Ŝtonĵeto sen cenzuro

En la pasinta oktobro, patro de itala lernejano konsternite aperigis en Interreto bildon, kiun tuj republikigis multaj aliaj, same indignaj, homoj. Temis pri foto el la paĝo 216 de licea fiziklibro titolita La realtá e i modelli della fisica („La realeco kaj la modeloj de la fiziko”). La eldonejo estas la brita Linx-Pearson.

Ponto

La menciita paĝo de la libro prezentas fizikan problemon, kies teksto estas laŭlitere la jena: „Ŝtono estas lanĉata de ponto 12 metrojn alta, vertikale, de supre malsupren, kun rapido de 1,8 metroj en sekundo, dum aŭtomobilo alvenas. Se la aŭtomobilo troviĝas tiam je distanco 82-metra de la ponto kaj veturas je la konstanta rapido de 125 kilometroj en horo, ĉu la ŝtono frapas aŭ ne frapas la aŭtomobilon?”.

Senkonscienculoj

Nu, la problemo reelvokas malnovajn italajn novaĵojn pri nigra kroniko: en la 1990aj jaroj, ĵetadi ŝtonojn de pontoj estis kvazaŭ modo inter enuantaj junuloj, senkonscienculoj kaj vandaloj. Kaj, kvankam poste la fenomeno iom post iom regresis, plejparte la vundoj provokitaj de tiuj agoj estas ankoraŭ dolorigaj. Tiam iuj personoj perdis sian vivon en aŭtomobilo, kiun frapis ŝtono, ĵetita de idioto. Iliaj parencoj ankoraŭ pliploras ilin kaj funebras.

Imitado

Oni demandas sin nuntempe en Italio, ĉu estas vere necese, ke scienca libro destinita por la junularo utiligu ĝuste tian ekzemplon por instrui la leĝojn de la fiziko. La celo de ajna libro, de iu ajn lernejobjekto, estu unue la instruado de laŭleĝeco. Timante imiton, la plej multaj homoj malaprobas la ideon enmeti en ankoraŭ nematurajn mensojn la imagon de terura krimo, ofte plenumata kaj apenaŭ malhelpebla.

Lifto

La opinioj de la italoj estas disaj: iuj konsideras la ĉeeston de la koncerna problemo en lernolibro vera honto. Parlamentanoj anoncis tiurilate baldaŭan demandon al la ministrino pri instruado Stefania Giannini [stefanja ĝanini], Ŝi klarigu, kiel eblis, ke libro cirkulanta en italaj lernejoj enhavas aludon al fia agado.

Aliflanke, subtenantoj de la scienco kaj liberpensuloj asertas, ke la problemo devas esti rigardata el nure fizika vidpunkto, ne el tiu morala, sen ke ĝia signifo estu trograndigita. Cetere, la kalkulado de la rapido kaj de la forto de ŝtono ĵetata de ponto povas helpi la konstruantojn de aŭtomobiloj produkti pli rezistantajn glacojn. Oni devas ne havi tabuojn, kelkaj asertas. Iu memorigas, ke Albert Einstein mem, por prezenti sian teorion pri relativeco, parolis pri lifto falanta en la vakuon. Tamen neniu plendis pro tio, ke kelke da uloj perdis la vivon ĉi tiel.

Pinkonuso

La malsamo estas, ke lifto povas fali en vakuon sekve de nedezirata akcidento, dum ŝtonon de sur ponto oni lanĉas nur konscie, kun la celo krimi. Eble estintus pli ĝuste pripensi pli inteligentan formuladon. Eblis skribi pri granda hajlero (pri kies falo neniu, krom la naturo, respondecus) aŭ pri frukto/pinkonuso falanta el arbo situanta ĉe la vojrando: en tiuj okazoj, cetere, okazus neniu serioza akcidento; rezultus maksimume kelkaj fendoj aŭ skrapoj. La lernejanoj solvus la problemon kaj komprenus la saman fizikan mekanismon, sen esti rekte aŭ nerekte instigitaj endanĝerigi homojn por ripeti la eksperimenton kaj kontroli la ĝustecon de la respondo donita (kiu, por legantoj scivolaj, estas aliflanke nea: la ŝtono ne frapas la aŭtomobilon!).

Abomenaĵo

La fratino de Maria Letizia Berdini [maria leticja berdini] (31-jara virino mortinta en 1996 pro ŝtono, kiu falis sur ŝian aŭtomobilon, dum veturado sur aŭtovojo), pridemandita rilate al ĉi tiu temo, ne ekskludas procedi per juraj rimedoj kontraŭ la eldonisto kaj la aŭtoro, nome James S. Walker. „Kio okazis al mia fratino estas abomenaĵo, kiu ne ripetiĝu. Lerneja libro ne rajtas prezenti problemon, kiu elvokas la aĉan ideon ĵeti ŝtonojn. Nia familio rigardas tiun problemprezenton tute netaŭga kaj miseduka”, ŝi diris. Oni petas, ke la eldonejo modifu aŭ tute malaperigu la ekzemplon, kiu provokis sur la itala duoninsulo tiom da polemiko. Ĉu ĝi estos preta cenzuri?

Krutegaĵo

Ne mankas en tiu ĉi debato personoj, kiuj tute senkulpigas la verkinton, la eldoniston kaj la ministerion pri instruado, kiu aprobis la libron: en fiziklibroj abundas, laŭdire, aŭtomobiloj koliziantaj, vagonaroj frapitaj de rokoj kaj similaj aferoj. „Mi instruis fizikon dum multaj jaroj kaj ofte uzis aŭtomobiletojn por komprenigi al miaj klasoj kelkajn principojn de la kinematiko. Kelkfoje aŭtomobileto falis kaj tio klarigis bremsotempon, froton kaj aliajn komplikajn konceptojn. Miaj lernejanoj estas nun adoltoj, geedzoj kaj gepatroj. Neniu efektivigis la enklasan bremsan teston ĉe reala krutegaĵo”, skribas la uzanto vetiver6201 en la retejo de la itala gazeto Repubblica, dum la diskuto en la tuta lando – spite al la bezono, ke politikistoj verdire okupu sin pri iom pli gravaj kaj urĝaj problemoj – nehaltigeble flamas.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07