Tri oraj pomoj

En usona monta loko okazas ĉiujare kurado fama, ĉar ĝi estas testo de kuraĝo. Oni devas kuri senĉese dum pli ol kvardek horoj. Tial multaj spektantoj rigardas la kurantojn kaj kruele provas diveni, kiu sportulo haltos antaŭ la fino. Mia ĵurnalo sendis min por verki artikolon. Mi mallonge intervjuis multajn personojn. Finfine mi alparolis junulon, kiu finis la kuradon inter la lastaj. Li estis nigra, granda, maldika, kun longegaj kruroj kaj mallarĝa vizaĝo. Kiel ĉiujn kurintojn, mi demandis lin, kial li partoprenis la kuradon. „Por edziĝi”, li respondis.

Tian respondon mi ne antaŭvidis. Ĵurnalistoj estas scivolaj homoj. Ankaŭ plaĉis al mi lia kvieta rideto. Mi invitis lin en proksiman restoracion. Dum la vespermanĝo li rakontis ĉion. En lia etno en Afriko regas malnovaj kutimoj. Jam de multaj jaroj estis decidite de ambaŭ familioj, ke li edziĝu kun iu nekonata junulino. Por edziĝi li devas pagi doton al la familio de sia estonta edzino. Li estas malriĉa, kaj serĉis rimedon por gajni tiom da mono. Li aŭdis pri tiaj longegaj kuradoj, kie la plej rapida kuranto ricevas grandan premion. Do tutsimple, li decidis trejni sin kaj partopreni en kuradoj, ĝis sukceso. Tiu kurado estas la unua. Li tre fieris, ĉar li finis ĝin. „Mi nun daŭrigos mian trejnadon por progresi”, li deklaris, kun rideto plena je espero.

„Ĉu oni aĉetas virinojn en via lando?” Mi estis ŝokita. „Aĉeti? Kion vi diras? Ne temas pri sklaveco!” Li estis tiel ŝokita kiel mi. Nu, ni bezonis multe da tempo por reciproke klarigi niajn vidpunktojn.

Vere, estas ĉiaj homoj en la mondo, diversaj estas iliaj kutimoj. Ne sufiĉas paroli la saman lingvon por kompreni unu la alian.

Finfine, ni iĝis amikoj.

Mi rakontis al li tre malnovan rakonton el Grekio, la lando de miaj praavoj.

Atalanta estis belega princino, kiun multaj viroj amindumis. Ŝi kutimis forfuĝi, ĉar ŝi timis edziniĝon. Ŝi kapablis kuri tiel rapide kiel vento. Ŝi decidis, ke ŝi edziniĝos al la viro, kiu kapablas kuri pli rapide ol ŝi, sed la viroj, kiujn ŝi venkos, estos mortigitaj. Multaj junuloj provis kaj mortis. Hipomeno estis juna saĝa viro, kiu taksis ilian konduton absurda. Li venis ĉeesti unu kuradon, nur por vidi la belecon de Atalanta. Kiam li vidis ŝin kuranta en mallonga robo, kun la vangoj rozkoloriĝintaj pro la kurado, li tuj enamiĝis. Li prezentis sin al Atalanta, kiel princon de alia reĝolando, kaj kiel kandidaton al la kurado. Atalanta rigardis Hipomenon. Unuafoje en ŝia vivo ŝia koro estis tuŝita. Ŝi ne plu sciis, ĉu ŝi deziras venki aŭ esti venkita.

Hipomeno vokis Afroditon, la diinon de la amo, kaj petis, ke ŝi helpu la amon, kiun ŝi kreis en lia koro. Afrodito donis al li tri orajn pomojn.

La kurado komenciĝis, kaj la gejunuloj ekkuris antaŭ la popolo. Post kelkaj minutoj, Atalanta preterkuris Hipomenon. Tiam, la junulo ĵetis unu oran pomon antaŭ la piedoj de la junulino. Surprizita, ŝi haltis, kliniĝis kaj prenis la pomon. Dume la junulo antaŭkuris. Post mallonga tempo, Atalanta denove estis antaŭe. Hipomeno ĵetis la duan pomon, kelkajn metrojn for de Atalanta, kiu perdis tempon levante ĝin, dum li rapide kuris. La gejunuloj alproksimiĝis al la celo de la kurado. Atalanta estis la unua, sed ŝi ofte rigardis malantaŭe al Hipomeno. Li ĵetis la trian pomon al granda distanco. Tiam Atalanta konscie deturnis sin kaj kuris al la pomo. Portante tri pezajn pomojn, ŝi ne plu kapablis rapide kuri, kaj Hipomeno alvenis la unua al la celo. Tiel li sukcesis gajni kaj la kuradon, kaj la koron de Atalanta.

Multaj monatoj pasis post tiu tago. Mia amiko sendis al mi leteron. Li revenis en sian landon kun iom da mono. Lia familio estas organizanta lian edziĝofeston, kiu okazos la venontan printempon.

Nun mi estas hejme, relegante la leteron. Kiam mi ricevis ĝin, mi decidis sendi al mia amiko miajn bondezirojn, kaj ankaŭ donacon. Sur la tablo brilas tri oraj pomoj. Fakte, ili ne estas tute oraj. Mi ne estas tiom riĉa. Estas pomoj el ordinara metalo, kovritaj per maldika tavolo da oro. Tamen, ili plaĉas al mi. Espereble ili plaĉos ankaŭ al mia amiko. Espereble li komprenos mian mesaĝon.

Laure PATASD'ILLIERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07