Jesuo fuĝas en Egiption, kiel ankaŭ aliaj nun fuĝas

„Jozefo prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon.” Jen la enhava kerno – se preterlasi Diajn intervenojn kaj Malnovtestamentajn profetaĵojn – de la versikloj 13-18 en la dua ĉapitro de la evangelio laŭ Sankta Mateo.

Ekzegezistoj kaj pentristoj el tiu teksto formis en la menso de la kredema popolo preskaŭ idilian scenon: Sub steloplena ĉielo Sankta Jozefo migras kviete tra nokta pejzaĝo. Post si li gvidas azenon, sur kiu duondorme sidas Sankta Maria, kun en la brakoj la beba Jesuo. Fore anĝelo lumigas la vojeton. Sed – se entute –, tamen pli realisme okazis tiel: Jozefo hastis antaŭ la persekutado fare de la tirano Herodo. Al ĉelima gardostaranto li kaŝe enmanigis konsiderindan sumon kaj poste malaperis anonime en proksima urbo, por tie pene perlabori kiel domkonstruisto la vivbezonaĵojn de la familio.

Aktuale multege da homoj el la Proksima Oriento kaj Norda Afriko migras en Eŭropon, por tie ekloĝadi. Intertempe oni sendistinge nomas ilin „rifuĝantoj”. Inter ili estas sendispute la vere persekutitaj personoj, kiuj meritas klasikan azilon. Sed granda kvanto venas pro aliaj kialoj (tie ĉi ne aparte listigendaj). Pri tio nun daŭre okazas disputoj en Eŭropo inter homoj / partioj, kiuj volas vaste malfermi la propran landon / tutan Eŭropon, kaj aliaj, kiuj pli sobre pripensas la situacion rigarde al la eblo ĉiun migremulon akcepti, al la propra religio / kulturo kaj al la morgaŭo, kiu alportos eble eksplodan plimultiĝon kaj senfinan grandkvantan alvenon. Ĉar tiaj konsideroj estas pli fortaj en religie solidaj regionoj, la malfermemuloj, kiuj opinias sin la veraj bonaj homoj, draŝas per la idilia bildo supre montrita certajn eŭropajn kristanojn: „Jen eĉ via kara Jesuo devis fuĝi. Kaj vi restas ŝtonkoraj antaŭ la mizero de freŝe alvenintaj homoj.”

Tamen, la situacio ne estas tiel simpla, kiel volas dedukti el la biblia bildo la plej ofte senreligiaj akuzantoj. En la germana Bavario oni devis forpreni la krucojn de sur la lernejaj vandoj, sed ĉirkaŭe kreskas moskeoj kaj islama vivostilo. Pollando, post longa subpremo, konsolidiĝis kadre de la katolika konfesio, fronte al la rusa ortodoksa mistiko kaj la pruse protestanta militemo. Ĉu mirinde, ke ili aktuale volas akcepti nur kristanajn azilpetantojn?

Kion pri la baltaj ŝtatoj, kiuj ankoraŭ luktas kun la problemoj de la rusa enmigrado dum la sovetia tempo? Kion pri Hungario ekzemple, kiu spertis post 1526 preskaŭ plenan detruiĝon fare de la osmanaj trupoj; pri Hispanio, kiu bezonis pli ol 700 jarojn por repeli la arabajn invadintojn? Serbio ĵus perdis ne nur siajn praserbajn monaĥejojn al Kosovo. Kiu rajtas postuli, ke tiuj landoj varme akceptu islamanojn, eble kun militista fono ĉe IS, Boko Haram aŭ aliaj grupoj?

La germanaj Verduloj hurlas, se homoj en tiu lando preferus akcepti mortminace persekutitajn kristanojn el Sirio anstataŭ sendistinge apliki „bonvenigan kulturon” al homoj kun plene aliaj vivmaniero kaj religio. Ja kompreneble, ĉar la partiestro kaj multaj ŝtataj „respondeculoj pri integrado” jam estas islamanoj.

Kaj nenie leviĝas la demando, kial islamanoj el la koncernaj regionoj ne pretendas protekton ĉe la samkredantoj en la riĉegaj Emirlandoj kaj Sauda Arabio. Aŭ kial tiuj landoj ne finas la kruelajn agadojn de certaj trupoj en Sirio kaj Irako ne nur kontraŭ kurdoj, kristanoj kaj jezidoj, sed ankaŭ kontraŭ islamaj samreligianoj.

Jes ja, Jesuo diris: „Kion vi faris al la plej mizera de miaj fratoj, tion vi faris por mi.” Sed Sanka Mateo daŭrige raportas ankaŭ, ke Jozefo remigris post la minaco en sian patrujon kun Maria kaj Jesuo. Kaj ili estis nur triope, sen poŝtelefono. Tion prisilentas la homoj, kiuj ja asertas: „Ni (!) estas nefermita lando kaj bonvenigas ĉiun, kiu volas vivi ĉe ni”, sed ne volas antaŭvidi la konsekvencojn de eksponenta enmigrado, kiuj subfosos la leĝan azilrajton kaj okazigos la plenan transformiĝon de la aŭtentaj eŭropaj kulturoj, la rapidan renverson de longtempe kreskintaj religiaj strukturoj. Kiam la aktuala mono elĉerpiĝos, ne plu estos demando de kulturo kaj religio, sed de sociaj kaj interetnaj konfliktoj terene de Eŭropo sub la sanktaj signoj de kruco kaj duonluno.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07