Savi orgenojn

La orgeno estas la plej granda muzikilo. La komponisto Mozart esprimis sian respekton pri ĝi jene: „La orgeno estas la reĝo de la instrumentoj.” Sed homaj reĝoj same kiel abelaj reĝinoj ne povas vivi per si mem. Ili bezonas daŭran prizorgadon, flegadon, protektadon ktp. Kaj ankaŭ la orgeno – kiel kompareble komplika sistemo – postulas por kontentiga funkciado konstantan observadon, riparadon, agordadon.

Transilvanio

En Transilvanio, hodiaŭ parto de Rumanio, en la urboj kaj vilaĝoj de germandevenaj „Sepburgaj saksoj” oni regule uzis orgenojn por inde akompani la ceremonion en luteranaj diservoj. Tio povis sekure okazi nur sub la habsburga hegemonio kaj post la repuŝo de la osmana agreso. La ekleziaj komunumoj laŭ la cirkonstancoj flegis la instrumentojn. Riĉaj burĝoj donacis novajn instrumentojn. Tiuj bone eltenis ĝis la dudeka jarcento.

Tamen du mondmilitoj kaj la komunismaj jardekoj malebligis la necesan prizorgadon. La instrumentoj tre eluziĝis kaj ne povis plu funkcii. Lastan baton alportis la translokiĝo de granda parto de la etno al Germanio. Poste mankis la homoj, kies strebo ĉiam estis teni la instrumentojn en bona stato.

Ortodoksa

La nuna Rumanio bezonas monrimedojn prefere por konstrui stratojn, instali gas- kaj elektro-kondukilojn, levi la vivnivelon. Krome la nuna ŝtatdoktrino estas ĝenerale ortodoksa, kaj la ortodoksa rito ne bezonas orgenon. Sekve la plej multaj orgenoj, se ili ankoraŭ ekzistas, troviĝas en mizera stato kaj ne funkcias.

Instrucentro

Post kiam eĉ ne unu enlanda orgenriparisto povis oferti servojn, la svisa fondaĵo SSOR antaŭ pli ol dek jaroj komencis savi la tieajn orgenojn. En la vilaĝo Honigberg (rumane Hărman) ĝi instalis instrucentron, en kiu oni kapabligas junulojn por lignaĵistoj, kaj la plej talentajn por orgenkonstruistoj. La studado, konsistanta el praktikaj kaj teoriaj fazoj laŭ la svisa maniero, estas ŝtate agnoskita kaj rezultigis ĝis nun ĉirkaŭ 20 ekzamenitojn. Tiuj homoj post antaŭvidebla ĉesigo de la svisa subteno memstare povos okupiĝi pri la orgenoj de la lando.

Sub la energia kaj lerta gvidado de la svisa orgenkonstrua majstrino Barbara Dutli dum sia ekzistado la instrucentro povis refunkciigi ĉirkaŭ 40 instrumentojn, kiuj denove plenvalore deĵoras en diservoj kaj koncertoj. La bela aspekto en renovigitaj defendopreĝejoj kaj la edifa efiko de la muziko povas iom konsoli konsidere pri la nefunkciantaj orgenoj.

La favora impreso espereble kreos pli vastan komprenon pri la penvaloro konservi la orgenan heredaĵon de la regiono kaj instigos, ke oni konstante flegu la instrumentojn.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07