Talentulo ne forgesita

Naskiĝis en Oksfordo, Britio, antaŭ 70 jaroj, eble unu el la plej renomaj violonĉelistoj de la mondo. Jacqueline du Pré [ĵaklín dupré] enmondiĝis la 26an de januaro 1945. Ŝia patrino Iris du Pré instruis ĉe la Reĝa Akademio pri Muziko en Londono.

Kiam ŝi estis 10-jara ŝi gajnis junularan muzik-premion. Poste instruis ŝin majstroj de la violonĉelo kiel Pablo Casals kaj Mstislav Rostopovich. En 1961 ŝi ricevis 300-jaran Stradivari-violonĉelon.

Internacian rekonon ŝi rikoltis i.a. pro interpretado de la konĉerto por violonĉelo de la angla komponisto Edward Elgar. Ŝi konatiĝis kun multaj pintaj muzikistoj, inkluzive de la pianisto kaj dirigento Daniel Barenboim. Li diris, ke ŝi estas la plej talenta muzikisto, kiun li konas. Ili geedziĝis en 1967.

Lamigas

En la fruaj 70aj jaroj du Pré rimarkis malfunkcion de siaj fingroj kaj piedoj. Jen la komenco de multloka sklerozo, kiu lamigas la centran nervan sistemon. Pro la malsano ŝia koncerthala kariero ĉesis, sed ŝi daŭre instruis ĝis sia morto en 1987 en la aĝo de 42 jaroj.

Oni memoras ŝin en Oksfordo pro koncertejo konstruita antaŭ 20 jaroj ĉe kolegio de la universitato. La konstruaĵo portas ŝian nomon. Tie oni prezentas i.a. la tiel nomatajn kuseno-koncertojn, kiuj celas junan publikon.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07