La hundido kaj la ŝtelistoj

Unu tagon, antaŭ longe, kiam mi unue malfermis mian bestkuracistan entreprenon, mi eniris mian ekzamenoĉambron kaj trovis malkutiman aferon. En la seĝo antaŭ mia ekzamenotablo, maljuna nigra viro sidis, kiu havis, laŭŝajne, parton de aŭtomotoro sur siaj genuoj. Li diris al mi, „Doktoro! Vi devas helpi al mi. Mi pensas, ke mia hundido baldaŭ mortos!”, kaj li levis la aŭtoparton kaj metis ĝin sur mian ekzamenotablon. Klonk! Mi sekve povis vidi, ke la aŭtoparto estis transmisiila tegaĵo. Mi povis ankaŭ vidi etan kapon ene, kaj etan korpon malantaŭe.

„Ŝia kapo estas kaptita en tiu tegaĵo. Mi ne povas eltiri ŝin. Mi provis tuttage, Doktoro, kaj nun ŝia kapo ŝvelas, kaj mi timas, ke ŝi baldaŭ ne povos spiri!”

Mi turnis la tegaĵon al la lumo, kaj mi povis konstati, ke la vizaĝo de tiu hundido estas ja ŝvelinta. Fakte, ŝiaj okuloj estis tre ruĝaj, kaj ŝia spirado estis jam pena pro la ŝvelinta kolo en la truo de la tegaĵo. Mi rimarkis ankaŭ, ke la hundido ŝajne ne zorgas. Ŝi provis nur leki mian vizaĝon, kaj ŝia vosto svingegis, kvankam ŝi ne povis levi sian kapon de sur la tablo. Ŝi provis boji, sed pro la premo sur ŝia kolo, nur eta pepo eliris el ŝia buŝo. Tio tute ne malkuraĝigis ŝin, kaj, kiam mi metis mian manon en la tegaĵon por palpi ŝian kolon kaj la grandecon de la truo, multaj pepoj rezultis. Ŝi estis la plej gaja mortanta hundido, kiun mi iam vidis.

Tamen mi opiniis, ke, se mi ne povos liberigi ŝin tre baldaŭ, ŝi malrapide strangoliĝos.

Mi rimarkis, ke mia mano, post mia ekzameno, estis tre ŝlima kaj nigra. La hundido-posedanto vidis mian manon kaj diris: „Kiam mi trovis ŝin, mi provis eltiri ŝin, sed ne povis. Do mi verŝis nafton sur ŝin kaj provis denove. Sed ŝia kapo estis jam tro ŝvelinta, kaj mi ankoraŭ ne povis eltiri ŝin.”

Nu, mi tuj forĵetis mian propran planon por verŝi lubrikaĵon sur ŝin. Mi ne povis imagi, kiel ŝi povus esti pli ŝlima, ol ŝi jam estis. Mi pensis, ke eble mi povus tranĉi la tegaĵon de sur ŝia kolo, sed ekzameno de la tegaĵo certigis, ke tio ne eblas pro la dikeco de la metalo. Mi havis metalsegilon, kaj mi provis segi ĝin, sed post kvin minutoj mi eĉ ne skrapvundis ĝin. Mi konstatis, ke tio postulus horojn, kaj mi havis nur minutojn.

Mi elparolis miajn pensojn: „Se mi nur havus elektran metalsegilon!”

Trankvila, ĝentila voĉo, kun hispana akĉento, el mia atendoĉambro demandis: „Ĉu tiu hundido mortos?”

Mi turnis min al la voĉo, kaj rimarkis tre hardaspektan, haŭtpentritan junulon en mia atendoĉambro. Li portis „roto-kaptukon” kaj havis senemocian vizaĝon. Fakte, li ŝajnis iom danĝera, kaj mi maltrankviliĝis, kiam pli frue li eniris tiumatene.

„Se mi ne povos eltiri ŝin aŭ forhaki tiun tegaĵon de sur ŝi tre baldaŭ, jes”, mi diris al li.

