Kiel festas slovakoj: kristane, pagane

Pasko estas la plej signifa kristana festo de la jaro. Niaj antaŭuloj vivis proksime ligitaj al la naturo, kaj do paskaj kutimoj de la slovaka popolo rilatas ĉefe al la sezonciklo. Ili konsistas el kristanaj kaj paganaj kutimoj kaj ofte havas regionan karakteron konservatan ĝis nun.

Pasko estas festata en la unua dimanĉo post la unua plenluno post la printempa ekvinokso. Antaŭ pasko estas 40-taga fasto, kiu komenciĝas per cindromerkredo.

La antaŭlasta dimanĉo de la fasto (du semajnojn antaŭ pasko) estas konata kiel la dimanĉo de morto. Junaj knabinoj portas vintron en formo de pajla manekenino al vilaĝa rivereto, ĝin senvestigas, ekbruligas kaj ĵetas en la akvon. Tiel oni adiaŭas la vintron.

Semajno

La lasta dimanĉo de la fasto (unu semajnon antaŭ pasko) nomiĝas flordimanĉo. Oni portas en preĝejon burĝonintajn salikajn vergojn, kiujn la pastroj sanktigas per preĝoj kaj akvo. Hejme oni metas ilin antaŭ bildoj, por ke ili ŝirmu la domon kontraŭ fulmotondroj.

Per flordimanĉo komenciĝas la granda, aŭ la sankta, semajno, en kiu ĉiu tago havas sian propran nomon. Blua lundo ŝuldas sian nomon al la koloro de la blua festa tuko, kiu pasintece estis uzata por kovri altarojn. Flava mardo esprimas la sopiron de homoj pri la suno, kiu post la vintro estas tre dezirata. Malbela merkredo aludas al Judaso, kiu perfidis Kriston per kiso.

Dum verda ĵaŭdo la antaŭuloj laŭkutime lavis sin en montaj kaj vilaĝaj riveretoj, kredante, ke poste ili estos freŝaj kaj ke iliaj haroj pli rapide kreskos. Ili manĝas precipe verdan nutraĵon (spinacon kaj brasikon), por ke ili estu tutjare sanaj.

La nokto inter verda ĵaŭdo kaj granda vendredo estas laŭ superstiĉoj ligata al magiaj fortoj, ĉar tiam kunvenas sorĉistinoj. Vespere oni ŝmiras stal-pordegojn per ajlo aŭ aksoŝmiraĵo.

Dum la granda vendredo la mastroj brulmarkas ŝafojn, kredante, ke la bestoj tiam malpli sentas la doloron. Samtage oni ne fosas en la tero, trempita per la sango de Kristo. Edziniĝemaj knabinoj ĵetas en riveretojn abiajn branĉetojn: se la akvo portas ilin laŭflue, ili edziniĝu en sia vilaĝo; se alidirekte, aliloke.

Blanka sabato estas taksata feliĉa por planti kaj semi. Hejme oni bakas festajn manĝojn: porkaĵon kaj ŝinkon. La grason oni konservas por sanigi vundojn de homoj kaj bestoj.

Paska dimanĉo

Dum la paska dimanĉo la geknaboj, transirante la preĝejan sojlon, transĵetas monerojn por havi feliĉon. Post la meso, kiam la pastro benas la paskajn manĝojn en korboj (ŝinkon, kolbasojn, lardon, kuketojn, panon, ovojn ktp), la infanoj rapidas hejmen, por ke la rikolto estu riĉa, fekunda kaj rapida. Post longa tempo oni denove rajtas manĝi viandon. La ĉefa manĝo en slovakaj regionoj estas el kokidaro. Ĉiu manĝu abunde, por esti sata dum la tuta jaro.

Dum la paska lundo knaboj iras de domo al domo, surverŝas akvon sur knabinojn kaj vipas ilin per paska vergo. Rekompence ili ricevas de knabinoj dekoraciitajn paskajn ovojn, kukojn kaj diversajn kolorajn rubandojn por ligi sur la vergo.

Nuntempe la kutimaj ovoj ne plu estas kokaj, sed ĉokoladaj. La plenkreskaj knaboj ricevas ankaŭ monon kaj glaseto(j)n da hejme produktita alkoholaĵo. Per la kolektita mono ili aranĝas dancadon por la tuta vilaĝo.

La sekvantan tagon, mardon, jam de la mateno knabinoj rajtas surverŝi knabinojn. Ĉi tiu paska kutimo estas respektata precipe en orienta Slovakio.

La printempaj festoj daŭras 50 tagojn kaj finiĝas dum la tago de Georgo, kiam la tero sin malfermas. Oni diris, ke ĝis Georgo nenio kreskas, eĉ se oni tion per la tenajlo tirus el la tero, sed post la tago de Georgo ĉio elteriĝas, eĉ se oni tion per la martelo terenbatus.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07