Aktivas la bonaj amikoj

Por indonezianoj, muzeo ofte estas konsiderata kiel io malmoderna, teda kaj seninteresa. Sed en la urbo Bandung aktivas junuloj por revivigi muzeon.

Temas pri la Muzeo de la Azia-Afrika Konferenco. La muzeo estis konstruita memore al la konferenco kaj malgraŭ tio, ke pasis jam 60 jaroj post la konferenco, la muzeo neniam silentis.

La azia-afrika konferenco estis la unua, kaj plej granda, kunveno inter neblankuloj. Ĝi okazis en aprilo 1955, kaj ĝin organizis Barato, Birmo, Indonezio, Pakistano kaj Srilanko. Ĉeestis delegitoj el 29 landoj, kiuj reprezentis pli ol la duonon de la mondcivitanoj.

Principoj

La konferenco celis liberigi aziajn kaj afrikajn naciojn de imperialismo kaj koloniismo, kaj krei ekonomian kaj kulturan kunlaboron inter la koncernaj landoj. Rezultis la t.n. 10 principoj de Bandung (dasasila Bandung). Temis pri rezolucioj pri paco kaj kunlaboro por la mondo kaj ĝiaj civitanoj.

La spirito de la konferenco neniam foriris. La konferencejo, situanta ĉe la plej grava strato en la centro de Bandung, daŭre ekzistas kiel muzeo. Preskaŭ ĉiutage ĝi ricevas vizitantojn, kiuj interesiĝas pri la historio kaj la gravaj eventoj tie okazintaj, aŭ kiuj simple volas fari fotojn en la ĉirkaŭaĵo.

Gravas, tamen, ke interne de la konstruaĵo ekzistas komunumo, kiu aktive agadas en, por kaj pro la muzeo. La aktivuloj nomas sin la bonaj amikoj de la muzeo de la Azia-Afrika Konferenco, aŭ SMKAA, sahabat museum konferensi Asia-Afrika

Kluboj

La „amikoj” okupiĝas ne nur pri la muzeo. Ili okazigas klubkunvenojn, por ke junuloj pliprofundigu siajn kapablojn, ekzemple lingve. Eblas lerni la araban, francan, japanan, mandarenan kaj ankaŭ Esperanton. Kluboj ekzistas ankaŭ pri lokaj kulturoj, ĵurnalismo, ĉiĉeronado, komputado, skoltado kaj radio-anoncado.

Okazas ĉe la muzeo aliaj internaciaj renkontiĝoj, ekzemple fine de aprilo la dua Azia-Afrika Studenta Konferenco. Ĉeestis 210 studentoj el 19 aziaj landoj kaj 29 afrikaj landoj, kiuj diskutis politikon, kulturon, instruadon, ekonomion kaj teknologion.

Lokaj kaj internaciaj agadoj vivigas la muzeon. Tio gravas aparte por junuloj, kiuj fojfoje disponas pri tro da libera tempo kaj maltro da okupoj.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07