Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo

Komence de decembro de ĉi tiu jaro okazos kunsido de la Konferenco de la Partioj (COP21), en kiu ĉiuj landoj de la mondo devus akcepti pakton pri klimatŝanĝiĝo. La celo estas limigi la tutmondan varmiĝon de la tero ĝis 2oC kompare kun la nivelo de la antaŭindustria epoko.

Forcejaj gasoj

Ekde ĉirkaŭ 1750 p.K. homoj signife influas la klimaton tutmondan. El la bruligado de fosiliaj brulaĵoj rezultas altiĝintaj koncentriĝoj de forcejaj gasoj, inter ili karbondioksido (CO2). Ĉi tiuj forcejaj gasoj povas sorbi infraruĝan radiadon, kiu estas elsendata de la tero. Konsekvence, parto de la radiado estas sendata ree al la surfaco, kio signifas, ke parto de la varmo estas konservata. Pro tio la averaĝa temperaturo de la atmosfero kaj de la supraj 700 m de la oceano rimarkeble leviĝis. Laŭ libro aperigita en 2014, la oceano ensorbis ĉirkaŭ 93 % de la plia varmo kaŭzita de la plimultiĝo de forcejaj gasoj.

La rolo de la oceano kiel parto de la klimato estas preskaŭ ĉiam subtaksata. Pro la vasteco de la oceano kaj ties povo sorbi CO2 malaperas triono ĝis duono de la homfarita CO2. Akvo havas grandan specifan varmon, kio signifas, ke la oceano havas grandegan varmokapaciton. Pro tio, krom la homfarita CO2, ankaŭ multe da homfarita varmo malaperas en la oceanon. La oceano acidiĝas. Fakte, la averaĝa pH-valoro malpliiĝis de 8,1 ĝis 8,0 ekde la antaŭindustria epoko.

Acidiĝo

La CO2 en la aero emas al ekvilibro kun la CO2 en la supra stratumo de la oceano. Pro tio la oceano sorbas CO2. Tiu gaso estas acido en akvo, do la oceano acidiĝas. Fakte, 40-50 % de la konservado de la homkaŭzita karbono okazas en la oceano, dum la resto konserviĝas en la ter-biosfero.

Pro la varmiĝo kaj la acidiĝo de la oceanoj ekosistemoj ŝanĝiĝas. Multaj specioj malaperas, sed aliaj specioj prosperas. La rezulto estas malkresko de la biodiverseco. Ankaŭ fiŝkaptado el la oceano povas kontribui al tio. Tre konata definitiva efiko de homfarita CO2 estas la fakto, ke en la daŭro de kelkaj jarcentoj ni bruligis fosilian brulaĵon, kiu bezonis milionojn ĝis centmilionoj da jaroj por formiĝi. Ni devos atendi milionojn da jaroj, antaŭ ol signifaj kvantoj da karbono estos amasigitaj (temposkalon de pli ol 100 000 jaroj ni povas nomi „definitivaĵo”).

Sur pli mallongaj (sed ja longaj) temposkaloj kalcia karbonato estas konservata en la sedimentoj de la oceano. Kiam organismoj kun kalcikarbonataj skeletoj (kiel kokolituloj, kiuj fiksas CO2 per fotosintezo) mortas, ili subakviĝas al la profundo de la oceano. Kvankam parto solviĝas en la marakvo, alia parto iras en la sedimenton. Ĝis kiu grado kalcia karbonato solviĝas en la profunda oceano, dependas de la premo (do profundo) kaj de la pH-valoro. Ju pli da CO2 troviĝas, des pli da kalcia karbonato solviĝas.

Bufro

En partoj de Pacifiko la skeletoj tute solviĝas je granda profundo. Pro tio neniu kalcia karbonato enfosiĝas. En Atlantiko tio ne okazas: tie la kalcia karbonato atingas la profundon de la oceano. Rezulto de la enfosado de kalcia karbonato estas, ke ĝi funkcias kiel bufro kontraŭ oceanacidiĝo: pro solvado de kalcia karbonato el la sedimento malpliiĝas la CO2-koncentriĝo en la marakvo, pro kio kokolitoj solviĝos malpli rapide. Pro la acidiĝo de la oceano eblas, ke Atlantiko iĝas kiel Pacifiko: la tuta kalcia karbonato solviĝus antaŭ ol atingi la sedimenton. Rezulte malpli da karbono enfosiĝus kaj pli da CO2 pli longe restus en nia klimatsistemo. Mallonge, la aldonatan CO2 kaj la varmon sorbas la oceano, kio havas signifajn efikojn sur kaj mallongaj kaj longaj periodoj. Kelkaj efikoj estas neinversigeblaj (aŭ, pli precize, restas dum tre longega tempo en nia klimatsistemo). Plej bone estas ekstreme malpliigi la CO2-eligon, aŭ eĉ eligi negative, tiel ke la damaĝo estos limigita.

La ideo vidi la klimatsistemon kiel ne pli ol la atmosferon, kaj eventuale la teron, do malĝustas. Ĉi-jara publikaĵo montras koncize la rilaton inter la oceano kaj la klimato kaj donas konsilojn por la COP21.

Komputilsimuladoj

La rakonto ĉi tie ne estas nova. Jam en raporto el la jaro 1979 oni konsideris la efikojn de klimatŝanĝiĝo. Komputilaj simuladoj enhavis la oceanon, kompareble kun tio, kion faras klimatsciencistoj hodiaŭ, kvankam nun pli detale. La rezulto de la esploro, komisiita de la usona registaro, estis, ke pli realismaj modeloj prognozis plivarmiĝon de la tersurfaco de inter 2oC kaj 3,5oC. Tio estas pli-malpli la sama konkludo, kiel tiu de la lasta raporto de la Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo (angle: Intergovernmental Panel on Climate Change [IPCC]). Tio signifas, ke la klimatesplorado de ĉi tiu jarcento havas la saman prognozon kiel antaŭ tridek jaroj (ĉar la IPCC-raporto nur estas taksado de la koncerna scienca literaturo).

La koincido de la necertecoj rilatas al la fakto, ke ni nun havas pli da scio pri la klimatsistemo kaj ankaŭ pri ĝiaj necertecoj, sed evidentas, ke ni jam sciis la problemojn kaj jam havis la sciencan bazon. Oni eĉ povas retroiri al la fino de la 19a jarcento, kiam jam klaris, ke CO2 estas forceja gaso kaj ke nia eligado iĝos pli kaj pli amasa.

Marco VAN HULTEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marco van Hulten el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07