Historio, kiu fariĝas parto de la historio

Oni atribuas al Konfuceo la jenan saĝan frazon: „Se vi volas scii la estontecon, studu la pasintecon”. Pri tio mi pensis dum la tuta legado de Historio de la Esperanta Literaturo, larĝspira verkego de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La pli-ol-700-paĝa, grandformata, tole bindita, fortika volumo destiniĝas al honora loko sur la bretaro de ĉiu esperantisto, kiu konsideras la lingvon kiel vere seriozan kulturfenomenon. Kaj se skeptikulo ĝin tralegos sen blinda antaŭjuĝo, tiam li, certe, ricevos skuon je siaj duboj pri la signifo de Esperanto en ĝia dua jarcento. Vere konvinka verko!

Tra la libro menciiĝas miloj da aŭtoroj, kiuj pli aŭ malpli grave kontribuis al la esperanta literaturo, inter la jaroj 1887 kaj 2012 (kun aludoj ĝis 2015) – kaj tio sufiĉus por montri, ke Esperanto ne estas simple ludo de viziuloj. Prozo, poezio, teatro, eseo, revuoj, diversaj skoloj – vasta estas la analizado. Oni plej ofte emfazas la originalan literaturon, krom se tradukoj estas vere elstaraj. Sed ne temas simple pri longa listego. Ĉiu aŭtoro ricevas komenton, kaj la komentoj estas nepre sagacaj kaj kleraj. Neniu ricevas nemerititan laŭdon, neniu ricevas maljustan kritikon. Por la leganto la avantaĝo estas, ke se iu verko estas substrekita kiel grava, tiam li povas fidi, ke tia ĝi certe ja estas. Oni evidente verkis ne por plaĉi al aŭtoroj, sed por rigore analizi la verkojn. Kurioze, ke tra la libro ofte oni legas la epiteton morna.

Sed ne nur pri fakaj seriozaĵoj temas la libro. Male, ĝi kaptas la literaturajn konsiderojn por registri historiajn faktojn, kiuj montras la vivantecon mem de la komunumo. Esperanto vivas por la homoj, kiuj ĝin uzas en sia ĉiutaga vivo. Mi citas kelkajn kuriozaĵojn de la historio, pri kiuj multaj el ni ne scias:

– ĉu vi scias, ke oni iam proponis Esperantistan fajfsignalon? (p. 57);

– ĉu vi scias, ke la aŭtorino de la unua Esperanta romano, verkita de virino, estis brita, kaj aktiva en Aŭstralio? (p. 83);

– ĉu vi scias, ke Aleksandro Zamenhof, la plej juna frato de Ludoviko, revis kaj provis starigi judajn koloniojn en Brazilo? (p. 27);

– ĉu vi scias, ke la fama Raymond Schwartz estis unue germana civitano, poste franca, kaj batalis por Germanio en la unua mondmilito, kaj por Francio en la dua? (p.163);

– ĉu vi scias, ke Lanti, kiu iniciatis la SAT-movadon, sin mortigis? (p.179);

– ĉu vi scias, ke la revuo Nuntempa Bulgario iam havis 10 000 abonantojn? (p. 195);

– ĉu vi scias, ke Shatner, la protagonisto de la esperanta pionira filmo Incubus, estis la sama kiel de la originala serio Star Trek? (p. 369).

Tia redaktado de libro pri historio faras ĝin agrabla kaj eĉ amuza. Forestas pedanteco, ĉeestas konstanta montrado, ke literaturo ekzistas kiel parto de la vivo mem de normalaj homoj.

Aparte mi miras pri la kompetenta kaj malfacila elekto de la menciindaj aŭtoroj. Gravuloj, kiuj markis la esperantan kulturon, ricevis fojfoje diversajn paĝojn; etuloj, kiuj produktis apenaŭ malgrandan kontribuon, ricevis kelkajn liniojn. La esplorado estis certe tre laboriga, kaj la kribrado dilema. Kiam lasi iun flanke? Jen pensiga flanko de tia verko pri historio. Ĉar, certe, forestas el la libro de Minnaja kaj Silfer multaj aŭtoroj, kiuj estis relative gravaj en sia loka movado – kaj tio povus aspekti maljuste, rilate tiujn modestajn batalantojn.

Mi povus paroli pri almenaŭ du brazilaj aŭtoroj, kiuj forte influis la tiulandan movadon per siaj verkoj, kaj tamen ne aperas en la indekso de nomoj de la recenzata verko: Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga. (Estas vero, ke ili sin dediĉis precipe al tradukado, sed same faris la menciitaj Kabe kaj Grabowski.) Supozeble, el aliaj landoj aliaj meritoplenaj aŭtoroj restis for.

Oni povas facile kompreni, ke la Historio de la Esperanta Literaturo ne povus esti plenplene kompleta. Iom el ĝi oni devis fortranĉi, ĉar ĝi ne konceptiĝis kiel enciklopedio. Certe, la aŭtoroj eĉ ne pretendis tion por eviti tro pezan, lacigan libron. Kaj mi juĝas, ke la aŭtoroj tion faris tute ekvilibre. La mankojn studemuloj devas traserĉi aliloke, kaj ĉi tio denove montras, kiel riĉa estas la esperanta kulturo: malfacile estus elĉerpi la materialon.

Pri la teksto mem ne necesas laŭdo: Minnaja kaj Silfer estas konataj „modernaj klasikuloj”. Ilia teksto fluas serioze kaj samtempe malpeze kaj vivece tra 54 ĉapitroj pli-malpli samlongaj. La preso estas klara, kun multaj senkoloraj ilustraĵoj, preskaŭ ĉiupaĝe. Por faciligi la konsultadon, aldoniĝis referencoj, glosoj, bibliografio, antologio kaj indeksoj de bildoj, verkoj, revuoj, temoj kaj personoj. La kovrilo ŝajnas al mi tre bela.

Unufraze: la aŭtoroj produktis imponan verkon pri la historio de la esperanta literaturo, kaj ilia verko de nun fariĝas parto mem de la historio. Ne eblus al la esperantistaro sufiĉe danki ilin pro tia majesta laboro.

Paŭlo Sergio VIANA
Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer: Historio de la Esperanta Literaturo. Eld. LF-koop, La Chaux-de-Fonds, 2015. 748 paĝoj. Bindita. ISBN 3-906595-21-8.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭlo Sergio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07