ havas kelke da plibonigotaj aspektoj. Grupo da programistoj nun laboras je la pliriĉigo de la bildarkivo. Penvaloras tion fari, ĉar en la mondo vivas 285 milionoj da blindaj personoj kaj, ĝis 2020, oni kalkulas, ke triono el ili estos ekuzinta inteligentan poŝtelefonon. Ene de malmultaj jaroj, ĝi do povus vere ŝanĝi la vivon de blinduloj, enirante ilian ĉiutagecon kiel altvalora helpilo, sed eble ankaŭ tiun de vidantaj personoj, ekzemple se oni lernas fremdan lingvon kaj deziras ĝin praktiki en originala maniero.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07