Li rigardis la plankon momente, kaj poste li diris: „Mi pensas, ke mi konas iun, kiu povas helpi. Lasu min telefonvoki.”

En tiu tempo malhaveblis poŝtelefonoj, do li uzis nian telefonon sur la skribotablo. Li premis kelkajn numerojn, kaj atendis momenton. Laŭŝajne, li sukcese konektiĝis, kaj parolis tre rapide hispane. Mi povis aŭdi ridon de la alia ulo, sed la junulo estis tre emfaza, kaj post kelkaj aliaj rapidegaj hispanaj vortoj, li finis.

„Ili helpos al vi. Mi kondukos vin al la adreso. Lasu min paroli, kaj ne diru ion, ĉu bone? Kaj, Doktoro, estus bone, se poste vi ne plu memoros la adreson, ĉu?”

Do, mi, mia kliento, kaj la junulo, nomita Alejandro, portis la tegaĵon kun la hundido al mia ŝarĝaŭto. Mi kaj la hundido sidis en la kargujo, dum Alejandro stiris, kaj la posedanto sidis apud Alejandro.

Ni veturis tra la stratoj al tre malriĉa parto de la urbo Mobile. Mi estis tre nervoza, ĉar ĉiuj, kiuj rimarkis nin, malamike mienis pro nia ĉeesto. Finfine ni haltis antaŭ mezgranda konstruaĵo kun granda rulpordo. Mi konstatis, ke Alejandro verŝajne kondukis nin al aŭtoŝtelistoj, kaj ĉi tiu konstruaĵo estis loko, kie ili dishakas aŭtojn en pecojn por vendi la partojn. Anglalingve, tio nomiĝas chop shop. Certe ili havas la ilojn por liberigi la hundidon, kaj miaj esperoj leviĝis iomete. Alejandro eniris la konstruaĵon tra normala pordo apud la granda pordo.

Post kelkaj momentoj la granda pordo leviĝis kun multe da batadoj kaj bruoj. Mi ne povis vidi enen, ĉar la suno brilegis ekstere, kaj estis tre mallume ene. Malrapide, kelkaj junuloj eliris. Ili ĉiuj portis samajn rotokaptukojn kiel Alejandro kaj havis multe da haŭtpentraĵoj. Ili ĉiuj ŝajnis tre danĝeraj kaj certe ne kontentaj pro la ĉeesto de mi kaj mia kliento.

Junulo alproksimiĝis kaj indikis per kapklino al la tegaĵo sur miaj genuoj. Mi memoris, kion Alejandro instruis al mi, kaj mi diris nenion. Mi malrapide turnis la tegaĵon por pli bone montri la etan kapon de la hundido ene. La junulo etendis sian manon, kaj la hundido provis leki liajn fingrojn kaj malforte pepis. La vosto de la hundido malforte svingis unu-dufoje. Mi timiĝis pro la malforto de la respondo, kaj mi sciis, ke ni ne havas multe pli da tempo.

Mi fikse rigardis tiun junulon kaj trankvile diris: „Ŝi mortos baldaŭ. Bonvolu, ĉu vi povas helpi?”

Li kapjesis, kaj lia hardaspekta vizaĝo subite rompiĝis pro grandega rideto. Li turnis sin kaj kriis: „Ni savos la hundidon!”

Tuj, ĉiuj aliaj junuloj komencis ridi kaj rideti. Multe da rapida hispana lingvo fluis ĉirkaŭ mi, kaj du junuloj prenis la tegaĵon kun la hundido en la aŭtomobilejon.

La unua junulo turnis sin al mi kaj la posedanto kaj diris, tre ĝentile: „Ĉu vi volas eniri? Estas tre varme hodiaŭ. Venu kaj sidiĝu en klimatizita ĉambro. Mi havas kokakolaon aŭ teon, se vi soifas.”

