Familia sagao

Paroli pri Cent jaroj da soleco, la ĉefa romano de Gabriel García Márquez, kolombiano naturalizita meksikano, ŝajnus redundance: la verkoj pri ĝia aŭtoro, kaj okaze de lia Nobel-premio pri literaturo en 1982 kaj okaze de lia morto en 2014, estas sennombraj. Literatura Foiro omaĝis lin per artikolo de ĵurnalisto, kiu estis lin koninta persone kaj kiu reliefigis la ĉefan memdifinon de Márquez: „Mia unua kaj unika vokiĝo estas ĵurnalismo”, li diris en intervjuo ĉe Radio Havano en 1976. 1

La Nobel-premio estis al li atribuita kun jena motivaĵo: „pro liaj romanoj kaj rakontoj, en kiuj fantasto kaj realo estas kombinitaj en mondo riĉe kunmetita, kiu reflektas la vivon kaj la konfliktojn de unu kontinento”. La parolado, per kiu li akceptis la premion en Stokholmo, havis la temon La soleco de Latin-Ameriko, kaj en ĝi Márquez denuncis la diktaturojn kaj kruelaĵojn, okazintajn en tiuj landoj, pri kiuj Eŭropo eĉ ne sciis, aŭ ne volis scii. 2 „Tiu realo ne estas papera, sed vivas kun ni kaj kondiĉas ĉiun momenton de niaj sennombraj ĉiutagaj mortoj.”

Cent jaroj da soleco estas konsiderata la plej grava verko en la hispanlingva literaturo post Don Quijote, devige legata en la lernejoj, kaj certe la plej legata en la latin-amerika medio. La intrigo traarkas sep generaciojn de la familio Buendía en la fikcia vilaĝo Macondo, vilaĝo kiu povas esti ajna urbeto, inspirita de Aracataca en Kolombio, la naskiĝloko de Márquez.

Magia realismo

La romano havas multajn aludojn al la historio kaj popola kulturo de Sud-Ameriko kaj ĝi estas konsiderata la ĉefa verko de la tiel nomata magia realismo, al kiu estas atribueblaj ankaŭ pluraj noveloj de Borges, sed ankaŭ verkoj de la italo Dino Buzzati: en La dezerto de la tataroj (tr. Daniele Mistretta, eld. Edistudio, 1993) soldatoj atendas malamikon kiu neniam venas. Se transporti tiun magian atmosferon al nunaj Esperanto-verkistoj, oni povus trovi similon en Libazar' kaj tero de la paro Sen Rodin kaj Julia Sigmond.

En la magia realismo oni povas trovi plurajn elementojn: en Márquez ni trovas folkloron kaj legendojn, same kiel aludojn al diktatoreco, draste kondamnata. Li mem estis spertinta malfacilojn kun la manko de libereco, kiam li estis en Usono kiel ĵurnalisto. La romano priskribas, tra „magiaj” antaŭvidoj, la ekonomian eksplodon de Latin-Ameriko en la komenco de la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento.

Estas rakontata la evoluo de la moderna Kolombio, kun la liberala reĝimo tamen ankoraŭ alkroĉita al kolonia pensmaniero, la hegemonio de la „banankompanio”, la teknika progreso de konsumismo, kun alveno de la fervojo, de la kino, de la privataj aŭtomobiloj. Ne tiom neta estas la distingo inter mortintoj kaj vivantoj, ĉi-lastaj kapablas antaŭvidi la estontecon; la familia prapatro fondas vilaĝon solecan, kiu rezultas postrestinta kompare al la progreso, sed je mallonga distanco ekzistas ja vilaĝo kunligita al la civilizo, do la familio trovas kunestadon kaj amon.

Preskaŭ komike, en la tragedio, la rakonto komenciĝas per la (pluraj) civilaj militoj:

Kolonelo Aureliano Buendía organizis tridek du armitajn ribelojn, kaj la tridek du fiaskis. Li generis en dek sep diversaj virinoj dek sep filojn, kaj, antaŭ ol la plej aĝa havus tridek kvin jarojn, oni ekstermis ilin, unu post la alia, en unu sola nokto. Li saviĝis el dek kvar atencoj, el sepdek tri embuskoj kaj el ekzekut-plotono. Supervivis la efikon de dozo de striknino en la kafo sufiĉa por mortigi ĉevalon. [...] Kvankam li ĉiam batalis ĉe-kape de siaj soldatoj, li mem kaŭzis al si sian solan vundon, post ol li subskribis la kapitulacan akton de Neerlandia, kio metis finon al preskaŭ dudek jaroj da civilaj militoj. Li pafis al si en la bruston, kaj la pistolkuglo eliris tra la dorso sen noci ajnan esencan organon.

Defio por tradukanto

Tia verko, tiom trempita de tipe lokaj situacioj, prezentas defion por tradukanto. Plaĉe flua estas la versio de Fernando de Diego (1919-2005) de 1992 (unua eldono ĉe Fonto), senŝanĝe reeldonita en 2012 (sama eldonejo) kaj nun (tria eldono 2015 ĉe Mondial). La vort-klarigoj en la fina listo traktas vortojn, kiuj ne estis en la eldono de PIV de 1987, sed multaj troviĝis en la Neologisma glosaro de Henri Vatré. Intertempe aperis NPIV en 2002 kun dua eldono en 2005, kaj estas kurioze, ke el la vortoj uzitaj de de Diego antaŭ kvaronjarcento ne troviĝantaj en la glosaro de Vatré nur treege malmultaj estis enprenitaj en NPIV, kio tenas ĉi tiun tradukon ankoraŭ inter la avangardaj.

De Diego mem ne bezonas prezenton: li vivis en Hispanio, Venezuelo kaj fine en Pollando, kie li mortis, malmulton verkis originale, krom kelkaj kritikaj eseoj (notinda lia polemiko kun Piĉ), sed lia traduka kaj leksika laboro estas eminenta: lia vortaro hispana-esperanta (eld. mga, 2003) estas inter la grandaj el etnolingvo. Li tradukis ankaŭ el la franca kaj el la angla, kaj malfacilas diri, kiuj estis liaj ĉefaj tradukoj, inter Don Quijote de Cervantes (Fundación Esperanto, 1977), Cigana romancaro de García Lorca (Beletraj kajeroj de Stafeto, 1971), La lando de Alvargonzalez de Machado (1969), La oldulo kaj la maro de Hemingway kaj ... multaj, multaj aliaj. Por lia okdekjariĝo aperis en 2003 ĉe Iltis Klaro kaj elasto, kolekto de eseoj de dudek unu aŭtoroj; honora membro de UEA (2000).

Cent jaroj da soleco estas la 27a en la serio Oriento-Okcidento, kio konfirmas, ke ni troviĝas antaŭ ĉefverko de la monda literaturo.

1. Lizeth León: Gabo musokapo, Literatura Foiro 269, junio 2014.
2. La tuta parolado, elhispanigita de Andrés Martin, aperis en la sama numero de Literatura Foiro.
Carlo MINNAJA
Gabriel García Márquez: Cent jaroj da soleco. Tr. F. de Diego. Eld. Mondial, Novjorko, 2015 (3a eldono). 414 paĝoj. Broŝurita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07