Io mankas en la artikolo pri eksmodiĝo de kimonoj en Japanio (MONATO 2015/11 p. 15): la aŭtoro forgesis indiki, ke li mem kutime surmetas kimonon. Dum irana Esperanto-kongreso en Teherano Seŝimo Masaja ĉiutage surmetis kimonon kaj havis grandan sukceson, i.a. kiam li improvize kaj iranritme dancis. Ankaŭ ĉe la turo Milad, unu el la plej altaj turoj en la mondo, multaj vizitantoj volis foti lin aŭ esti fotitaj kun li, precipe dudeko da entuziasmaj studentinoj. La sukceso estis tiom granda, ke supozeble restis por li malmulte da tempo kaj energio por serene admiri la belan panoramon de la irana ĉefurbo!
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Yves Nicolas el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |