Supo, panoj kaj bananoj

La 7an de septembro 2015. Mi eniras la Okcidentan Stacidomon (Westbahnhof) en Vieno. Tuj alparolas min juna siriano. Li venis per trajno de Budapeŝto. Por daŭrigi la trajnveturon al Germanio li bezonas monon, sed li havas nur 10 eŭrojn. Ni trovas standon, kie oni kolektas monon por aĉeti trajnbiletojn.

Ĉe kajo 1 staras trajno. Ĝi estas plena. Ekveturon atendas 300 personoj. Atendas sur la kajo pliaj 200 homoj, ĉefe el Sirio, kelkaj el Irako kaj Afganio. Multaj estas junaj viroj, sed oni vidas ankaŭ tutajn familiojn kun etaj infanoj.

Daŭre venas ĉaretoj kun mineralakvo, varma supo, panoj kaj bananoj, kiujn oni senpage disdonas al la atendantoj. Ĝenerale la rifuĝantoj aspektas inteligentaj kaj flegitaj. Multaj estas bonhumoraj, ĉar ili eskapis el milito kaj persekutado.

Ĉie oni vidas inform-afiŝojn en la araba, angla aŭ germana lingvo. Evidente regas ordo kaj ne kaoso. Multloke helpas policistoj, kunlaborantoj de bonfaraj organizaĵoj kaj kunlaborantoj de Aŭstra Fervojo ÖBB.

La trajno ekveturas. Ĉiuj huraas kaj aplaŭdas en la trajno kaj sur la kajo. La trajno malfruas je 222 minutoj. Egale! Jam post kelkaj horoj ili estos en Germanio.

Al kajo 2 alvenas ĉiuhore trajno el Nickelsdorf [níkelsdorf], vilaĝo antaŭ la landlimo inter Aŭstrio kaj Hungario, kun 300 rifuĝantoj, kiuj venis el Proksima Oriento tra Hungario. Nur malmultaj petas azilon en Aŭstrio. La celo estas Germanio, fojfoje Svedio.

Mi veturas per metrotrajno en la vienan urbocentron. Apud mi sidas du knabinoj, kiuj parolas pri rifuĝanto, kiu serĉas laborlokon en Aŭstrio.

 
Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07