Kiel kaj kial papagoj parolas?

Estas fakto: ne nur homoj ĉi-monde parolas. Ankaŭ kelkaj birdoj, kaj precipe papagoj, sukcesas prononci vortojn kaj perparole interagadi kelkfoje kun homo. Kial ili parolas? Kiumaniere ili kapablas imiti sonojn kaj eĉ homajn vortojn? Tion ofte demandas infanoj en sia klopodo kompreni la mondon. Sed scivoli pri la kialo, pro kiu papagoj havas sian lingvaĵon, estas perfekte laŭrajte, sendepende de onia aĝo!

Fakte estas strange, aŭ almenaŭ nekutime, ke naturo dotis tiujn birdojn per tiu aparta kapablo. Kelkaj klarigoj estas tamen nepraj: neniu papago vere parolas. Ja estas malsamo inter la simpla (kvankam notinda) elparolo de unuopaj vortoj kaj esprimoj, ofte aliflanke adekvataj al la kunteksto, kaj iu vera interago pere de parolado, kia estas tiu, kiu okazas inter homoj. Pli korekte tio, kion iuj specoj de tropikaj birdoj ja faras surprize bone, estas reprodukti grandan nombron da sonoj, kiujn ili aŭdas; ofte temas pri sonoj naturaj, sed sub certaj kondiĉoj veras, ke ili sukcesas eĥi ankaŭ homajn vortojn.

Imitaĵoj

Oni devas senkreditigi kliŝon kaj ĉi tie memorigi, ke tiu kapablo imiti sonojn kaj vortojn estas karakterizaĵo de preskaŭ ĉiuj specoj de papagoj, sendepende de iliaj dimensioj. Kvankam multaj opinias, ke nur la plej grandaj papagoj, kiaj tiel nomataj Amazona aestiva, Psittacus erithacusAra chloropterus, povas paroli, ja eblas simple malkovri, ke eĉ Nymphicus hollandicus, ekzemple, povas ripeti kelkajn vortojn aŭ kanti la muzikajn melodiojn, kiujn iu persono instruas al ili. En naturo, ĝenerale, la kapablo prononci vortojn ja estas komuna tra la ordo de papagedoj: ĝi estas plej ofte prerogativo de maskloj, kiuj utiligas ĝin por konkeri, pere de siaj impresaj imitaĵoj, inojn. Tio povas okazi ekzemple en la okazo de la granda nigra palm-kakatuo, la tiel nomata Calyptorhynchus latirostris.

Ĉensegilo

En naturo, estas konata cetere alia birdo tre trejnita por imiti sonojn el la ĉirkaŭanta medio, ĉu el la homa mondo, ĉu el naturo: ni aludas al la birdo Menura alberti. Estas tre interese ĉeesti la voĉan plenumon de tiu aŭstralia birdo, kapabla imiti precize kaj detale la pepon de alia birdo aŭ eĉ sonojn/bruojn de homaj instrumentoj, kiel ĉensegilo uzata en arbaroj por faligi arbojn. Kaj ne estas privilegio de nur papagoj scipovi imiti, dum kaptiteco, la homan voĉon. Eĉ birdoj apartenantaj al aliaj ordoj sukcesas ripeti vortojn. Ni pensu pri eŭropaj korvoj kaj, en pli ekzotikaj lokoj, pri Gracula religia.

Sagaceco

Tamen tio, kio ŝajnas igi papagojn specialaj kompare kun la ceteraj birdoj, estas la fakto ke, danke al rimarkinda inteligenteco, ili povas ofte eĉ rilatigi sonojn al apartaj situacioj. La aparta anatomio de la spira sistemo, la eksterordinara kapablo artikulacii la lingvon kaj iu malofta sagaceco donas al papagoj la kapablon produkti sonojn, kiuj estas tre proksimaj al homa parolado, ankaŭ en kuntekstoj, en kiuj tiuj vortoj ŝajnas havi certan signifon.

Kunestado

Laŭ fakuloj, tio, kio induktas papagojn imiti la homan voĉon, estas iu psikologia mekanismo. La komuna trajto de ĉiuj „parolantaj” birdoj estas perdi, dum kaptiteco, la propran naturan timon pri homo, prae konsiderata predisto. Oni devas priatenti la socian tendencon de tiu birdo. Ŝajnas, fakte, ke tio, kio pelas papagon paroli, estas iu serĉo de zorgo kaj kunestado: temas pri la samaj impulsoj, kiuj puŝas ilin komuniki kun la membroj de la propra speco.

Trejnado

Tiuj bestoj ofte establas solidan komunikan interrilaton kun homo, kaj la fakto ripeti ties vortojn devas esti konsiderata kiel serĉo pri kontentigo de ilia ena bezono komuniki. La observado de tiuj tropikaj birdoj gvidis al la konkludo, ke la papagoj parolas, nur kiam ili bonfartas kaj ĝuas bonan mensan sanon. Tial, la trejnado de papagoj sin bazas, grandparte, sur konfida kaj amika rilato inter trejnisto kaj besto.

Kaĝo

Dompapago, ene de sia malgranda kaĝo, vivas tute izolite de siaj samspeculoj; ĝi neniel povas komuniki kun aliaj birdoj, tiel ke ĉiuj evoluintaj kondutoj celantaj al komunikado iom post iom malkutimiĝas. Kvankam ili konservas la kapablon elsendi vokalizojn 1 tipajn de la propra speco, dompapagoj neniam ricevas respondon. Ricevante neniun respondon, ilia komunika konduto restas nefinita, ĉar ĝi konsistas el demando, kiu estas neniam sekvata de respondo. Nu, se estas almenaŭ ĉiutaga rilato kun homoj, ili turnas sian komunikan bezonon al la membroj de la speco, kun kiu ili havas pli da rilatoj, do al sia proprietulo aŭ trejnisto. Pere de sia distinga voĉa aparato ili provas eĥi homajn sonojn, kiuj povas kontentigi ilian denaskan neceson komuniki.

Vortprovizo

Kiam ili estas alvenintaj al tiu stadio, ofte oni spertas grandan kaj rapidan pligrandiĝon de ilia vortprovizo ene de eksterordinare mallonga tempo. Simpla lertaĵo por instrui papagon paroli do estas kontentigi ĝian bezonon komuniki, uzante kelkajn vortojn elparolatajn malrapide kaj klare. Ĝenerale estas utile elekti vortojn plenajn de vokaloj, ĉar la besto sukcesas ripeti tiujn kun pli da facileco. Agante tiel kun niaj papagoj, ni ne nur povos instigi ilin lerni kelke da vortoj, sed ankaŭ ni kontentigos ilian bezonon montri socian konduton, nature komunan al ĉiuj papagoj, donante elirejon al ilia „enkaĝigita” komunika emo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”
1. vokalizi: ekzerci sin pri kantado laŭ vokaloj aŭ per la la la.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07