Ni eniris, kaj povis vidi, tra fenestro, Alejandron kaj tri aliajn junulojn kun grandega, elektra segilo. Ili metis bantukon ĉirkaŭ la kapon kaj korpon de la hundido, kaj subite la aero estis plenplena je fajreroj kaj kriĉanta bruo, kiam ili komencis segi. Unu el la junuloj kuŝis surplanke kaj karesis kaj parolis kun la hundido, por ke ŝi ne estu tro timigita.

Alejandro estis laŭŝajne mastro de tiu segilo, kaj post nur kelkaj momentoj ili turnis la tegaĵon kaj la hundidon al la kontraŭa flanko, kaj komencis segi denove.

Subite la bruo haltis, kaj la silento estis tre bonvena post tiu grandega kriĉado. Ŝajnis, ke Alejandro tre lerte regis sian tranĉon. Li haltis, tuj antaŭ ol tute trapenetri la tegaĵon. Nun li prenis metalĉizilon en unu manon kaj grandan martelon en la alian. Mi devis konstati, ke li aspektis kiel kirurgo en operaciejo. Tre zorge, li metis la ĉizilon en la tranĉaĵon kaj frapetis unu, du fojojn per la martelo. Li ripetis tion laŭ la tranĉaĵo kaj poste iomete pli enprofundigis la ĉizilon.

Kun laŭta krakado kaj Klonk!, la duonoj de la tegaĵo falis surplanken, kaj ĉiuj el tiuj junuloj hurais. Alejandro turnis la kapon al ni kaj mansvingis kun grandega rideto sur la vizaĝo. Ne zorgante pri la nafto, kiu malpurigis liajn ĉemizon kaj brakojn, li lulis la hundidon, kaj portis ŝin al ni.

„Ĉu ŝi estos en ordo, Doktoro?”

La ĉambro estis tute silenta, dum tiuj duonsovaĝaj junuloj atendis mian respondon. Mi rimarkis, ke la okuloj de la hundido jam estas malpli ruĝaj, kvankam ŝia tuta kapo estis grave ŝvelinta. Sed ŝi tuj provis leki mian vizaĝon, kaj provis gaje boji. Ŝi ankoraŭ povis nur pepi, sed estis tiom ĉarme, ke ĉiuj el tiuj malmolaj junuloj ridis kaj hurais denove.

Nia gastiganto subite aperis, portante botelon da tekilo, bovlon da limeopecoj, kaj salujon. Ni ĉiuj celebris nian venkon per kelkaj „pafoj” de tekilo, limeopeco kaj salo. Ni ĉiuj bone festis. Poste, nia gastiganto petis, ke mi donu al li la numerojn de ĉiuj el miaj aŭtoj. Li diris, ke mi neniam devos zorgi pri miaj aŭtoj post hodiaŭ. (Fakte, mi neniam zorgis, ĉar miaj aŭtoj estis tiom malnovaj kaj kadukaj, ke, se ŝtelistoj provus ŝteli unu el ili, ili verŝajne lasus al mi kelkajn dolarojn sur seĝo pro kompato. Iamaniere, neniu el miaj aŭtoj iam ŝteliĝis ekde tiam.)

Do, duonebrie, mi veturis reen al mia kuracejo kun la hundido kaj la posedanto. Enirante la antaŭan pordon, mi vidis la sereniĝintan vizaĝon de mia akceptistino.

„Mi tre ĝojas revidi vin. Mi preskaŭ vokis policistojn. Kio okazis?”, ŝi demandis.

Mi rakontis ĉion, eble iomete ebriavoĉe, kaj ŝi ridis multe.

„Mi supozis, ke mi devos nuligi la ceteron de via tago, ĉu ne?”

Mi konsentis, kaj, sentante la komencon de grandega kapdoloro, mi ridetegis kaj diris: „Mi certas, ke mi havas la plej bonan laboron en la tuta mondo!”

John BENTLEY

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de John Bentley el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07