Fajro, forno, fervoro

Vivi en loko kun prestiĝa kaj riĉa universitato ĉiam donas bonan ŝancon sperti ion interesan. Ekzemple, projekto en la arbaro Wytham [ŭajtm], kiu apartenas al la Universitato de Oksfordo, Britio.

Konstruita en la arbaro estas speciala forno por krei ceramikaĵojn. La t.n. Anagama kiln estas speco de dekliva tunela forno, uzata en Azio jam de la kvina jarcento. La oksforda forno estas tradicie konstruita per plektaĵo salika kaj per dika argila mantelo. En ĝi eblas baki ĉirkaŭ 200 potojn je temperaturo de 1150 oC. Bezonataj estas ok tunoj da ligno kaj la forno funkcias dum pluraj tagoj.

Japana majstro

La projekto estas iniciato de la universitata etnografia muzeo Pitt Rivers kune kun japanaj ceramikistoj, kiuj ankoraŭ uzas tiajn fornojn. La majstro Kazuya Ishida kontribuis siajn potojn por la unua bakado. Kunfondis la projekton la brita ceramikisto Jim Keeling [kiling]. Laŭ Keeling, tiu ĉi simpla teknologio estas ĝis nun iom neglektata.

En aŭgusto komenciĝis la unua bakado. Ceramikistoj kaj volontuloj dum unu semajno tage kaj nokte prizorgis la fajron, ĝis ĝi atingis optimuman temperaturon. Tiam la skipanoj elprenis kelkajn potojn kaj ilin enmetis en ujojn plenajn je lignaj rabotaĵoj.

Festivala etoso

Tamen la forno ankoraŭ bezonis kelktagan prizorgadon ĝis fina bakado. Devis sekvi malvarmiĝo, antaŭ ol kontroli la potojn. Dume regis kvazaŭ festivala etoso, kaj venis la publiko por spekti, paroli kun la fakuloj, kaj informiĝi pri aziaj kaj britaj ceramikaĵoj. Regis ankaŭ zorgoj, ĉu la eksperimento sukcesos.

Fine oni povis malfermi la bakujon. Zorge elprenataj estis la ceramikaĵoj. Ĝoje kaj dankeme la skipanoj rigardis la belajn potojn. Ĝenerale la surfacoj bone aspektis, kaj la cindroj de la ligna brulaĵo kreis ie tie interesan glazuron, kiu harmoniis kun pli krudaj partoj.

Kelkaj ceramikaĵoj estos ekspoziciataj en la universitata muzeo. Krome, apud la ekzistanta forno, la japanoj konstruis duan Anagama. Ili uzas brikojn kaj la bakujo eltenos dum almenaŭ 25 jaroj. La dua bakujo estos esplorocele uzata. Restos la unua por komunuma uzo, kio instigos al ceramika kreado.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07