La tuta mondo estas (ob)scenejo ...

Kiam mi ricevis retmesaĝon, ke MONATO serĉas recenzonton por serio el tri bildrakontaj albumoj, mi volonte kandidatiĝis kaj kun ega senpacienco atendis la librojn. Ja en kelkaj retejoj mi legis laŭdojn pri majstraj plenkoloraj bildoj, bonega lingvaĵo, perfekta poligrafia formo ktp. Kaj mi senantaŭjuĝe pretis kunbedaŭri, ke la bildstrioj de Serĝo Sir' estas malpli konataj en Esperantujo ol ili meritus ...

Evidentiĝis, ke estis nenio malvera en tiuj laŭdoj – la formo de la albumoj eĉ superis miajn esperojn. Bedaŭrinde, ĉiuj laŭdantoj iel forgesis mencii la veron pri la enhavo. Nome, ke temas pri pornografio!

Pornografio estas: Senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj aŭ per teksto (laŭ Reta Vortaro) aŭ Reprezentado de homa seksumado kun la celo estigi seksajn stimulojn (laŭ Vikipedio).

Rimarku, ke nun mi tute ne celas polemiki, ĉu pornografio estas io bona, utila, valora, laŭleĝa ktp. Mi nur postulas, ke oni vendu pornografiaĵojn kun la ĝusta varŝildo!

Miaopinie pornografio povus interesi ĉefe tiujn, kiuj ne jam rajtas aŭ ne plu kapablas amori, do ili bezonas ion anstataŭe. Se konsideri la fakton, ke en la Esperanto-movado estas neproporcie multaj junuloj kaj maljunuloj, certe estas sufiĉe da potencialaj klientoj por la pornografiaĵoj de Serĝo Sir'. Sed bonvolu ne erarigi, ke temas pri erotiko! Certe estas multaj manieroj difini la diferencon inter ambaŭ. Mi dirus jene: Erotiko kiel spicaĵo vekas seksan apetiton, pornografio kiel ĉefa plado iomete vomigas.

Fine mi provu klarigi kiel la Siroza literaturo diferencas de la serioza literaturo, nu, ekzemple kial Serĝo Sir' ne estas Ŝekspir':

Ĉe Ŝekspir' la tuta mondo estas scenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj ludantoj, dum por Serĝo Sir' la tuta mondo estas obscenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj amorantoj. La arto de Ŝekspir' ekscitas la cerbon kaj koron, kaj la arto de Serĝo Sir' ekscitas korpopartojn, kiuj troviĝas en pli malsupraj etaĝoj de la homo.

La verkaro de Ŝekspir' malfermas horizontojn, kaj la verkaro de Serĝo Sir' povas malkaŝi maksimume punkton, G-punkton aŭ ruĝan punkton kun la ciferoj 18 sur televida ekrano.

Tial Ŝekspir' estas literatura reĝo, kaj Serĝo Sir' – simpla porno-grafo.

Mariana EVLOGIEVA
Serĝo Sir': BoRoKo - Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2013. 60 paĝoj..
Serĝo Sir': Varma Mezepoko - Sagao en unu prologo, tri aktoj kaj unu epilogo. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2014. 60 paĝoj.
Serĝo Sir': PerVerse - Kunbildaj versaĵoj. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2013. 60 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mariana Evlogieva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07